[Supren][Indekso][Instrukcio]


P ---

  1. Etlitere p signifas "paĝo" (ankaŭ "pĝ"); cicera punkto (kontraste al la piga punkto: pt); onoprefikson "piko-".
  2. Ĉeflitere, P estas mallongigo de la obloprefikso "peta-".
  3. Vd P=NP-demando (PNP-demando).

1996-02-29


paĝ*o ---

  1. Libroj: "Ĉiu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas ... Tio, kio estas skribita aŭ presita sur ĉiu flanko de paperfolio" [PIV].
  2. Komputike: Fizika rikordo, aro de la memorĉeloj havantaj identajn komencajn bitojn de la adreso, traktebla kiel unu tuto en iuj operacioj (ekz-e eneligoj inter la ĉefa kaj ekstera memoro; vd virtuala memoro).
  3. En TTT, logika parto de hiperteksto traktebla kiel unu tuto ĉe datumtransmeto, ekz-e hejmpaĝo.
Angle: page
Ruse: stranica

1996-02-29


paĝ·o·par·o ---

Libroj: Ĉe komposta redaktado, (bildigo de) du tujsekvaj kontraŭaj paĝoj de malfermita eldonaĵo, trakteblaj kiel unu tuto (ekz-e por kontrolo per superflugo).

Angle: opening, double-page spread
Germane: Seitenpaar
Ruse: razvorot

1996-02-29


paĝ·o·titol·o ---

Libroj: Ripetiĝanta rubriko (titolo de la kuranta verko, sekcio, artikolo), eventuale kun paĝonumero, dato, aŭtornomo ktp, situanta supre, sube aŭ flanke de la ĉefteksta parto de la paĝo. Vd supra paĝotitolo, suba paĝotitolo.

Angle: running title, page header/footer
Ruse: kolontitul

1996-02-29


pak·aĵ·o ---

  1. En komputila reto, ĝenerala termino por indiki transmetatan datumpecon en ajna tavolo de la septavola etalona modelo (sed precipe en la aplika tavolo).
  2. En ADA, modulo.
  3. Rezulto de la ago "paki".
Angle: packet (1); package (2)
Ruse: paket

1996-02-29


pak*i ---

Transformi datumo(j)n en mallongan prezenton oportunan por konservado aŭ transmeto; en pakita prezento al ĉiu datumano respondas minimume sufiĉa kvanto da bitoj, ekz-e po du dekumaj ciferoj estas prezentataj per unu 8-bita bajto. Kp malpaki, kunpremi.

Angle: pack
Ruse: pakovatí

1996-02-29


palpebr·um·o ---

Mienvinjeto esprimanta aludon, iam indikanta ke malgraŭ ŝerca formo temas pri serioza afero; en Askio prezentata per ;-)

Angle: half-smiley, semi-smiley, winkey face
Ruse: priçur

1996-02-29


panel*o ---

Maniero aranĝi informojn en fenestro.

Angle: panel
Ruse: panelí

1996-02-29


pane*o [Jel], misfunkcio ---

Kompleta aŭ parta perdo de funkciivo aŭ misa funkciado.

Ling. "Paneo" akcentas estiĝon de misaĵo, dum "eraro", ĝian kaŭzon.

Angle: fault, failure, malfunction
France: défaillance, panne
Ruse: sboj, otkaz

1996-02-29


pane·toler·o, paneimuno ---

Kapablo de (komputilizita) sistemo plu plenumi siajn funkciojn post paneomisfunkcio de parto de ĝiaj ekipaĵoj.

Rim. La idealo estas "paneimuno" sed praktike oni prefere kalkulu je "panetolero".

Angle: fault tolerance
Ruse: otkazoustojĉivostí

1996-02-29


paragraf*o ---

Laŭ PIV,

  1. Ĉiu el la sekcioj de ĉapitro, en jura aŭ didaktika teksto, ordinare montritaj de aparta signo (§ aŭ |P <rekta paragrafo>) aŭ de cifero ...
  2. La signo mem, kiu tion montras.
Kp alineo. La signo § (kurba paragrafo, kiu ŝajnas pli internacia kaj kutima en la esperantlingva literaturo (ekz-e "vd §24 de la Ekzercaro..."), disponeblas en la Latina-3 ĉe la kodono 16uA7. La signo "rekta paragrafo" disponeblas en Unikodo kaj en la Latina-1 ĉe la kodono 16uB6 (tiun kodlokon en la Latina-3 okupas la litero ĥ).

Vd referencilo.

Angle: paragraph
Ruse: paragraf

1996-09-30


paralel*a ---

  1. Rilata al sendependaj procezoj plenumataj samtempe; vd kunrulo, plurprocesorado.
  2. Pri datumtransmeto ĉe kiu po pluraj bitoj estas sendataj samtempe, kp seria.
Angle: parallel
Ruse: parallelínyj

1996-02-29


paralel·a serĉ·o ---

  1. Serĉo de datumo laŭ pluraj kriterioj.
  2. Serĉo dum kiu la elementoj de la serĉoareo estas analizataj samtempe. Kp seria serĉo.
Angle: parallel search

1996-02-29


paralel·a sum·il·o ---

Sumilo kiu traktas ĉiujn ciferpoziciojn samtempe.

Angle: parallel adder
Ruse: parallelínyj summator

1996-02-29


paralel·ad·o ---

Metodoj celantaj pligrandigi la komputivon aŭ la rendimenton de komputa sistemo per pliigo de procesoroj kaj de operacioj samtempe plenumataj. La termino "paralelado" estas iom malpreciza; striktasence ĝi signifas plurprocesorado (la komputilo havas plurajn procesorojn kaj la procezoj plenumiĝas en "vera paralelado"); iam oni aplikas la terminon anstataŭ kunrulon ("kvazaŭparalelado"); alia eventualo --- estas pluraj procesoroj havantaj malsamajn komputivon kajaŭ funkciojn, kaj iaj procezoj aŭ iuj iliaj partoj estas plenumataj per tiuj specialcelaj procesoroj (ekz-e per eneligaj disponaĵoj).

Angle: parallel processing, parallelism
Ruse: parallelizm

1996-02-29


parametr·o [PIV] [KKV] ---

Operando de subprogramo (precipe de proceduro aŭ de makroo). Verkante subprogramon aplikendan al pluraj diversaj objektoj (valoroj kajaŭ variabloj), oni indikas tiujn traktotajn objektojn per fikciaj nomoj --- kiel formalajn parametrojn de la algoritmo. Por ke la tradukilo povu efike realigi la agojn super la parametroj, en la ĉapo de la subprogramo oni kutime specifas iliajn ecojn; tiuj specifoj iom similas al deklaroj, sed kutime estas malpli precizaj (ekz-e, verkante ĝeneralan proceduron por traktado de matricoj oni havas intereson ne antaŭfiksi en la specifo de la koncernaj tabeloj ilian longon). En voko de la subprogramo estas indikataj la faktaj parametroj, t.e. la objektoj super kiuj efektive estos plenumata la algoritmo.

Angle: parameter
Ruse: parametr

1996-02-29


parametr·o·pas·ig·o ---

La operacioj kaj datumstrukturoj uzataj de la vokanta programo por indiki al la vokata proceduro objektojn kaj valorojn super kiuj estu plenumata la proceduro.

Angle: parameter passing
Ruse: peredaĉa parametrov

1996-02-29


par·ec·bit·o ---

Kontrola bito kies valoro indikas, ĉu la nombro de nenulaj informaj bitoj de mesaĝo (vorto, bajto) estas para. En iuj sistemoj la parecbito estas la disaŭo de la informaj bitoj (pariga kontrolo, angle "even parity": la nombro de ĉiuj bitoj en la mesaĝo ĉiam estas para); en aliaj estas uzata ties nego (malpariga kontrolo, angle "odd parity": ĉiu mesaĝo entenas almenaŭ unu nenulan biton).

Angle: parity bit
Ruse: bit ĉëtnosti

1996-02-29


parenteza ordon·o ---

Speco de struktura ordono, sekvenco de ordonoj, pakita en ordonajn krampojn (Paskale STARTO kaj FINO) traktebla kiel unu ordono (ekz-e en kaza ordono). La Paskala sintakso:

   parenteza_ordono = STARTO ordono{";" ordono} FINO.

Angle: compound statement
Ruse: sostavnoj operator

1996-02-29


part·a ord·o ---

Ordo, tia ordorilato, pri kiu ne estas postulate, ke ĝi estu linia ordo.

Angle: partial order
Ruse: ĉastiĉnyj porâdok

1996-02-29


part·e ord·a ar·o ---

Orda aro kies ordorilato estas parta ordo.

Angle: poset
Ruse: ĉastiĉno-uporâdoĉennoe mnoĵestvo, ĈUM

1996-02-29


PASCAL (legu [paskal']) ---

Programada lingvo kreita de N. Wirth en 1969 kun la celo avancigi sistememan kaj struktureman programverkadon, precipe en instruado de komputiko.

La programlingvo PASCAL ofertas nemultajn sed bone elektitajn rimedojn, servantajn por konstrui "strukturajn" datumojn kaj ordonojn el limigita kolekto de bazaj esprimiloj.

La simplaj tipoj de PASCAL estas la reela tipo kaj diversaj numereblaj tipoj. La bazaj numereblaj tipoj estas enumeracioj kaj la pratipoj Boolean, Char, Integer (en Paskalo resp. Bulea, signa, entjera); krome, eblas difini novan numereblan tipon estiel subvariejon de jam difinita numerebla tipo.

La kunmetitaj, aŭ malsimplaj tipoj estas difinataj per indiko de iliaj komponantoj kaj de la strukturiga maniero. En PASCAL estas kvar bazaj strukturigaj manieroj: tabelo, rikordo, aro, dosiero.

La variabloj estas kreataj implice per deklaroj aŭ malimplice per memorgenerilo. Por identigi tiun duan specon de variabloj estas uzataj referencoj.

PASCAL ofertas kutiman sortimenton da simplaj ordonoj: valorizo, vakua ordono, procedurvoko, salto; la strukturaj ordonoj estas parenteza ordono, seo, kaza ordono, tri specoj da iteracioj, superrikorda ordono.

La ordonoj kaj deklaroj kune formas blokojn: procedurojn, funkciojn, programojn.

PASCAL inspiris multajn lingvoprojektojn; el ĝia granda posteularo speciale menciindas ADA, MODULA, Oberono.

1996-02-29


pas·ig·grup·o ---

En la formalparametra listo de Paskalo, tia grupo de najbaraj specifoj pri formalaj parametroj de procedurofunkcio, ke ĉiuj grupanoj estas pasigataj sammaniere (vd pasigo per valoro, pasigo per referenco).

Angle: formal parameter section

1996-02-29


pas·ig·o per algoritm·o (peralgoritma parametro) ---

Tia parametropasigo, ke la esprimo, aperanta kiel la fakta parametro estas rekalkulata en la korpo de la proceduro ĉiufoje kiam necesas atingi la koncernan parametron; do, pasigo per algoritmo efikas tiel, kvazaŭ la fakta parametro estus enskribita en la korpon de la proceduro anstataŭ ĉiu apero de la responda formala parametro. Pasigo per algoritmo estis la ĉefa parametropasigo en ALGOL-60.

Angle: call by name
Ruse: predaĉa parametra po napisaniû, podstanovka napisaniem

1996-02-29


pas·ig·o per referenc·o (perreferenca parametro) ---

Tia parametropasigo, ke la vokata proceduro ricevas la adreson de la objekto aperanta kiel la fakta parametro; la operacioj super la formala parametro tuj efikas la objekton el la vokanta parto de la programo. Pasigo per referenco rekomendindas kaze de ŝanĝendaj (rezultaj) parametroj, precipe se oni malvolas kopii longajn objektojn (kp pasigo per valorrezulto). Pasigo per referenco estas la ĉefa parametropasigo en FORTRAN.

Angle: call by reference; parameter passed by reference
Ruse: peredaĉa parametra po ssylke, podstanovka ssylkoj

1996-02-29


pas·ig·o per rezult·o (perrezulta parametro) ---

Tia parametropasigo, ke la vokata proceduro ricevas la adreson de variablo aperanta kiel la fakta parametro (kiel ĉe la pasigo per referenco), sed por la operacioj super la formala parametro uzas lokan variablon; nur ĵus antaŭ la reveno en la vokantan programparton la fakta objekto ricevas la rezulton el tiu loka variablo. Sekve, dum la plenumo de la procedurkorpo la pasigo per rezulto ne efikas la objekton el la vokanta parto de la programo. Pasigo per rezulto rekomendindas kaze de ŝanĝendaj (rezultaj) parametroj, precipe se estas danĝero, ke tiaj parametroj povas havi komunaĵon kun aliaj faktaj parametroj aŭ kun mallokaĵoj. Pasigo per rezulto disponeblas en ALGOL W kaj ADA.

Angle: call by result; parameter passed by result
Ruse: podstanovka parametra rezultatom

1996-02-29


pasig·o per valor·o (pervalora parametro) ---

Tia parametropasigo, ke la vokata proceduro ricevas kopion de la valoro de esprimo aperanta kiel la fakta parametro; la operacioj super la formala parametro ne efikas la objekton el la vokanta parto de la programo. Pasigo per valoro estas rekomendinda kaze de la argumentaj parametroj.

Angle: call by value; value parameter
Ruse: peredaĉa parametra znaĉeniem

1996-02-29


pas·ig·o per valor·rezult·o ---

Kombino de pasigo per valoro kaj pasigo per rezulto. La procedurkorpo ricevas kopion de la fakta parametro en helpan variablon, kaj ĵus antaŭ la reveno el la proceduro la kuranta valoro de tiu helpa variablo (eventuale ŝanĝita de la proceduro) estas kopiata en la faktan objekton. Do, la fakta parametro devas esti variablo. Pasigo per valorrezulto disponeblas en ALGOL W kaj ADA.

Angle: call by value-result

1996-02-29


Paskal·o ---

Esperantigita vario de la programlingvo PASCAL, uzata en ĉi tiu Leksikono kiel provaĵo de Esperanta komputika simbolaro. La tradukon de la vortsimboloj kaj la tradukon de la aprioraj nomoj donas apartaj tabeloj.

La tutan sintakson de Paskalo oni povas trairi komencante de la radika nocio programo.

Ling. "Paskal·o. Virnomo, i.a. de Blazio Paskalo, franca verkisto de la 17-a jc" [PIV]. --- La mallongigoj kot, kos, tg aperis jam en la "Fundamenta Krestomatio" ("La sunhorloĝo de Dijon"); la formojn div, eksp, kos, rad, sin, tan donas [EKV] kajaŭ [Rei87]; cetere tiu lasta proponas maltangenton, dum ni restas ĉe la PIVa tangent'arko.

Angle: Pascal
Ruse: paskalí

1996-02-29


pas*o (trairo, tralego) ---

La funkciado de iuj datumtraktiloj (ekz-e tradukiloj) estas dividita en sekvencajn stadiojn, aŭ pasojn. Ĉiu paso estas subtasko kiu ricevas sian fontan dosieron, kaj ĝin prilaborante konstruas la celan dosieron (kiu estos fonta por la sekva paso --- aŭ la celdosiero de la tuta datumtraktado).

Angle: pass
Ruse: proĥod, prosmotr

1996-02-29


pas·vort·o [PIV][Jel, Pfei] ---

Signoĉeno kiun la uzanto (homo aŭ programo) devas prezenti por ricevi la rajton atingi risurcon.

Angle: password
France: mot de passe
Germane: Passwort, Kennwort
Ruse: parolí

1996-02-29


patr·a dosier·o ---

dosiero entenanta la staton de ĉefdosiero antaŭ la ĵusa ĝisdatigo. Vd ĝisdatigo de dosiero, ida dosiero.

Rim. En la anglalingva terminaro iam okazas generacia ŝovo: anstataŭ "patro -- ido" estas uzataj grandfather -- father ("avo -- patro").

Angle: father file
France: fichier créateur
Ruse: isĥodnyj fajl

1996-02-29


patr*o ---

En radikhava arbo, nodo a estas patro de vertico b, se b estas la radiko de subarbo de la arbo kies radiko estas a (kaj tiam b estas ido de a).

Angle: father, parent (node)
Ruse: otec, roditelí, roditelískaâ verŝina

1996-02-29


PeKoTeK·o (de "PErKOmputora TErmino-KOlekto") ---

Terminologia iniciato de akademiano R. Eichholz (la akademiano mem transskribas la prononcon de sia nomo per [Ajkholc]).

PeKoTeKo "utiligas komputerikan terminologion por prilabori terminologian materialon. Per IBM-kongrua komputero kaj la programaro WordPerfect, donitaĵoj pri terminoj estas registritaj sur moldiskoj, kaj tiuj ĉi estas kopiitaj kaj cirkuligitaj inter partoprenantoj en terminologiaj diskutoj. Sur la moldiskoj estas kolektitaj opinioj pri jam proponitaj terminoj kaj ankaŭ novaj terminoj" [el recenzo de B. Golden en la Heroldo de Esperanto]. La paperpoŝta adreso:

Terminologia Centro de ISAE kaj
Sekcio Teknikaj Terminaroj de la Akademio de Esperanto,
R. Eichholz,
Bailieboro, Ont.,
Kanado, KOL 1BO.
Tel.: (705) 939-6088

1996-02-29


pel*il·o ---

Programo, peranta inter la operaciumo aŭ ĉefprogramo kaj disponaĵo (ekz-e klavaro); i.a. ĝi traktas la interrompojn de la disponaĵo, envicigas la mendojn, tradukas la ordonojn en komandojn de la disponaĵo.

Angle: (device) driver
France: pilote
Germane: Treiberprogramm
Ruse: drajver

1996-02-29


pend*i, kolapsi ---

Ĵargona vorto priskribanta misfunkcian staton de sistemo, kiam ĝi neniel reagas al la ordonoj de la uzanto. Kp halteti.

Angle: hang, (to be) suspended
Ruse: visetí, povisnutí

1996-02-29


pep*o ---

Milda komputilbleko normale aŭdigebla per la Askia sonorilsigno (BEL, la kodono 7), ofte por plendi pri eraro de la uzulo.

Angle: beep, feep
Ruse: pisk

1996-02-29


periferi(aĵ)o [Z] [KKV, Jel] ---

Disponaĵo, muntita aparte de la ĉefa bloko de la komputilo, kaj plenumanta mendojn de la ĉeforgano sen ties interveno, ekz-e eneligaj organoj (printilo ktp).

Angle: peripheral
Ruse: periferijnoe ustrojstvo

1996-02-29


per·komput·il·a grafik·o ---

Komputile stirataj enigo, eligo, bildigo, transformado kaj redaktado de grafikaj objektoj.

Angle: computer graphics
Ruse: maŝinnaâ grafika

1996-02-29


perluet·o [Pt] ---

Vd komerca "kaj".

Angle: ampersand
France: perluète
Ruse: kommerĉeskoe I

1996-02-29


permanent·a konekt·o ---

Atingomaniero per dediĉita (speciala) lineo, ebliganta estigi rektan komunikadon en la Interreto. Kp konekto per komutebla lineo.

Angle: dedicated line
France: ligne specialisée
Germane: Standleitung
Ruse: postoânnoe podklûĉenie

1996-02-29


permut·aĵ·o [PIV] ---

Laŭ PIV,

Mat.: Ĉiu el la eblaj diversaj manieroj vicigi la elementojn de certa aro: la diversaj permutaĵoj de la elementoj a, b, c estas: abc, acb, bac, bca, cab, cba.

Pli matematike, permutaĵo de n elementoj estas disĵeto de aro {1,...n} sur sin mem.

Simbole la nombro de permutaĵoj de n elementoj estas

Pn = n! = Ann

Kp aranĝaĵo, ciklo, faktorialo kombinatorikaĵo.

Angle: permutation
France: permutation
Germane: Permutation
Ruse: perestanovka

1996-08-24


permut·o [Z] ---

Interŝanĝo de la enhavo inter memorblokoj, ofte arigitaj en paĝojn, ekz-e, en la administrado de virtuala memoro.

Angle: swapping
France: permutation
Ruse: podkaĉka, zameçenie

1996-08-24


persist*a erar·o ---

Ripetiĝanta eraro kiu ne estas sporada eraro kaj kiu ne malaperas post reregistrado aŭ reŝargo.

Angle: hard error
France: erreur persistante

1996-02-29


person·a komput·il·o, PK, komputileto ---

Unuuzula komputilo farita surbaze de mikroprocesoro.

La komputivo de la averaĝa PK duobliĝas ĉiujn 18 monatojn, do la tempo de morala kadukiĝo de PK estas ĉ. 3 jaroj.

Angle: personal computer, PC
Pole: komputerek, PC, pecet
Ruse: personalínyj kompíûter, PK

1996-02-29


pes·it·a mez·um·o ---

Mezumo en kies kalkulado la mezumataj grandoj x[1], x[2], ..., x[n] aperas kun pezoj p[1], p[2], ... ,p[n]; la pesita mezumo potenca estas

   ~x =
      ((p[1]·x[1]**k+p[2]·x[2]**k+...+p[n]·x[n]**k)/
       (p[1]+p[2]+...+p[n])
      ) ** (1/k),
   k EN R-{0}

ĉe k=1 tio donas pesitan mezumon aritmetikan; ĉe k=-1, pesitan mezumon harmonan; se ĉiuj p[k] estas egalaj, la pesita mezumo iĝas (simpla) potenca mezumo.

Angle: weighted average
France: moyenne pondérée
Germane: gewogenes Mittel
Ruse: vzveŝennoe srednee

1996-02-29


petit·a ---

"Libroj: Kvalifikas specon de tipoj el ok punktoj" [PIV] --- vd tipara grado.

Angle: brevier, 8pt type
Ruse: petitnyj

1996-02-29


Petri-ret·o ---

Speco de abstrakta nedeterminisma aŭtomato por priskribo kaj analizo de kunrulaj algoritmoj en formo de direkta grafeo dukolora, proponita de germana-Usona matematikisto C. A. Petri (1962).

Formale Petri-reto estas kvinopo R=(P,T,F,H,M0), kie P kaj T estas finiaj nevakuaj disaj aroj de, respektive, pozicioj kaj transirejoj; F:P×T->{0,1} kaj H:T×P->{0,1} estas najbarecpredikatoj, kaj M0: P->N estas komenca markaĵo.

Oni kutimas bildigi Petri-reton per direktaj grafeoj similaj al ĉi tiuj [FIG.]. La verticoj de tiu dukolora grafeo estas P+T; la pozicioj (aŭ "lokoj") estas bildigataj per cirkloj, la transirejon (aŭ "hurdojn") prezentas dikaj strekoj aŭ ortogramoj. Direkta eĝo iras el pozicia vertico p al transirejo t sse F(p,t)=1; el transirejo t al pozicio p, sse H(t,p)=1.

Pozicia vertico estas markata per nenegativa entjero (lokmarkaĵo), kiu en la grafika prezento estas bildigata per koncerna nombro da nigraj ĵetonoj ("diskoj", "markoj") en la responda cirklo.

Petri-reto funkcias paŝante de markaĵo al markaĵo. Ĉiu markaĵo estas ĵeto M:P->N; la reto komencas sian funkciadon ĉe la komenca markaĵo M0. La markaĵoŝanĝoj okazas rezulte de ŝalto fare de iu el la transirejoj.

Transirejo t povas ŝaltiĝi ("malfermiĝi", "eki", "pafi") ĉe markaĵo M, se

(PORAJNA p EN P)[M(p)-F(t,p)>=0]

Tiu kondiĉo signifas, ke ĉiuj enirejoj de t, t.e. ĉiuj pozicioj p por kiuj F(p,t)=1, havas po almenaŭ unu ĵetonon.

Post ŝalto de transirejo t ĉe markaĵo M ĉi-lastan anstataŭas la markaĵo M' laŭ la sekva regulo:

(PORAJNA p EN P)[M'(p)=M(p)-F(t,p)+H(t,p)];

alivorte, la transirejo t deprenas po unu ĵetonon el ĉiu sia enirejo, kaj aldonas po unu ĵetonon en ĉiun sian elirejon, t.e. en ĉiun pozicion p por kiu H(t,p)=1. Ke M' tuj sekvas el M per t simbolas M |-t M'.

La transirejoj ŝaltiĝas sinsekve sed nedeterminisme: se pluraj transirejoj povas ŝaltiĝi, ekas nur unu, ajna el ili (ekz-e [FIG.]). La reto haltas, se ĉe la kuranta markaĵo neniu transirejo povas ŝaltiĝi.

Tiel Petri-reto modelas dinamikan strukturon kaj ties funkciadon. La supra difino priskribas "simplan" Petri-reton; en la ĝenerala kazo la reto estas plurgrafeo, kaj la ŝaltokondiĉo postulas, ke la nombro de la ĵetonoj en ĉiu enirejo p de transirejo t estu ne malplia ol la nombro de la eĝoj, irantaj el p al t, kaj la transirejo t post la ŝalto aldonas en ĉiun sian elirejon q tiom da ĵetonoj, kiom da eĝoj iras el t al q. Tamen tiu ĝeneraligo ne estas esenca, ĉar ĉiun tian reton oni povas transformi en iun simplan, retenante la interesajn ecojn de la ĝenerala.

Se la pozicioj formas ordan aron P=(p1,... pn), tiam markaĵo M oportune prezenteblas per n-opo M=(M(p1),... M(pn)). Facile difineblas rilatoj inter markaĵoj: la egalo M=M', la strikta plio M>M' ktp. Ekz-e M<=M' sse (PORAJNA p EN P)[M(p)<=M'(p)].

Markaĵo M' estas atingebla en la reto R el markaĵo M per ŝaltosekvenco s=t1 ... tk, se ekzistas sekvenco de tujsekvaj markaĵoj M |-t1 M1 ...|-tk M' (simbole, M |-s M', aŭ M |- M' --- se la ŝaltosekvenco ne gravas).

Markaĵo M estas atingebla en la reto R, se M0 |- M. Estu A(R) la aro de ĉiuj markaĵoj, atingeblaj en R. La vortoaro

L(R) = { s EN T* | (EKZISTAS M)[M0 |-s M] }

estas la libera lingvo de la reto R.

Transirejo t atingeblas el markaĵo M en reto R, se ekzistas tia M' EN A(R), ke M|-M' kaj t ŝalteblas ĉe M'. Transirejo atingeblas en reto, se ĝi atingeblas el ties komenca markaĵo.

Transirejo estas viva, se ĝi atingeblas el ajna markaĵo el A(R). Reto R estas viva, se ĉiuj ĝiaj transirejoj estas vivaj.

Pozicio p estas barita, se ekzistas entjero k tia, ke M(p)<=k por ĉiuj M EN A(R). Reto estas barita, se ĉiuj ĝiaj pozicioj estas baritaj.

Petri-retoj R1 kaj R2 estas ekvivalentaj, se L(R1)=L(R2).

Angle: Petri net
Ruse: setí Petri

1996-02-29


pez·fin·a ---

Pri komputila arkitekturo ĉe kiu plurbajtaj nombraj valoroj havas la pli pezajn ciferpoziciojn en la bajtoj kun pli granda numero. Kp pezkomenca.

Angle: little-endian

1996-02-29


pez·komenc·a ---

Pri komputila arkitekturo ĉe kiu plurbajtaj nombraj valoroj havas la pli pezajn ciferpoziciojn en la bajtoj kun malpli granda numero. Kp pezfina.

Angle: big-endian

1996-02-29


pez*o ---

  1. Rango de ciferpozicio, koeficiento asociita kun la ciferpozicio en numeralo en pozicia nombrosistemo. I.a. oni povas paroli pri la plej malpezaj (la minoraj) cifer(pozici)oj en la rezulto de aritmetika operacio; la plej peza (maĵora) bito en la vorto, ktp.
  2. Tipara pezo.
Angle: weight, significance
Ruse: znaĉimostí; nasyçenností

1996-02-29


PGKD ---

Mat.: La plej granda komuna divizoro; vd Eŭklida algoritmo.

Angle: gcd, greatest common divisor
Ruse: NOD, naibolíŝij obçij delitelí

1996-02-29


pied*o ---

Libroj: La surfaco de prestipo kontraŭa al la kapo.

Angle: foot
Germane: Fuy¨
Ruse: podoŝva

1996-11-05


pig*o ---

  1. Anglalingvuja tipara grado (12 pt=4.2175 mm), esence simila al cicero, kvankam iomete malpli granda.
  2. La tajpa denso po 10 signoj en colo.
Ling. Etimologie la angla "pica" devenas el la latina "pica", kiu estas nomo de birdospeco (pigo), kaj en la Mez'epoko estis ĵargona nomo de eklezia manlibro presita en tiu tipara grado kaj temanta pri la migraj festoj (dependaj je la Pasko) --- eble pro kolor'asociaĵo pri la librokovrilo; simile, "cicero" estas ŝuldata al 16-jarcenta eldono de verkoj de Cicerono.

Angle: pica
Ruse: pajka

1996-02-29


pik*il·o, montrilo ---

En grafika uzul'interfaco kaj precipe en interaga grafiko, logika eniga disponaĵo por indiki elementon de bildo aŭ segmenton; ĝin povas realigi muso, lumplumo, stirglobo, stirstango, sagoklavoj.

Angle: pick device
Ruse: ukazka

1996-02-29


piktogram·o [PIV] ---

En grafika uzul'interfaco, vinjeto simbolanta sur la ekrano objekton aŭ operacion; almovante la kursoron sur la piktogramon, la uzulo lanĉas operacion, valorizas parametrojn ktp.

Angle: icon
Ruse: piktogramma

1996-02-29


piramid*a ord·ig·o ---

Ordiga algoritmo uzanta specialan duuman arbon, nomatan piramido (angle "heap", ruse piramida), kaj ŝuldata precipe al verkoj de Williams kaj Floyd.

[Detaloj]

Angle: heap sort
Ruse: piramidalínaâ sortirovka

1996-02-29


PL/1 ---

Vd PL/I.

1996-02-29


plat*a ---

Senstruktura, ununivela. I.a. plata teksto; plata memoro estas memor'arkitekturo kun unu sola linia adresspaco (ne segmentita), ktp.

Angle: flat
Ruse: ploskij

1996-02-29


plat·a tekst·o ---

Teksta datumaro entenanta nur la videblajn signojn kaj ne pli ol Askiajn stirsignojn; do, neniajn stirkodojn specifajn por iu aranĝiloprintilo; i.a. platigita prezento de datumbazografeo, el kiu eblas aŭtomate rekonstrui la tutan datumstrukturon.

Angle: flat file (flat ASCII, plain ASCII)

1996-02-29


platform·o [PIV] ---

Kombino de komputilo (aparataro) kaj operaciumo.

Rim. Tiu difino aspektas tre simila al tiu por komputa sistemo. La diferenco estas en la uzado: oni parolas pri "komputa sistemo", kiam oni malvolas distingi inter la aparataro kaj la programaro ("la sistemo paneis" --- kaj oni eble eĉ ne scias, ĉu pro aparata aŭ programa eraro); oni parolas pri diversaj platformoj, diskutante porteblon, disponeblon ktp de rimedo ("tiu funkcio estu realigebla sur ajna platformo").

Angle: platform
France: plate-forme
Germane: Plattform
Ruse: platforma

1996-02-29


plat·ig·i ---

Forfiltri strukturigilojn, precipe transformi arbon en linian sekvencon de ĝiaj folioj (forigante la nodojn); redukti "riĉan" prezenton de teksto al plata teksto.

Angle: flatten
Ruse: vystraivatí

1996-02-29


plen·dupleks·a ---

En komputila reto, tia komunikada reĝimo, ke la enigaĵo ĉe unu komputilo iras al la dua, eĥiĝas al la unua, kaj nur post tio aperas sur la ekrano de la unua.

Angle: full duplex

1996-02-29


plen·um*ebl·a ---

Al ĉiu propozicio respondas Bulea funkcio kiun oni ricevas traktante la propoziciajn variablojn kiel argumentaron super la variejo {vero, falso}, kaj la propoziciajn konektilojn, kiel Buleajn operaciojn. Propozicio estas memkontraŭdiro, se la koncerna funkcio identas al falso; taŭtologio, se la funkcio identas al vero; plenumebla, se ĝi ne estas memkontraŭdiro (nek taŭtologio).

Ling. La traduko konformas al la germana-rusa modelo kaj al la etimo de Esperanta plenumi.

Angle: satisfiable
Germane: Erfüllbar
Ruse: vypolnimyj

1996-02-29


plen·um·ebl·o·problem·o ---

Ekzemplo pri NP-kompleta problemo.

Necesas decidi por ajna donita propozicio, ĉu ĝi estas plenumebla. La naiva solvo estas per elĉerpa serĉo: oni provu ĉiujn eblajn kombinojn de la propoziciaj variabloj. La kompliko de tia algoritmo estas eksponenciala, O(2**n), kaj oni ne sukcesis konsiderinde ĝin plibonigi. Aliflanke, se oni konsideras la nedeterminisman komputadmodelon kaj ties difinon de la kompliko, la plenumebloproblemo havas nur polinoman --- fakte eĉ linearan --- tempokomplikon O(n); maldetale, ĝi estas nur la kompliko de komputado de la valoro de donita propozicio sur "plenumanta" argumenta opo.

Angle: satisfiability problem

1996-02-29


plen·um·ebl·a dosier·o ---

Prezento de programo en formo de dosiero, preta por rulo. En MS-DOS tiaj dosieroj navas la sufikson .com .exe.

Angle: executable file
Ruse: vypolnimyj fajl

1996-10-14


plen·um*i ---

Fari la agojn preskribitajn per komando, ordonoprogramo, ekz-e interpreti maŝinkodon aŭ plenumi proceduron. Kp rul-.

Angle: execute
Ruse: ispolnâtí

1996-02-29


plen·um*o ---

  1. La ago plenumi.
  2. Rultempa laboro de tradukita programo (kontraste al la traduko, traduktempo).
Angle: execution, execute phase
Ruse: ispolnenie; sĉët

1996-02-29


PL/I ---

Programada lingvo kreita de la firmao IBM ĉ. 1963 por la komputiloj de la serio IBM/360 kaj kombinanta trajtojn de la programlingvoj COBOL, FORTRAN kaj ALGOL-60.

1996-02-29


pli·bon·ig·i ---

Optimigi.

Angle: optimize
Ruse: optimizirovatí

1996-02-29


plur- ---

Tradicia esperantigo de la internaciaj prefiksoj multi- kaj poly-; "plur-" estas sence pli ĝusta (kutime temas pri "pli ol unu" [PIV], ne pri multaj aferoj) kaj helpas al unuecigo (ekz-e al la angla "multihierarchical" respondas la rusa poliierarĥiĉeskij).

Angle: multi-, poly-
Ruse: mnogo-, mulíti-, poli-

1996-02-29


plur'ar·o ---

Datumstrukturo el eventuale diverstipaj elementoj, simila al aro tamen kapabla enteni plurajn aperojn de unu sama elemento.

Angle: bag, multiset
Ruse: multimnoĵestvo

1996-02-29


plur·grafe·o ---

Grafeo kiu ne estas unugrafeo, t.e. kiu havas "oblajn eĝojn" --- ekz-e la grafeoj [FIG.] kaj [FIG.].

Angle: multigraph
Ruse: multigraf

1996-02-29


plur·medi·o ---

Komputa sistemo ebliganta kunan traktadon de diversspecaj datumoj (teksto, senmova aŭ moviĝanta bildo, sono ktp). En la nunaj komputiloj la datumoj normale estas tenataj en cifereca formo, dum la pliparto de periferiaĵoj (la ekrano, la laŭtparolilo) estas analogaj. Tial la plej facila kaj malmultekosta aranĝo de la unuaj plurmedioj konsistis el diversspecaj aparatoj konektitaj al komputilo, kiu stiris kaj kunordigis ilian funkciadon. Ĝuste tiajn sistemojn plej trafe oni rajtus nomi plurmediaj: ili kombinis plurajn aŭtonomajn "mediojn" (datumportilojn). Tiusence la plua evoluo de la teĥniko evidentigas tendencon al "unumediigo", al kunigo de la diversspecaj datumoj sur unu sola datumportilo, prefere en cifereca prezento. Kp hipermedio.

Angle: multimedia
Ruse: mulítimedia

1996-02-29


plur·procesor·ad·o ---

"Vera paralelado", komputilo en kiu pluraj procesoroj paralele plenumas diversajn taskojn.

Angle: multiprocessing
Ruse: multiprocessirovanie, mnogoprocessornaâ rabota

1996-02-29


plur·task·ad·o ---

Kunrulo.

Angle: multitasking, concurrency
Ruse: mnogozadaĉností

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]