- 7) Aplika tavolo
- Subtenas aplikajn
procezojn kaj programojn de fina
uzulo, ebligas ilian interagon kun retaj objektoj
- 6)
Prezenta tavolo
- Provizas funkciojn uzeblajn en la Aplika
tavolo por interpretado de transmetataj datumoj, i.a. kodojn de
la stiraj kaj informaj signoj, bildigon, komandojn por stiri terminalon
- 5) Seanca tavolo
- Disponigas logikan priservon
de du retaj objektoj, komunikiĝantaj en la Prezenta tavolo,
stiras ilian interagon per sinkronigo de mesaĝoj, zorgas pri
la atingorajtoj
- 4) Transporta tavolo
- Determinas, kiel
uzi la Retan tavolon por "travidebla" komunikado inter du retnodoj dum seanco
- 3) Reta
tavolo
- Realigas transmeton de pakaĵoj inter du retnodoj (enkursigon, adresotraktadon, multipleksoradon)
- 2)
Kanala tavolo
- Kreas, funkcitenas kaj malkreas virtualan kanalon; diskadrigas datumojn por
transmeto en la Fizika tavolo, traktas kvitancojn kaj resendas
la kadrojn kies transmeto fiaskis
- 1) Fizika tavolo
- Difinas meĥanikajn, elektrajn,
funkciajn kaj procedurajn ecojn de la interfaco inter komputilo kaj
datumtransmeta medio
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)