![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
PNLM ---
Vd programebla nurlega memoro.
1996-02-29
P=NP-demand·o (legu "po-nopo-demando") ---
Unu el la ĉefaj ĝis nun ne solvitaj demandoj de la teoria komputiko.
Ĝi temas pri komparo de du "realismaj" (vd komplikteorio) komputadaj klasoj: la polinome komplikaj determinismaj komputadoj unuflanke (la P-klaso), kaj la polinome komplikaj nedeterminismaj komputadoj aliflanke (la NP-klaso). Sen perdi la ĝeneralecon kaj por oportunigi la formaligon, oni kutimas prezenti la komputadojn speco de akceptoproblemo por formalaj lingvoj.
Estu f entjera funkcio. Lingvo L estas determinisme decidebla kun tempokompliko O(f), se ekzistas determinisma Turinga aŭtomato kiu por ajna vorto v per ne pli ol f(|v|) paŝoj decidas, ĉu v EN L aŭ ne. Se f estas potencofunkcio x**a, kie a=konst, alivorte, se f prezenteblas per polinomo, oni parolas pri determinisma Polinoma decideblo kaj skribas L EN P.
En la sama simbolaro, lingvo L estas nedeterminisme akceptebla kun tempokompliko O(f), se ekzistas nedeterminisma Turinga aŭtomato kiu por ajna vorto v EN L havas akceptan komputadon ne pli ol f(|v|) paŝojn longan (la difinon de nedeterminisma akcepto vd ĉe nedeterminismo). Se f prezenteblas per polinomo, oni parolas pri Nedeterminisma Polinoma akcepteblo kaj skribas L EN NP.
Evidente, la determinisma polinoma decideblo estas multe pli strikta postulo, kaj P<=NP. Ankoraŭ ne solvita problemo estas, ĉu P=NP, aŭ P<NP?
Por multaj problemklasoj (alivorte, lingvoj) estas pruvite, ke ili estas en la NP-klaso; sed malgraŭ intensaj esploroj oni nek pruvis nek refutis, ke ili ankaŭ estas en P. Oni sukcesis malkovri gravan klason de NP-kompletaj problemoj, al ajna el kiuj polinomtempe redukteblas ajna ano de la NP-klaso; do, sufiĉus pruvi, ke iu el tiuj problemoj estas en (aŭ ekster) P, por respondi al la tuta P=NP-demando.
Angle: P=NP question
1996-02-29
po ---
Ŝlosilvorto por enkonduki esprimon, indikantan po kiom estu krementata la iteracinombrilo (en Bejsiko, MODULA, Oberono ktp).
Angle: by, step
Ruse: ŝag, ĉerez
1996-02-29
polinom·a spac·o ---
Maniero karakterizi komplikon de algoritmo. Se la memorkompliko de algoritmo estas barita per polinomo, oni diras, ke la algoritmo plenumeblas "en polinoma spaco".
Angle: polynomial space
Ruse:
polinomialínaâ pamâtí
1996-02-29
polinom·a temp·o ---
Maniero karakterizi komplikon de algoritmo. Se la tempokompliko de algoritmo estas barita per polinomo, oni diras, ke la algoritmo plenumeblas "en polinoma tempo".
Angle: polynomial time
Ruse: polinomialínoe
vremâ
1996-02-29
polinom·o ---
"
Funkcio de unu aŭ pluraj argumentoj, en kiu aperas, krom
konstantoj, nur potencoj de la argumentoj kun pozitivaj entjeraj
eksponentoj, kombinitaj per multipliko kaj adicio" [PIV].
Ekzemploj: x³ kaj x³-2x²+5 estas polinomoj de unu argumento; x³y² kaj x³-3x²y+2xy² estas polinomoj de du argumentoj; x³ kaj x²y³ estas unutermoj; la du aliaj polinomoj estas plurtermoj. Vd termo, grado.
Angle: polynomial
Ruse: polinom, mnogoĉlen
1996-02-29
polur*i ---
Provizi konturan tiparon je specialaj
indikoj (poluraj proceduroj) por helpi al rastrumigilo produkti pli
altkvalitan rastruman
tiparon.
Angle: hinting
Ruse: razmetka, razvodka,
ĥintovka
1996-08-21
ponard*o ---
Krucforma signo, uzata kiel referencilo aŭ por indiki
mortodaton; Unikode 16u2020 (vd en
la tabelo de signoj
tipografiaj). Kp duobla
ponardo.
Angle: dagger
Ruse: kinĵal, obelisk
1996-09-26
pont·et·o [Jel, Pfei], krampa konektilo [MMES] ---
Eta konduktilo kiun oni uzas por estigi deziratajn funkciojn sur la ĉefkarto, adaptilo ktp.
Angle: jumper
France: cavalier
Germane: Kurzschluy¨brücke
Ruse:
peremyĉka
1996-02-29
pont*o ---
Aranĝaĵo uzata por konekti du komputilajn retojn (aŭ, pli tradicie, du partojn de unu reto), kaj kies funkciado normale restas "nevidebla" por la uzulo (kp kluzo). Kontraste al enkursigilo, ponto peras nur inter komputiloj uzantaj unu saman protokolon.
Angle: bridge
France: passerelle
Germane: Brücke
Ruse: most
1996-02-29
pont·o·lingv·o ---
En tradukilo, formala lingvo en kiun la fonta teksto estas tradukata de la unua(j) tradukpasoj, kaj de kiu la sekva(j) tradukpaso(j) tradukas en la cellingvo(j)n. Pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas traduki el m fontlingvoj en n cellingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn tradukilojn.
Simila metodo estas aplikebla al transkodaj problemoj (speciale Unikodo estas tre taŭga ponta kodo) aŭ al la homaj lingvoj (kiam Esperanto, la angla aŭ la rusa estas uzataj kiel ponta lingvo).
Angle: intermediate language
France:
langage intermédiaire
Germane: Zwischenspreche
Ruse: promeĵutoĉnyj âzyk
1996-09-22
pord*o ---
Ingo por konekti disponaĵon al la interna buso de mikroprocesoro; tra pordo programo povas sendi aŭ ricevi datumojn, kvazaŭ legante aŭ registrante ilin en ĉelo de la ĉefmemoro.
Ling. La angla termino devenas ĝuste el "port"=pordo, ne el "port"=haveno, kiel ĝin misinterpretas iuj francoj.
Angle: port
France: un port d'accès (sed
"une porte" =logika
elemento)
Ruse: port
1996-02-29
Komputilo konstruita por oportuna transportado; ĝiaj komputaj ecoj kutime similas tiujn de persona komputilo.
Rim. La teĥniko rapide evoluas, kaj la distingado inter "portebla komputilo" kaj ties speciala kazo tekkomputilo ŝajnas malaktualiĝi.
Angle: portable computer
1996-02-29
port*ebl·o [Jel, Pfei] ---
La kapablo de programo ruliĝi per diversaj komputiloj aŭ sub diversaj operaciumoj (vd platformo), tute sen ŝanĝoj (la ideala kazo) aŭ post minimuma adaptado.
Angle: portability
1996-02-29
port·il·mark·o ---
Komputile legebla registraĵo en antaŭdifinita loko de datumportilo (magneta rubando, disko), indikanta ties nomon kaj eventuale aliajn informojn pri la datumportilo.
Angle: volume label
Ruse: metka toma
1996-02-29
modelo rekte imitanta la strukturon de la modelataĵo kaj la rilatojn inter ties komponantoj.
Angle: iconic model
Ruse: portretnaâ modelí
1996-02-29
po-sign·o [Pt], poo, heliko, volvita a ---
En kelkaj landoj, kaj precipe en Anglalingvujo, komerca signo de podetala prezo, @ (la kodono 64 en Askio).
Pro la mizero de la Askio-signaro oni ofte atribuas al ties signoj specialajn kromsignifojn. En programlingvoj (vd referencato) kaj en Interret-stilaj ret'adresoj @ iom kalembure havas la signifojn, proksimajn al ĉe, laŭ, al (la kromsignifojn de la franca à, latina ad, el kiuj ĝi devenas), kaj fojfoje en la ret'adresoj ĝi estas voĉlegata "ĉe". En la faka ĵargono oni nomas tiun signon heliko, kaj tiun formon ni rekomendas por la komputikaj uzoj.
Angle: commercial at
Pole: à
Ruse: znak ceny, kommerĉeskoe èt
1996-02-29
post·ant·o [EKV], sekvanto ---
1996-02-29
post·e·ul·o ---
En arbo, vertico V estas posteulo de nodo N, se N situas en la vojo de la radiko al V. Kp praulo.
Angle: descendant
Ruse: potomok
1996-02-29
post·kondiĉ·o, elira kondiĉo ---
En priprograma pruvado kaj en aksiomara semantiko de programlingvoj, logika formulo kiu devas veri post la plenumo de ordona frazo, se antaŭ tiu plenumo veris la responda antaŭkondiĉo. Vd ankaŭ invarianto.
Angle: postcondition
Ruse: uslovie na
vyĥode, postuslovie
1996-02-29
post·krement·o ---
Krementa operacio, kiu unue liveras la kurantan valoron de nombrilo kaj poste krementas la operandon; ekz-e en C, la operacioj
n++ /* "postalkremento", ekvivalentas al (n=n+1)-1 */ n-- /* "postdekremento", t.e. (n=n-1)+1 */
Kp antaŭkremento.
Angle: autoincrement; postdecrement; postincrement
1996-02-29
post·met·a operaci·skrib·o ---
Senkrampa operaciskribo, ĉe kiu la operacisimboloj estas skribataj post la operandoj; ekz-e, la tradicia intermeta operaciskribo (a+b)×(c-d) en la postmeta operaciskribo iĝas ab+cd-×.
Angle: postfix notation
Ruse: postfiksnaâ
zapisí
1996-02-29
Speco de arbotrairo. Por elradika orda duuma arbo postorda trairo difineblas rekursie:
La linia ordigo, realigata de postorda trairo, ekvivalentas al postmeta operaciskribo.Angle: postorder traversal
1996-02-29
PostSkript·o ---
Esperantigita nomo de universala aparate nedependa paĝopriskriba lingvo, ellaborita en 1984. Principoj de PostSkripto estas libera kombineblo de teksto kun grafikaĵoj kaj la eblo trakti ilin per unu sama aro de operacioj. PostSkripto uzas stakojn de objektoj kaj postmetan operaciskribon.
Angle: PostScript
1996-02-29
post·trakt·ad·o ---
Traktado plenumata super la rezultoj de ĉefa datumprilaboro por plibonigi ilian formon, por akordigi interfacojn ktp. Kp antaŭtraktado.
Angle: postprocessing
1996-02-29
post·trakt·il·o ---
Ilprogramo por posttraktado.
Angle: postprocessor
Germane:
Anpassungsprogramm, Postprozessor
Ruse: postprocessor
1996-02-29
postul·specif·o ---
Kolekto de postuloj kiujn devas plenumi kreota produkto (i.a. komputilo, programaro), kun la difino de ĝia aplikeblo (i.a. de la kondiĉoj sub kiuj ĝi estu uzebla). Normale postulspecifo estas la unua relative kompleta priskribo de la projektata produkto, en kiu ĉiuj interesitaj partioj esprimas sian interkonsenton pri ĝiaj esencaj trajtoj. La postulspecifo estas bazo de la komunikado inter la mendantoj kaj la realigantoj; tial ĝi devas esti komprenebla sen specialaj scioj pri realigmetodoj (ekz-e pri la programlingvo uzota por la realigo). Aliflanke, en multaj okazoj la ordinara homa lingvo estas nesufiĉa, kio neprigas uzon de specifadlingvo.
Angle: expression of requirements, requirement
specification
Germane: technische Anforderungen
Ruse: teĥniĉeskoe zadanie
1996-02-29
poŝ·komput·il·o ---
Unubloka mikrokomputilo, sufiĉe malgranda kaj malpeza (la maso ne pli ol 800 g) por esti portebla en poŝo de laborvesto.
Angle: pocket computer
1996-02-29
poŝ*o ---
En dialoga redaktilo, bufro en kiun la uzulo povas meti (enpoŝigi) apartigitan areon (blokon, "eltondaĵon") por poste ĝin kopii (elpoŝigi) en alian lokon.
Angle: clipboard, paste buffer
Ruse: karman
1996-02-29
poŝt·ej·o ---
Unika signoĉeno uzata por identigi komputan sistemon konektitan al grandskala komputilreta poŝto.
Angle: site(name), host(name)
1996-02-29
poŝt·estr·o ---
Kontaktpersono kaj responsulo pri vartado de retpoŝta komunikado ĉe komputila sistemo konektita al grandskala retpoŝto (la Interreto, UUCP). En tiu sia funkcio poŝtestro atingeblas per la poŝteja ret'adreso sub la pseŭdonimo postmaster.
Angle: postmaster
1996-02-29
poŝt·il·o ---
Programo por ricevi kaj sendi mesaĝojn per komputilreta poŝto.
Angle: mailer
1996-02-29
Inter aroj X kaj Y estas pounua interrespondo, se ekzistas dissurĵeto X->T (kaj sekve, ankaŭ la retroĵeto Y->X).
Ling. Estas kurioza koncido en la manero traduki one-one per "pounua": la slavona biblio havas "du-du" kaj "sep-sep" tie, kie Zamenhof (kaj la novrusa traduko) donas "po du", "po sep".
Angle: biunique correspondence, one-one correspondence
Ruse: vzaimno-odnoznaĉnoe sootvetstvie
1996-02-29
Maniero skribi (prezenti) nombrojn en kiu la valoro de cifero dependas je ĝia pozicio en la numeralo (ekz-e la normala dekuma nombroprezento: 1991 aŭ 3.14). Vd nombrosistemo, bazo, pezo.
Ling. Por ricevi la nomon de pozicia nombrosistemo en Esperanto oni aldonu al la numeralo, esprimanta ĝian bazon, la sufikson -um: dekuma, deksesuma, duuma, okuma, unuuma nombrosistemoj (tiu estas la maniero, la plej ofta inter la komputikistoj; iuj matematikistoj preferas speciale faritan sufikson -aria).
Angle: positional notation
Ruse:
pozicionnaâ sistema sĉeisleniâ
1996-02-29
Procedura aŭ makroa parametro kiun en la vokoj identigas ĝia pozicio en la listo de faktaj parametroj. Kp ŝlosilvorta parametro.
Angle: positional parameter
Ruse:
pozicionnyj parametr
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)