[Supren][Indekso][Instrukcio]


N ---

  1. N estas simbolo por la aro de ĉiuj pozitivaj entjeroj; N0 simbolas ĉiujn nenegativajn entjerojn (kp sensignuma entjero).
  2. n estas norma mallongigo de la onoprefikso nano- (indikanta miliardonojn).
    1996-02-29

nadl·ar·a print·il·o, nadlara presilo [KKV] ---

Elektromeĥanika printilo, kiu faras signobildojn en formo de rastrumo, kaj taŭgas por eligi kaj finisignaran, kaj grafikan datumon. La rastrumon faras nadlara kapeto el 9--24 elektromagnetaj nadloj.

Angle: stylus printer, dot matrix printer
France: imprimante par points
Germane: Nadeldrucker
Ruse: matriĉnyj printer s igolíĉatoj golovkoj

1996-02-29


najbar*a ---

  1. Du verticoj u kaj v en grafeo estas najbaraj, se ekzistas eĝo kiu ligas ilin; simbole u-v, se la eĝo estas simetria, kaj u->v, se temas pri direkta eĝo de u al v
  2. Du eĝoj estas najbaraj, se ekzistas vertico incida al ili ambaŭ; sekve, ĉiu eĝo najbaras al si mem.
Angle: adjacent
Ruse: smeĵnyj

1996-02-29


najbar·matric·o ---

Formalan difinon vd sub grafeo; maldetale, se la n verticoj de grafeo estas numeritaj per 1, ... n, vertica najbarmatrico havas anon A[i,j] (i,j EN [1..n]) nenula, se la verticoj V[i] kaj V[j] estas najbaraj (t.e. V[i]-V[j] por sendirekta grafeo, V[i]->V[j] por direkta grafeo).

Por la aplikoj la prezento de najbarmatrico per tabelo ne tre oportunas, i.a. ĉar plej ofte ĝi estas magra tabelo. Ekzemplo montras komputilan prezenton de najbarmatrico per najbarlistoj laŭ maniero pli konvena al magra tabelo (la prezento uzata por larĝiĝema trairo kaj profundiĝema trairo).

Angle: adjacency matrix
Ruse: matrica smeĵnosti

1996-02-29


natur·a nombr·o ---

"Pozitiva entjero" [Rei87]. En komputiko ankaŭ nulon oni ofte rigardas natura nombro.

Angle: natural number
Ruse: naturalínoe ĉislo

1996-02-29


navig·ad·o [PIV] ---

Vagado tra komplika datumo, precipe tra hiperteksto, reta aŭ hierarkia datumbazo, celanta trovi bezonatan datumanon. La itinero estas indikata de la uzulo aŭ komputata per algoritmo; en tiu lasta kazo oni povus paroli pri navigaci*o. Vd foliumilo.

Angle: navigation

1996-02-29


ne* ---

  1. En Paskalo, vortsimbolo de nego.
  2. En dialogujo, butono per kiu la uzulo povas negative respondi al koncerna demando.
Angle: not; no
Ruse: ne; net

1996-08-24


ne·determin·ism·o ---

Modelo aŭ reĝimo de komputado, en kiu je diversaj komputpunktoj eblas po pluraj diversaj daŭrigoj. Oni povas konsideri elekton de ajna el la eblaĵoj aŭ disbranĉigon kaj "paralelan" plenumon de ĉiuj eblaj daŭrigoj --- ekz-e vd ĉe aŭtomato, Petri-reto. Nedeterminismo estas intense studata en komplikteorio, ĉar por multaj problemoj postulantaj elĉerpan serĉon ĝi ebligas apartigi (kaj malatenti) la komplikaĵojn ŝuldatajn al la neceso realigi serĉostrategion (aranĝi la malavancojn ktp). Fakte la nedeterminisma komputado estas speco de derivado aŭ generado; kaj ĝia kompliko estas la minimuma kompliko de sukcesa derivado. Tiel oni povas paroli pri "facile pruvebla teoremo" (t.e. pri teoremo kies pruvo estas mallonga), sen atenti la laboron super la fiaskaj provoj (vd P=NP-demando).

Formale kun ĉiu nedeterminisma aŭtomato A asociiĝas rilato RA tia, ke RA(x) veras sse iu komputado per A kun la donaĵo x haltas; RA(x) estas akceptata de la aŭtomato A. Tiam iea funkcio f(x) estas (nedeterminisme) komputebla, se nedeterminisma aŭtomato B akceptas ĝian grafikaĵon, t.e. la rilaton y=f(x).

Angle: nondeterminism
Ruse: nedeterminizm

1996-02-29


ne·ekvilibr·a arb·o ---

Radikhava arbo kiu ne estas ekvilibra arbo.

Angle: skewed tree, unbalanced tree

1996-02-29


ne·fiks·a reĝim·klav·o ---

Klavo kiu regas reĝimon de klavaro kaj efikas nur dum ĝi estas premata. Vd registrumo; kp fiksiĝema reĝimklavo.

Angle: nonlocking escape
Ruse: nefiksiruûçijsâ pereklûĉatelí

1996-02-29


negativ·a krom·marĝen·o, malindento ---

En teksto, ŝovo de liniekstremo(j) eksteren (kompare kun la resto de la teksto). Kp krommarĝeno.

Angle: undent, unindent
France: déplacement à gauche
Germane: Auszug
Ruse: vystup, smeçenie vlevo

1996-09-01


negativ*o ---

Bildigo-reĝimo en kiu koloro de la informa parto de la signoj kaj la koloro fona estas interŝanĝitaj; kutime ĝi estas uzata por apartigo.

Angle: inverse video, reverse video
Ruse: inversnoe izobraĵenie, negativnoe izobraĵenie

1996-10-23


nego [Z] ---

Unuloka Bulea operacio, por kiu la matematikistoj havas specialan signon (laŭ la rusa fakĵargono, "fajrohoko"n; ĝia kodono en la Latina-1 kaj Unikodo estas 16uAC); en komputiko ofte simboligata per NOT, aŭ tildo; ~a veras sse a estas falsa. La natura esperantigo estus NE. Kp komplemento.

Angle: negation
Ruse: otricanie

1996-04-20


nekropsi·o [Z], postmorta elŝuto [Ber85] ---

Eligo de la stato de la labora memor'areo (kaj de la reĝistroj) post misfino de tasko, por ebligi analizon de la misaĵo. Simbola nekropsio provizas oportune legeblan eligon de la plenumstako en formo de la kurantaj valoroj de la variabloj, kun indiko de iliaj fontlingvaj nomoj. Kp ŝuti.

Angle: postmortem dump
Ruse: sbojnaâ vydaĉa, posmertnaâ vydaĉa

1996-02-29


ne·perkut·a print·il·o ---

Printilo realiganta bildigon sen meĥanika frapo, ekz-e lasera printilo.

Angle: nonimpact printer
France: imprimante sans impact
Germane: anschlagfreier Drucker, nichtmechanischer Drucker
Ruse: beskontaktnyj printer, bezudarnoe peĉataûçee ustrojstvo

1996-02-29


nepr·a paĝ·o·fin·o ---

En tekstotraktado, stirsigno indikanta, ke kie ĝi aperas nepre finĝu la paĝo, eĉ se sur ĉi tiu ankoraŭ restas libera loko. Kp eventuala paĝofino.

Angle: hard page break
Ruse: ĵëstkij konec stranicy

1996-02-29


ne·romp·ebl·a spac·et·o, NS ---

Signo kies bildigo egalas tiun de spaceto, kaj kiu estas uzata en la pozicioj kie linifaldo ne okazu; en la okbita ISO-kodo nerompebla spaceto havas la kodonon 16uA0, en TeX nerompebla spaceto estas enigata per tildo (ekz-e en 4~m/s, bildigenda kiel "4 m/s").

Angle: no-break space, NS, NBSP, tie
Ruse: nerazryvnyj probel

1996-02-29


ne·signif·a cifer·o ---

  1. Nulo situanta maldekstre de la unua nenula cifero de la entjera parto de numeralo (antaŭira nulo, ekz-e 09.9) aŭ dekstre de la lasta nenula cifero de la ona parto (vosta nulo, ekz-e 9.90).
  2. Cifero nefidinda, situanta en pozicio kies pezo estas malpli granda ol la kalkulada aŭ mezurada eraro. Kp signifa cifero.
Angle: nonsignificant digit
Ruse: neznaĉaçaâ cifra

1996-02-29


Neŭman·a arkitektur·o, Neŭmana komputilo ---

Tia aranĝo de komputilo, ke ĝi konsistas el du ĉefaj partoj:

Praktike ĉiuj komputiloj nun uzataj estas Neŭmanaj.

Inter la ne-Neŭmanaj arkitekturoj menciindas komputiloj sen komandonombrilo kaj kun nesekvenca plenumo de la komandoj; komputiloj sen reregistriva memoro; datumflua arkitekturo.

Ling. De la nomo de hungardevena Usona matematikisto Johano von Neumann.

Angle: von Neumann architecture

1996-02-29


Neŭton·a metod·o, tanĝantmetodo ---

Iteracia metodo por aproksime solvi reelan ekvacion f(x)=0, kie f estas derivebla funkcio. La aproksimoj estas komputataj per rikura formulo:

x[k+1] = x[k] - f(x[k])/f'(x[k]), k=0,1,2,...

Ofte estas uzata iom simpligita algoritmo:

x[k+1] = x[k] - f(x[k])/f'(x[0])

La metodon inventis I. Neŭtono [PIV] en la 1669-a jaro.

Angle: Newton's method
Ruse: metod Níûtona

1996-02-29


neŭtr*a element·o, neŭtraĵo ---

Mat.: Rilate al duloka operacio ¤ super A, tia elemento j EN A, ke por ĉiu x el A veras x¤j=j¤x=x. Nenia operacio povas havi pli ol unu neŭtran elementon, ĉar se ambaŭ x,y EN A estas neŭtraj elementoj, tiam x=x¤y=y. Se la operacion ¤ oni rigardas multipliko, la neŭtra elemento nomiĝas "unuo" (aŭ "unito" [EKV]); se ¤ estas rigardata estiel adicio, la neŭtra elemento nomiĝas "nulo".

En aritmetiko 0 kaj 1 estas neŭtraj elementoj por resp. adicio kaj subtraho. En Bulea algebro falso kaj vero estas neŭtraj elementoj por resp. aŭo kaj kajo; en la libera monojdo S* generita per kroĉo super signaro S, la neŭtra elemento estas la vakuo "", ĉar ""&v = v = v&"".

Angle: identity element
France: élément neutre

1996-02-29


neŭtr·ig·a element·o ---

Mat.: Por duloka operacio ¤ super A kaj elemento a EN A, tia elemento ~a EN A, ke (~a)¤a=a¤(~a)=j, kie j estas la neŭtra elemento por ¤.

Rim. Pli speciale oni povas paroli pri maldekstre neŭtriga elemento (aŭ maldekstra neŭtriganto), dekstre neŭtriga elemento (aŭ dekstra neŭtriganto), kaj simetria neŭtriga elemento (aŭ simple neŭtriganto).

Angle: inverse element

1996-02-29


neŭtr·ig·ant·o ---

Neŭtriga elemento.

Angle: inverse element

1996-02-29


neŭtr·ig·ebl·a element·o, invershava elemento [EKV] ---

Mat.: Rilate al duloka operacio, tia elemento de ĝia domajno, ke por ĝi ekzistas neŭtriga elemento; en multiplika grupo oni ankaŭ nomas neŭtrigebla elementon divizoro de unuo.

Angle: invertible element

1996-02-29


ne·vid·ebl·a sign·o ---

Ajna signo, kiu ne estas videbla signo: stirsigno; linifinilo, linikomenco ktp --- vd ĉe regula esprimo.

Angle: unprintable character
Ruse: nevidimaâ litera

1996-02-29


nigr·a skatol·o [MMES] ---

En kibernetiko, metaforo uzata por priskribi manieron esplori komplikan sistemon (la "nigran skatolon") kies strukturo estas nekonata aŭ pro iaj rezonoj kaŝita, per eksperimentado kun tiu sistemo, t.e. per enigo de signaloj al la enirejoj de la nigra skatolo kaj observado de ĝiaj reagoj ĉe la elirejoj.

Angle: black box
Ruse: ĉernyj âçik

1996-02-29


nivel·ad·o [PIV] ---

  1. Tia aranĝo de eligata teksto, ke certaj ĝiaj partoj estas "samnivelaj", okupas egalajn poziciojn rilate al iu referenca objekto (plej ofte, horizontala aŭ vertikala rekto). --- ekz-e la egalaĵoj sur la figuro ĉi-sube estas nivelitaj laŭ la egalsigno.
  2. Samskaligo de reeloj en glitpunkta prezento por plenumi adicionsubtrahon. Kp ĝisrandigo. Jen ekzemploj pri nivelado laŭ egalsigno, on-punkto, samskaligo:
Jen estas ekzemplo pri horizontala nivelado:

                    p
               n × ---
         1         q-1       1
    1 + --- + --------- + -------
         X       b+5           1
                          Y + ---
                               Y

Ekzemploj pri aliaj niveladoj:

             _____            1234.5678
     (X,Y) = (Y,X)             987.54         0.123400e2
    (aX,Y) = a(X,Y)              1.9999       0.098754e2
   (X,Y+Z) = (X,Y)+(X,Z)     -9999.0          0.000990e2

Angle: alignment
Ruse: vyravnivanie

1996-08-24


NLM ---

Vd nurlega memoro.

Angle: ROM
Ruse: PZU

1996-02-29


noci·o [PIV] ---

En la teorio pri formalaj lingvoj, sinonimo de sintaksa variablo ("gramatika kategorio" de la tradicia lingvistiko). La termino precipe taŭgas por tiaj sintaksaj variabloj, kiuj formas bazon por formala difino de semantiko (ekz-e variablo, ordono ktp). Vd genera gramatiko, sintakso.

Angle: notion, nonterminal
Ruse: ponâtie

1996-02-29


noĉ·o [PIV] ---

Libroj: Marko sur la ventro de prestipo, faciliganta rekonon de la ĝusta orientumo de la prestipo (simile al la fortranĉita angulo de trukarto).

Angle: nick
France: cran
Ruse: signatura, rubĉik

1996-11-05


nod*o ---

Vertico de grafeo, iam kun la kromsenco de "interna vertico" (kontraste al folio). Kp retnodo.

Angle: branch node, interior node; vertex
France: sommet, noeud
Germane: Knoten
Ruse: uzel, vnutrennââ verŝina

1996-02-29


nombr·a ---

Rilata al nombroj ---

  1. Vd nombra klavaro.
  2. Pri metodo solvi matematikan problemon precipe per aproksima kalkulado, kontraste al "simbola", "ekzakta" solvo. Kp analitika.
Angle: numeric(al), digital
Ruse: ĉislovoj, ĉislennyj

1996-02-29


nombr·a klav·ar·o ---

Kompakta klavaro (eventuale parto de pli granda klavaro) destinita por enigi nombrojn, disponiganta ciferojn, signumojn, on-punkton ktp.

Angle: numeric keypad
France: clavier numérique
Germane: numerische Tastatur, Zehnertastatur, Zehnerblock
Ruse: ĉislovaâ klaviatura, cifrovaâ klaviatura

1996-02-29


nombr·a metod·o ---

Algoritmo por solvi matematikan problemon per finia nombro da operacioj super nombroj. Plej ofte la donitaĵoj kaj la rezulto estas aproksimaj diskretigoj, kaj nombra metodo devas ebligi pritakson de la eraro. Ekz-e Neŭtona metodo. Kp "analitika metodo".

Angle: numeric method
Ruse: ĉislennyj metod

1996-02-29


nombr·a·metod·a ---

Rilata al nombra metodo, kontraste al analitika.

Angle: numeric
Ruse: ĉislennyj

1996-02-29


nombr*i ---

"1 Difini per nombroj la sumon de objektoj aŭ personoj (...) 2 Enteni, enhavi ian nombron da unuoj" [PIV].

Ling. Estus nematematika implici, ke la nombroj nepre estas entjeroj kaj enkonduki, kiel SPIV, specialan vorton kompti por grandoj kontinuaj; kompreneble, en la pli ĝenerala senco la "sumo" fakte estas integralo. Kp kalkuli, komputi.

Angle: count; number; meter
Ruse: sĉitatí, izmerâtí

1996-02-29


nombr·il·a iteraci·o ---

Struktura ordono, iteracio en kiu la ripetadon regas aritmetike progresianta nombrilo. Nombrila iteracio oportunas se la nombro de la ripetoj estas determinebla antaŭ la komenco de la iteraciado. En Paskalo:

   nombrila_iteracio = "POR" iteracinombrilo ":=" komenca_valoro
      ("SUBE"|"SUPRE") fina_valoro "FARU" ordono.
   iteracinombrilo = nomo.
   komenca_valoro = esprimo.
   fina_valoro = esprimo.

Ekzemplo:

   POR i:=1 SUPRE 63 FARU
     SE grizogrado[i]<0.5 TIAM skribu(' ') ALIE skribu('*')

Estu nombrila iteracio havanta la formon:

POR ñ:=Esprimo1 SUPRE Esprimo2 FARU Ordono

{aŭ resp. POR ñ:=Esprimo1 SUBE Esprimo2 FARU Ordono }, kaj estu variabloj ë kaj ß, ne uzataj en la konsiderata programo kaj tiaj, ke ë havas la tipon de ñ, dum ß estu Bulea. Tiam la indikita nombrila iteracio ekvivalentas al

   STARTO
      ñ:=Esprimo1; ë:=Esprimo2; ß:=falso;
      SE ñ<=ë TIAM STARTO      { resp. SE ñ>=ë TIAM STARTO  }
         RIPETU
            Ordono;
            SE ñ=ë TIAM ß:=vero
            ALIE ñ:=sek(ñ);      { resp. ñ:=ant(ñ) }
         ĜIS ß
      FINO                     { ñ iĝas nedifinita }
   FINO

Angle: for-loop, for-statement
Germane: Zählschleife
Ruse: cikl s parametrom

1996-02-29


nombr·il·o ---

Variablo, memorero, reĝistro aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo ktp. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo krementiĝas (vd memalkremento, memdekremento).

Angle: counter
Germane: Zähler
Ruse: sĉëtĉik

1996-02-29


nombr·o·sistem·o ---

Sistema maniero prezenti nombrojn per sekvenco de ciferoj. Praktikan valoron havas la poziciaj nombrosistemoj (tamen vd la "Detalojn" pri kirilico). Vd bazo, um, unuuma nombrosistemo.

Angle: number system
Ruse: sistema sĉisleniâ

1996-02-29


nom·hav·a konstant·o ---

En fonta programo, simbolo de konstanto (kutime, nomo), kies valoro estas difinita apriore aŭ per konstantodeklaro. Ekz-e NUL, pi, maksEnt, vero. Kp literalo.

Angle: named constant, figurative constant
Ruse: imenovannaâ konstanta

1996-02-29


nom*i ---

  1. Indiki ion per (jam ekzistanta) nomo, mencii.
  2. Nomizi.

    1996-02-29


nom·iz·i ---

Unuafoje doni la elektitan nomon, provizi je nomo. Specialaj kazoj: nomumi, valorizo. En komputiko la termino "nomizi" precipe koncernas dosierojn.

Ling. Iam necesas neprigi la indikitan signifon de "nomi". Nomdoni estas ne tute regula gramatike kaj nesufiĉe klara: en kelkaj lingvoj doni la nomon tre logike sinonimas kun sciigi la nomon ("Li donis al mi siajn nomon kaj adreson"). La fojfoje proponata metaforo bapti ŝokus (ne)kristanojn.

Angle: (to) name, assign
Germane: benennen
Ruse: nazvatí; nareĉí

1996-02-29


nom·konflikt·o ---

Situacio kiam pluraj deklaroj difinas por unu sama programloko diversajn signifojn de unu sama nomo. Nomkonflikto estas solvata laŭ reguloj de koncerna programlingvo aŭ programsistemo; ekz-e en Paskalo, se la regionoj de du konfliktaj deklaroj ingiĝas, ĉe la aplika apero validas la "interna" deklaro, kiu en sia regiono ŝirmas, eklipsas la eksteran; se la du deklaroj havas unu saman regionon, la programo estas erara.

Angle: names conflict
France: conflit des noms
Germane: Namenkonflikt
Ruse: konflikt imën

1996-02-29


nom·list·o ---

Ofta nocio en la gramatikoj de programlingvoj, sekvenco de nomoj disigitaj per komo:

   nomlisto = nomo{"," nomo}.

Angle: identifier list
Ruse: spisok identifikatorov

1996-02-29


nom*o, (fake ankaŭ identigilo) ---

En programlingvokomputa sistemo, leksika unuo uzata kiel simbolo indikanta (nomanta, "identiganta") objekton de programo aŭ de la komputa sistemo (datumtipon, variablon, dosieron ktp). Plej ofte nomo estas sekvenco de literoj kajaŭ ciferoj, komenciĝanta per litero:

   nomo = litero{litero|cifero}.

En Paskalo ene de nomo ne rajtas aperi spaceto, linifino, komentario. Vd deklaro, regiono.

Rim. Kp signo.

Angle: identifier
Germane: Bezeichner, Identifikator, Name
Ruse: identifikator, imâ

1996-02-29


nom·um·i ---

Atribui al risurco (disponaĵo) nomon, per kiu ĝin povus referenci la programoj. Ekz-e, oni povus nomumi la vidigilan ekranon estiel eligan dosieron (datumstrion). Kp nomizi.

Angle: assign, redirect
Ruse: naznaĉití

1996-02-29


norm·a form·o aŭ·a ---

Maniero prezenti Bulean funkcion per aŭo de elementaj kajoj; ekz-e unu el la eblaj normaj formoj aŭaj de la implikacio a -> (b|c) estas (~a)|(a&b)|(a&c).

Angle: disjunctive normal form
Ruse: dizìûnktivnaâ normalínaâ forma

1996-02-29


norm·a form·o kaj·a ---

Maniero prezenti Bulean funkcion per kajo de elementaj aŭoj; ekz-e, unu el la eblaj normaj formoj kajaj de la implikacio a->(b&c) estas (~a | b) & (~a | c).

Angle: conjunctive normal form
Ruse: konìûnktivnaâ normalínaâ forma

1996-02-29


norm*ig·i [PIV] reelon ---

Anstataŭigi donitan glitpunktan prezenton de reelo je ties prezento en la norma formo, t.e. tiel aranĝi la eksponenton kaj la mantison, ke la nova mantiso situu en la postulata norma intervalo (kutime estas postulate, ke por nenulaj reeloj la plej peza bito de la mantiso estu 1). Kp skali.

Angle: normalize, standardize
Ruse: normalizovatí

1996-02-29


notaci·o [PIV], skribo ---

"Sistemo de konvenciaj signoj, por prezenti difinitajn nociojn: muzika, kemia notacio" [PIV].

Angle: notation
Ruse: notaciâ, zapisí

1996-02-29


not·blok·a komput·il·o ---

Unubloka faldebla mikrokomputilo kun la dimensio kaj maso de libro de la formato A4 (3×2 dm).

Angle: notebook computer

1996-02-29


nov·aĵ·grup·o [Pfei] ---

Forumo de la retnovaĵoj.

Angle: newsgroup, forum
France: forum, groupe de discussion
Ruse: telekonferenciâ, diskussionnaâ gruppa

1996-02-29


nov·aĵ·leg·il·o ---

Programo por legi retnovaĵojn.

Angle: newsreader
Ruse: prosmotrçik, ĉitalka

1996-02-29


NP ---

Klaso de problemoj, lingvoj aŭ aliaj aroj, akceptataj de nedeterminisma Turinga aŭtomato kun polinoma tempo-kompliko. Vd P=NP-demando.

1996-02-29


NP-komplet·a ---

Al kiu redukteblas ajna problemo aŭ formala lingvo el NP; pli formale, oni konsideras lingvojn super signaro S; lingvo L<=S* estas NP-kompleta, se L EN NP kaj ajna alia L' EN NP polinomtempe redukteblas al L. Oni diras ke L' polinomtempe redukteblas al L, simbole L'<=L, sse ekzistas algoritmo f:S*->S*, polinome barita en la tempo, tia ke v EN L' sse f(v) EN L por ĉiuj v EN S*.

Nun estas konataj pli ol mil NP-kompletaj problemoj, inter ili dorssakproblemo, farboproblemo, Hamiltona problemo, klikproblemo, plenumebloproblemo, problemo pri vojaĝa komizo. NP-kompleto estas rutine uzata en la studoj de komplikteorio. Vd P=NP-demando.

Angle: NP-complete, NP-hard
Ruse: NP-polnyj

1996-02-29


nud·a vertic·o, nuda nodo ---

Vertico, al kiu nenia eĝo estas incida, do, kies valento estas 0. Kp izola vertico, nulgrafeo.

Angle: isolated vertex

1996-02-29


(1) NUL ---

En Askio, elemento kiu devus roli kiel ŝtopaĵo. Pro la influo de C tiu stirsigno (t.e. ĝia kodono 0) ofte estas uzata kiel ĉenfinilo.

(2) nul ---

En Paskalo, ŝlosilvorto prezentanta fikcian referencon ("ŝtopreferencon", "referencan nulon", "nul-adreson" [Pfei]), kiu malhavas referencaton.

Angle: nil, null

1996-02-29


nul·grafe·o, 0-grafeo ---

Seneĝa grafeo, t.e. grafeo kiu konsistas el nudaj verticoj. Kp kompleta grafeo.

Angle: null graph
Ruse: 0-graf, nolí-graf

1996-02-29


nul·ig·i ---

Fari ion nulo; ekz-e nuliganto de funkcio f estas tia argumento x, ke f(x)=0; en komputiko, nuligi x-on signifas valorizi x-on je nulo, x:=0; kp nulizi.

Angle: zeroize
Ruse: obnulití, obratití v nolí

1996-02-29


nul·iz·i ---

Plenigi indikitan parton de la memoro je prezentoj de nulo. Ofte, sed ne ĉiam, nulizo identas kun "viŝado" aŭ kun "nuligo".

Ling. Ekz-e en matrico oni povas nuligi ĉiujn elementojn krom la diagonalajn (kaj la diagonalajn valorizi je 1). Tio estas nulizo de la matrico --- kaj parto de ties unuoigo (farado de la matrica unuo).

Angle: zero fill, zeroize
Ruse: obnulití

1996-02-29


nul*o ---

  1. "nomo de la cifero (0), kiu per si mem montras neniun kvanton, sed dekobligas la valoron de cifero, ĉe kies dekstro ĝi estas lokita" [PIV]. Kurioze, la komputikista maniero trastreki nulon (por distingigi ĝin disde la litero O) estas ne modernaĵo, sed kutimo atestita en la Mez'epoko.
  2. Vd neŭtra elemento.
Rim. Kp vakuo.

Angle: zero
Ruse: nolí, nulí

1996-02-29


nul·redukt·o ---

Forigo de nesignifaj nuloj (vd nesignifa cifero); speciale, de la antaŭiraj nuloj.

Angle: zero suppression
Ruse: podavlenie nulej

1996-02-29


numeral·o [Z] [KKV] ---

Speco de literalo (evidenta konstanto), simbolo prezentanta nombron konforme al la sintakso de programlingvo sendepende je iaj ajn deklaroj; ekz-e 3.14; la Paskala sintakso pro formalaj motivoj difinas numeralojn sensignumajn:

   sensignuma_nombro = sensignuma_entjero | sensignuma_reelo.
   sensignuma_entjero = cifero{cifero}.
   sensignuma_reelo = sensignuma_entjero eksponento |
      sensignuma_entjero "." cifero{cifero} [eksponento].
   eksponento = "e" [signumo] sensignuma_entjero.
   signumo = "+" | "-".

--- tamen por eneligo estas difinitaj ankaŭ

   signumhava_nombro = signumhava_entjero | signumhava_reelo.
   signumhava_entjero = [signumo] sensignuma_entjero.
   signumhava_reelo = [signumo] sensignuma_reelo.

Angle: numeral
Ruse: izobraĵenie ĉisla, numeral

1996-02-29


numer·ebl·a ar·o ---

"Aro A tia, ke oni povas doni numeron al ĉiu elemento en la aro A, tiel ke ajnaj du elementoj en A havas malsamajn numerojn" [Rei87].

Angle: denumerable set, countable set
Germane: aufzählbare Menge
Ruse: sĉëtnoe mnoĵestvo

1996-02-29


numer·ebl·a tip·o ---

En Paskalo, ĉia datumtipo super kiu estas difinita la prafunkcio nro (numero); do, tipo izomorfa al (intervalo de) la entjeroj: entjera, signa, enumeracio, subvariejo. La rilato kiun konservas la izomorfo estas la ordo (ordon posedas ankaŭ la reela tipo, kiu tamen ne estas numerebla tipo). Sintakse:

   numerebla_tipo = enumeracio | subvariejo.

Angle: ordinal type

1996-02-29


numer*o ---

Nombro uzata por indiki la pozicion de datumano en sekvenco. Kp indico, dieso.

Angle: serial number
Ruse: nomer

1996-02-29


nur·leg·a memor·o, NLM, konstanta memoro ---

Memoro atingebla nur por la legado kaj ne ebliganta facilan modifadon de sia enhavo. Oni distingas plurajn specojn de nurlega memoro: NLM fiksita dum la fabrikado (kies enhavo estas neniel ŝanĝebla); programebla nurlega memoro, viŝebla programebla nurlega memoro.

Ling. Eble pli trafa estus la "rusa-germana" termino konstanta memoro (neŝanĝebla, taŭga por teni konstantojn, konstantan kodon): ja "nurlega" karakterizas plie atingorajton, kaj por uzula programo horloĝo estas tre variema "nurlega variablo". --- Ni preferas ne uzi la sufikson -ebl ("nurlegebla") por havi simetrion kun "skriba" ("lega-skriba kapeto" ktp): oni ja ne povas diri "skribebla memoro".

Angle: ROM, read-only memory
France: mémoire morte
Germane: Festwertspeicher
Ruse: postoânnoe zapominaûçee ustrojstvo, PZU

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]