![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
Rim. La grafika similo de O kaj de nulo kaŭzas problemojn en komputiko, vd okuma nombrosistemo, B.
1996-02-29
OBERON-2 ---
Ĝeneralcela objektema programada lingvo, daŭriganta la tradicion de PASCAL kaj MODULA. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas modulemo, disa tradukado, rigora tipkontrolo (ankaŭ intermodula), heredado.
Objekto en OBERON-2 estas variablo de abstrakta datumtipo; ĝi konsistas el siaj privataj datumoj (la stato de la objekto) kaj proceduroj traktantaj tiujn datumojn kaj ligitaj al la objekto (en aliaj objektemaj programlingvoj oni nomas tiajn procedurojn "metodoj"). Abstraktaj datumtipoj estas deklarataj kiel etendeblaj rikordoj (kp klaso; vd ĉe heredado). Ĝenerale, en OBERON-2 por la nocioj de la objektema programado estas uzata la terminaro de la ordonemaj programlingvoj, kio minimumigas la nombron de proksimsencaj nocioj.
En nia Leksikono estas uzata esperantigo de OBERON-2 kiun ni nomas Oberono; ĝi servas por ilustri elementojn de la objektema programado en stilo kongrua kun Paskalo. La plimulto de la vortsimboloj estas tiuj samaj, kiel en Paskalo, la esperantigon de la kromaĵoj donas la sekva tabelo:
Angle: BY ELSIF EXIT IMPORT IS LOOP MODULE POINTER RETURN TO Esp-e: PO ALISE ELIRU IMPORTO ESTAS MAŜO MODULO REF REEN LIMO
1996-02-29
Oberon·o ---
Esperantigo de OBERON-2, kiu en nia Leksikono estas uzata por ilustri elementojn de la objektema programado.
1996-02-29
objekt·a lingv·o ---
La priskribata lingvo rilate al la metalingvo. 1996-02-29
Maniero prezenti programon kiel priskribon de konduto de interagantaj objektoj. La objektoj interŝanĝas mesaĝojn; ricevinte mesaĝon, objekto sendas mesaĝojn al aliaj objektoj, ricevas respondojn, ŝanĝas valorojn de siaj internaj variabloj kaj sendas respondon pri la ricevita mesaĝo. Normale (kaj kontraste al la ordonema programado) la objekto ne rajtas senpere ŝanĝadi valoron de mallokaj variabloj. Vd objektema programlingvo, heredado.
Angle: object-oriented programming
Ruse:
obìektno-orientirovannoe programmirovanie
1996-02-29
objekt·em·a program·lingv·o ---
Programada lingvo disponiganta esprimilojn por objektema programado: klasojn, heredadon aŭ delegadon, enkapsuligon. Ekz-e SMALLTALK, C++, Oberono.
Angle: object-oriented programming language
Ruse: obìektno-orientirovannyj âzyk programmirovaniâ
1996-02-29
objekt·kod·o ---
1996-02-29
objekt*o ---
1996-02-29
oblikv·a fason·o ---
Tipara fasono en kiu la signobildoj de la literoj kaj ciferoj estas desegnitaj preskaŭ kiel en la rekta fasono, sed iom klinite dekstren, dum la kursivaj literoj krome havas malsaman desegnon (vd kursivo, klasika fasono).
Angle: slanted type
Ruse: naklonnyj ŝrift
1996-02-29
obl·o·prefiks·o ---
En la komputika tradicio la normaj vorteroj, esprimantaj oblojn de mezur'unuoj, havas du valorojn. Aplikate al unuoj de tempo kaj similaj aferoj, esprimataj en potencoj de 10, ili konservas sian norman sencon (multipliko per mil); tamen uzate pri memorkapacito aŭ aliaj aferoj, nature mezureblaj per potencoj de 2, ili kutime indikas multiplikon per 1024=2**10:
| SI | Esp-e | dekume | mll | duume |
|---|---|---|---|---|
| kilo- | kilo- | 1000 | k | 1024 = 2**10 = 1 024 |
| mega- | mega- | 1000² | M | 1024² = 2**20 = 1 048 576 |
| giga- | giga- | 1000³ | G | 1024³ = 2**30 = 1 073 741 824 |
| tera- | tera- | 1000**4 | T | 1024**4 = 2**40 = 1 099 511 627 776 |
| peta- | peta- | 1000**5 | P | 1024**5 = 2**50 = 1 125 899 906 842 624 |
| exa- | ekza- | 1000**6 | E | 1024**6 = 2**60 = 1 152 921 504 606 846 976 |
| zetta- | zeta- | 1000**7 | Z | 1024**7 = 2**70 = 1 180 591 620 717 411 303 424 |
Laŭnorme kilo- devas mallongiĝi al la etlitera "k" ("km" ktp), sed la komputikistoj plej ofte uzas la ĉefliteron "K" por la duuma signifo. Evidente, tio ne solvas la problemon por la pli grandaj obloprefiksoj.
Menciindas la propono de Markus Kuhn uzi (laŭeble subskribitan) duon por indiki la obloprefiksojn laŭ la bazo 1024: k2bajt, M2bit ktp. Ekz-e, en tiu sistemo oni povus distingi:
Angle: magnifying prefix; quantifier
Ruse:
kratnyj prefiks
1996-09-06
OD ---
Ofta demando aŭ listo de oftaj demandoj (OD-listo).
Ling.
Mi pripensis ankaŭ la eblon traduki kelembure,
per iu
FAK = Foruma Afiŝita Kateĥismoaŭ simile, sed OD jam havas sian tradicion kaj estas akceptata.
Angle: frequently asked question, FAQ, FAQ list
France: FAQ, Foire aux questions
Ruse:
ĈaVO (ĈAstyj Vopros i Otvet)
1996-08-29
oft·a demand·o, OD ---
Ero de dokumento, disponigata de forumo kaj celanta respondi demandojn kiuj ofte interesas novajn legantojn. Pri la dokumento zorgas volontuloj, kiuj regule afiŝas ĝin (aŭ ĝian adreson) en la forumo. Antaŭ afiŝi demandon en forumo oni konsultu la OD-liston por ne ĝeni aliajn legantojn per trivialaĵoj.
La OD-listoj regule aperas ankaŭ en la novaĵgrupoj comp.answers, news.answers kaj alt.answers.
Angle: frequently asked question, FAQ
Ruse:
ĈaVO (ĈAstye Voprosy i Otvety)
1996-06-05
okaz*ig·i (eventon) ---
Sciigi pri estiĝo de evento, sendi sinkronigan signalon. Kp atendi.
Angle: post, send
1996-02-29
Pozicia nombrosistemo kun la bazo 8. Okumaj numeraloj facile konverteblas en la duumajn kaj reen (sufiĉas konverti ĉiun apartan ciferon); oni ne bezonas kromajn ciferojn (malkiel ĉe la deksesuma nombrosistemo); sed ili malpli bone akordas kun la okbitaj bajtoj (bone --- kun la sesbitaj vorteroj). Komenco de la entjera vico:
dekume: 0|1|2|3|4|5|6|7| 8| 9|10|11|12|13|14|15|16|17|18|19|20|21
okume: 0|1|2|3|4|5|6|7|10|11|12|13|14|15|16|17|20|21|22|23|24|25
Ĝuste pro tiu triviala interrespondo inter la numeraloj duumaj (angle "binary") kaj okumaj, kaj ĉar la komenca litero O de la vorto okuma (angle "octal") konfuzeblas kun nulo, en pluraj programlingvoj (ekz-e en MODULA) la litero B servas por indiki la okuman nombrosistemon: 25B=8u25=10u21.
Ling. En Esperanto oni povus tre elegante nomi la unuajn 63 okumajn numeralojn, ekz-e la esprimon 54-37=15 eblas legi kvinok kvar minus triok sep estas okkvin (la ideo de Fernand Boyet). Bedaŭrinde mankas radikoj por 8², 8³ ktp; ankaŭ la deksesumaj numeraloj ne estas simile legeblaj.
Angle: octal representation
Ruse:
vosímeriĉnaâ sistema sĉisleniâ
1996-02-29
-on ---
Pri la fakterminaj aplikoj vd duoniga serĉo, tempono, on-punkto; vd ankaŭ kodono.
1996-02-29
on·o·prefiks·o ---
| SI | Esp-e | ono | mll |
|---|---|---|---|
| deci- | deci- | 10e-1 | d |
| centi- | centi- | 10e-2 | c |
| mili- | mili- | 10e-3 | m |
| micro- | mikro- | 10e-6 | µ |
| nano- | nano- | 10e-9 | n |
| pico- | piko- | 10e-12 | p |
Rim. En 1990 la 19-a Konferenco pri la Pezoj kaj Mezuroj oficialigis plurajn pli malgrandajn onoprefiksojn: femto- (f, 10e-15), atto- (a, 10e-18), zepto- (10e-21), yocto (10e-24).
Angle: fractional prefix; quantifier
Ruse:
dolínyj prefiks
1996-02-29
on-punkt·o ---
Signo uzata en programlingvoj por apartigi la unuojn disde la onoj en reela numeralo; do, la dua signo en 3.14.
Rim. En la internaj nombroprezentoj komputilaj la on-punkto kutime estas nur implica.
Ling. En la kontinenta Eŭropo por tiu celo tradicie estis uzata komo, kies dua senco, laŭ PIV, estas "Signo, kiun oni uzas en diversaj landoj, por apartigi la decimalojn disde la unuoj (ekz. 13,6 = dektri kaj 6 dekonoj)". La Anglalingvuja tradicio uzi por tiu celo punkton estas pli oportuna por nombrolistoj, ekz-e en f(2.78,0.5).
Angle: radix point
Ruse: desâtiĉnaâ toĉka;
drobnaâ toĉka
1996-02-29
opci·o [PIV], elekto [Jel] ---
Elekteblaĵo, ĉiu ano el grupo de reĝimaj parametroj, kiujn uzulo povas elekti laŭ sia bontrovo (ofte per menuo); kroma, nedeviga parametro (kun defaŭlto).
Ling. "opci·o
Libera elekteblo; rajto pri
prefero" [PIV].
Angle: option, choice
Ruse: opciâ, variant
1996-02-29
Maniero priskribi semantikon de programlingvo per modela aŭtomato kiu estas interpretilo de tiu lingvo.
Angle: operational semantics
Ruse:
operacionnaâ semantika
1996-02-29
operaci·esplor·o ---
Matematika fako studanta metodojn kaj sistemojn de risurc'uzado en diversaj terenoj de la homa agado. Tradicie oni rigardas operaciesploron parto de kibernetiko, kaj en universitatoj la koncernaj studoj ofte estas organizitaj ĉe kibernetika katedro aŭ fakultato.
Sian nomon operaciesploro ŝuldas al tio, ke la esploroj el kiuj ĝi estiĝis temis pri preparado de certaj militaj operacioj (aŭ "operacoj") dum la Dua Mondmilito (protekto de konvojoj kontraŭ submarŝipoj).
Operaciesploro uzas probabloteorion, ludteorion, kombinatorikon, grafeikon. Ĝi kontribuis al kreado de matematikaj modeloj de stok'administrado, vicatendo, metodoj de simulado, trafikplanado. Granda parto de problemoj en operaciesploro apartenas al matematika programado.
Angle: operations research
Ruse:
issledovanie operacij
1996-02-29
Parto de komando kie estas indikata nomo (simbolo, kodo) de la operacio (kp zono, kampo).
Angle: operating part
Germane:
Operationsteil
Ruse: kod operacii
1996-02-29
Kalkulo farata super nombroj: la kvar bazaj
operacioj de matematiko (adicio, subtraho, multipliko, dividooperacio); pli ĝenerale:
baza ĵeto difinita en algebra
strukturo (monojdo, grupo ktp; kp operatoro, transformo). Angle: (computer) operation; instruction
Ruse: komanda
1996-02-29
operaci·simbol·o ---
Unu aŭ pluraj signoj, uzataj en formala lingvo por indiki operacion; ekz-e en Paskalo, la simboloj de rilataj operacioj = <> < <= > >= EN, la adicieskaj simboloj + - AŬ, la multiplikeskaj simboloj * / DIV MOD KAJ.
Angle: operator
Ruse: simvol operacii
1996-02-29
Paneo de la operaciumo. La datumaroj kiujn traktis la procezoj plenumataj je la momento de operaciumkraŝo iĝas nedifinitaj, kaj eventuale, ne plu koheraj. Pli milda vorto: operaciumkolapso.
Angle: system crash
Germane:
Systemzusammenbruch, Systemabsturz
1996-02-29
operaci·um·o [Ber85], operaci(ad)a sistemo, mastruma programo [SPIV], mastruma sistemo ---
Programaro stiranta la funkciadon de komputilo, sendependa je la aplikaj programoj sed necesa por ilia rulado. Operaciumo plenumas administradon de la aparataj risurcoj de komputilo, interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun la uzantoj. Operaciumo responsas pri memor'administrado, stirado de eneligoj, dosier'administrado, laborplanado (angle "scheduling"), datumprotekto, kontado de risurcouzo, prilaboro de la ordonoj de la labor'administra lingvo. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo.
Ling. La tradukprunto el la angla, operaci(ad)a sistemo ne estas trafa, kaj eĉ iom malagrabla pro la medicinaj asociaĵoj; la franca-germana "ekspluata (funkcitena?) sistemo" ial ne sukcesis hejmiĝi en Esperanto (ĉu pro la klasbatalaj asociaĵoj?).
Mastrum(ad)a sistemo estus natura nomo por aplika programaro pri mastrumadaj (hejmmastrumadaj aŭ ekonomiaj) aferoj. Iam la librotenista rolo estis tre grava parto en la funkciado de operaciumo, sed en persona (unuuzula) komputilo ĝi ne plu aktualas. La rolo de operaciumo kompareblas plie al la rolo de nerva sistemo, ol al mastrumado.
Cetere, la vorto sistemo estas tro multe uzata en komputiko, tiom ke ĝi perdas ian ajn sencon, proksimiĝante al nia nebula sufikso -um; nu, ĝuste ĉi tiu ŝajnas la plej bona rimedo konservi la internacian (anglan, rusan...) radikon kaj averti pri la manko de logika interrilato; kaj vere, tia mistera afero, kiel operaciumo, ja estas iel uma! Cetere, unuvorta termino estas pli produktiva ol duvorta (operaciuma utilaĵo, operaciumaĵo ktp). Similan unuvortan formon havas la fakĵargono rusa: operacionka.
Angle: operating system
Germane:
Betriebssystem
Pole: system operacyjny
Ruse: operacionnaâ sistema
1996-02-29
1996-02-29
operator·o ---
1996-02-29
op*o ---
Datumstrukturo, finia sekvenco de valoroj en kelkaj programlingvoj (ekz-e SETL). Elementoj de opo atingeblas per indico (kiel en tabelo), ili povas esti diverstipaj (kiel en rikordo, malkiel en tabelo), unu sama valoro povas aperi plurfoje (malkiel en aro), opoj kreiĝas en la ĉefmemoro (malkiel dosieroj).
Angle: tuple
Ruse: korteĵ
1996-02-29
optik*a disk*o ---
Diskforma datumportilo, funkcianta surbaze de lasera registrado kaj legado de datumoj. Vd codoromo, viŝebla optika disko.
Angle: optical disc
Ruse: optiĉeskij disk
1996-10-14
optik*a fibr*o ---
Tre fajna, optike pura fibro vitra aŭ plasta, kapabla transmeti lumon de unu sia ekstremo al la alia.
Angle: optical fiber, optical fibre
Ruse:
optiĉeskoe volokno
1996-10-13
Enkomputiligo de manskribita, presita aŭ tajpita teksto.
Angle: optical character recognition (OCR)
1996-02-29
En matematika programado, optima elemento de donita aro estas tia, ĉe kiu la koncerna celfunkcio atingas sian "plej bonan" (minimuman aŭ maksimuman) valoron.
Angle: optimal
Ruse: optimalínyj
1996-02-29
optim·ig·i ---
Apliki metodojn kiuj plibonigas rendimenton kaj efikecon de aparataj aŭ programaj rimedoj: optimigi programon, optimigi memor'administradon ktp.
Ling. Pli ĝuste oni devus paroli pri "plibonigo"; tamen la misuzo de la radiko optim- estas tro ĝenerala kaj internacia.
Angle: optimize
Ruse: optimizirovatí
1996-02-29
op'uz·a ---
Pri risurco aŭ rimedo ope uzebla de pluraj kunrulaj procezoj. Ofte temas pri op'uza ĉefmemoro, dosiero, datumbanko, op'uza (sub)programo.
Angle: shared
Ruse: obçij, kollektivnogo
polízovaniâ
1996-02-29
Proceduro, programo aŭ modulo kiun eblas plenumadi rekursie aŭ (kaj precipe) en pluraj paralelaj procezoj samtempe, sen kopii ĝian kodon.
Angle: re-entrant, reenterant, reenterable
Pole: kod wspól/używalny
Ruse: povtorno
vĥodimaâ podprogramma, reenterabilínaâ programma
1996-02-29
1996-02-29
ord·a arb·o ---
Elradika arbo en kiu la subarboj de ĉiu nodo formas ordan aron. La interna komputila prezento de arbo nepre implicas aranĝon de la subarboj (ekz-e en la difino de la TIPOj arbo, nodo ĉe duuma arbo, oni devas aranĝi unu subarbon dekstre kaj la alian, live). Tial la determino, ĉu du ordaj arboj ekvivalentas, estas aparta problemo.
Angle: ordered tree, plane tree
Ruse:
uporâdoĉennoe derevo, ploskoe derevo
1996-02-29
ord·a ar·o [EKV, Rei87] ---
Aro super kiu estas difinita ordo.
Angle: ordered set, poset
Ruse:
uporâdoĉennoe mnoĵestvo
1996-02-29
Procedo por (re)aranĝi datumaron konforme al donita ordo. Analizante diversajn algoritmojn de ordigo oni povas konsideri unuavice la nombron de komparaj operacioj kaj la uzadon de la ĉefmemoro; tiuj aspektoj pleje gravas se la tuta ordigo okazas en la ĉefmemoro, kaj tial la metodojn optimajn laŭ ili oni nomas metodoj de interna ordigo. Se necesas konsideri ankaŭ la eneligojn inter la ĉefmemoro kaj la ekstera memoro, oni parolas pri ekstera ordigo.
Vd piramida ordigo, bobelmetoda ordigo, Rapida ordigo.
Angle: sort
France: tri
Ruse:
sortirovka, uporâdoĉivanie
1996-02-29
ord·iz·a sekvenc·o, ordodifina sekvenco ---
Ordo en signaro S (difinebla per sekvenco de ties elementoj), estiganta leksikografian ordon en la aro de la signoĉenoj S* uzotan por ordigi aŭ kunfandi dosierojn. Ekz-e oni bezonas ordizan sekvencon por leksikografie ordigi dosieron en Esperanto, prezentitan en Latina-3 aŭ Unikodo (ĉar tie la supersignitaj literoj ne obeas la ordon de nia alfabeto).
Angle: collating sequence
France:
séquence d'interclassement
Germane: Sortierfolge
Ruse: sortiruûçaâ posledovatelíností; sĥema
uporâdoĉeniâ
1996-02-29
ord·iz·i ---
Difini ordon, provizi je ordorilato, ekz-e per indiko de ordiza sekvenco. Kp ordigo.
Angle: (to define an) order
Ruse: vvodití
porâdok
1996-02-29
(1) ord*o, ordorilato:
Duloka transitiva rilato, kutime simbolata de <, > ("strikta ordo") aŭ de <=, >= ("nestrikta ordo"); pli precize,
Angle: order(ing)
Germane: Ordnung,
Anordnung
Ruse: uporâdoĉenie, otnoŝenie porâdka
(2) ord*o, grandoordo:
Estu funkcioj f,g: N->R. Oni diras, ke "fhavas la ordon de g" kaj skribas f=O(g), se ekzistas tiaj konstantoj c, m EN N, ke por ĉiu n>=m veras
|f(n)| <= c·|g(n)|
Kutime g estas simpla esprimo el klasikaj funkcioj (potenco, logaritmo, eksponencialo ktp). Evidente, ne temas pri ia "operatoro O", sed pri operatoreska skribo de ekvivalentorilato (transitiva, simetria, refleksiva).Rim. La rilato f=O(g) estas ankaŭ legebla kiel "fo egalas oegon de go" --- kaj resp. "oeton de go" por f=o(g).
Angle: order of magnitude
Germane:
Gröy¨enordnung
Ruse: porâdok veliĉiny
1996-02-29
ordon·a kaz·o ---
En la kaza ordono de Paskalo, ĉiu el ĝiaj branĉoj kun la koncernaj "kazmarkoj" (konstantoj kiuj identigas, "markas" sian ordonan kazon).
Angle: case, case list element
1996-02-29
Lingvo nepriganta precizan indikon, kiuj agoj kaj en kiu ordo estas plenumendaj; ekz-e ordonema programlingvo, labor'administra lingvo.
Angle: imperative language
Ruse:
imperativnyj âzyk
1996-02-29
ordon·em·a program·lingv·o ---
Ordonema lingvo por verki programojn. La centran rolon en ordonema programlingvo havas la nocioj variablo kaj proceduro. Kp deklarema lingvo.
Angle: procedure-oriented language
Ruse:
procedurnyj âzyk programmirovaniâ
1996-02-29
ordon*o, instrukcio ---
Pli-malpli kompleta frazo indikanta algoritman agon en altnivela programlingvo (kontraste al la priskribaj deklaroj aŭ pli simplaj esprimoj; kp komando). En Paskalo,
ordono = [marko ":"] (simpla_ordono | struktura_ordono).
simpla_ordono = vakua_ordono | valorizo | procedurvoko | salto.
struktura_ordono =
parenteza_ordono | iteracio | branĉa_ordono | superrikorda_ordono.
iteracio =
komenckondiĉa_iteracio | finkondiĉa_iteracio | nombrila_iteracio.
branĉa_ordono = seo | kaza_ordono.
Angle: statement, executable statement
Pole: instrukcja, komenda
Ruse: operator
1996-02-29
organ*o ---
"... 2 En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion" [PIV].
Kp aranĝaĵo, disponaĵo, bloko.
Angle: unit
France: organe, unité,
dispositif
Ruse: ustrojstvo
1996-02-29
Alradika arbo aŭ elradika arbo. Por fari senradikan arbon orientita sufiĉas nomumi la radikon (rezultiĝos radikhava arbo), kaj indiki la orientiĝon (alradikan aŭ elradikan).
Vidu ekzemplojn pri
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
Angle: oriented tree
Ruse: orientirovannoe
derevo
1996-02-29
origin*o ---
La komenca adreso (tiu kun la nula deŝovo) de memor'areo aŭ programsegmento; la bazo.
Ling. Kp la signifojn
La
sekcopunkto de la koordinataj aksoj en kartezia
koordinatsistemo" [PIV]; 1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)