[Supren][Indekso][Instrukcio]


pra·bild·o ---

Mat.: Vd ĉe ĵeto.

Angle: inverse image, pre-image
Germane: Urbild
Ruse: proobraz

1996-02-29


pra·funkci·o ---

Praproceduro liveranta rezulton, kiaj abs, sin, ronde en Paskalo.

Angle: intrinsic function, standard function, predefined function
Ruse: vstroennaâ funkciâ

1996-02-29


pragmat(aĵ)o ---

Kvazaŭkomentario, pragmatika instrukcio por la tradukilo en kelkaj programlingvoj (ekz-e en ADA).

Angle: pragma
Ruse: pragmat, pragma

1996-02-29


pragmatik·o [KKV] ---

Vd sub semiotiko.

Angle: pragmatics
Ruse: pragmatika

1996-02-29


pra·procedur·o, antaŭdifinita proceduro, apriora proceduro ---

  1. Proceduro, kiun la programisto rajtas uzi en sia programo sen deklaro (vd apriora); ekz-e sin en Paskalo.
  2. Operacioordono havanta la formon de procedurvoko. Male ol la ordinaraj proceduroj, tiaj praproceduroj povas havi varian nombron de parametroj (ekz-e la eneligaj ordonoj) kajaŭ diverstipajn parametrojn (ekz-e la operacio abs aplikeblas kaj al entjeroj, kaj al reeloj, liverante diverstipajn rezultojn; eĉ pli permesema estas printf el C ktp). Kutime oni ne rajtas pasigi praprocedurojn estiel faktajn parametrojn.
Ling. Sekve, nomi tiajn malnormajn "procedurojn" normaj estus malhonestaĵo.

Angle: standard procedure, predefined procedure, intrinsic function
Ruse: vstroennaâ procedura, standartnaâ procedura, predopredelënnaâ procedura

1996-02-29


pra·ŝarg·o ---

La ago legi en la ĉefmemoron el ekstera memoro (aŭ alia energi-nedependa memoro) programon kiu legos, lokos kaj startigos la ĉefan parton de sistemo. Kp startigo, malvolvo.

Angle: bootstrap(ping)
Germane: Urladen
France: chargement d'amorce
Ruse: naĉalínaâ zagruzka

1996-02-29


pra·ul·o ---

En radikhava arbo, nodo N estas praulo de vertico V, se N situas en la vojo de la radiko al V. Kp posteulo.

Rim. Evidentas analogio kun la koncerna rilato en genealogia arbo.

Angle: ancestor
Ruse: predok

1996-02-29


pra·valor·iz·i, komencvalorizi, initi [SPIV] ---

Atribui al variabloj de programo komencajn valorojn (pravalorojn).

Angle: initialize
Ruse: prisvoití naĉalínoe znaĉenie, inicializirovatí

1996-02-29


pra·valor·o ---

Vd ĉe pravalorizi.

Angle: initial value
Germane: Anfangswert
Ruse: naĉalínoe znaĉenie

1996-02-29


preciz*o ---

Distingivo de nombroprezento. Ekz-e, la precizo "3 dekumaj ciferoj" ebligas distingadon inter mil eventualaj valoroj.

Rim. Precizo ne neprigas ekzakton. Ekz-e la ĝusta prezento de pi per 8 dekumaj ciferoj estas 3.1415927; la prezento de pi per 3.1415249 havas la precizon de 8 dekumaj ciferoj --- kaj la relativan eraron ĉ. 1/50000 [IFIP71].

Angle: precision
Ruse: toĉností

1996-02-29


predikat*o ---

Mat.: Baza nocio de matematika logiko, kondiĉo prezentita en formala lingvo. En predikato aperas variabloj (nomoj de ajna objekto el la universo). Post anstataŭigo de la variabloj je (nomoj de) individuaj objektoj, predikato iĝas precize difinita propozicio. Ekz-e, el la sekvaj predikatoj:

   (x²>5);
   ((x>9) & (y<x));
   (x+3=y)

post la valorizo x:=3; y:=8 la unua predikato veros, la du aliaj malveros. Iuj aŭtoroj identigas ekvivalentajn predikatojn.

Angle: predicate
Ruse: predikat

1996-02-29


prem·buton·o ---

"... 2 Elektra ŝaltilo, kiun oni funkciigas, premante sur butonforman klavon" [PIV].

Muso havas prembutonojn, kaj ankaŭ la respondaj ekranaj piktogramoj, per kiuj oni elektas agojn, estas tiel nomataj.

Angle: button, push button
Ruse: knopka

1996-02-29


premis*o ---

"Ĉiu el la du unuaj frazoj (maĵora kaj minora) de silogismo, el kiuj oni tiras konkludon" [PIV].

Vd elimplikaciigo.

Angle: assumption, premise, premiss
Ruse: posylka

1996-02-29


pres*i ---

Laŭ PIV,

Reprodukti per gravuritaj tabuloj aŭ metalaj literoj, ŝmiritaj per inko.

Multaj komputilistoj preferas lasi al "presi" nur ĉi tiun sencon tipografian, kaj uzi por siaj specialaj celoj la vorton "printi". Kun la pli frue enradikikiĝinta "tajpi" tio faras Esperanton tre distingema rilate al diversaj skribmanieroj.

Angle: print
Ruse: peĉatatí

1996-02-29


pres·sign·ar·o ---

Tiparo (en ties 1-a senco).

Angle: font, fount
Germane: Druckschrift
Ruse: ŝrift

1996-02-29


pres·tip·o ---

[Prestipo] Laŭ [PIV],

tip*o (...) 3 Libroj: Muldilo de preslitero, kaj tiu preslitero mem, provizita supre per bildo kaj flanke per noĉo: ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn [Z] --- vd rekta, kursiva, magra, grasa, romana, antikva, gotika, fraktura, cicero, petito.

Kvankam tiu presteĥniko estas jam arkaika, mi faris bildon pri pressigno. Vd diko, dorso, kapo, noĉo, piedo, signobildo, staturo, ŝultro, tipara grado, trunko, ventro.

Sortinento de prestipoj estas tiparo.

Angle: type
France: caractère
Germane: Letter
Ruse: litera

1996-11-05



prezent·a tavol·o, prezenta nivelo ---

Vd septavola etalona modelo kaj tavolstaka tabelo.

Angle: (data) presentation layer
Ruse: urovení predstavleniâ

1996-02-29


prezent*i, reprezentigi ---

Fari el informo trakteblan datumon.

Rim. Per si mem "informo" estas ia "senkorpa mistero", kiu koncernas komputikon same malmulte, kiel la koncepto pri senmorta animo medicinon.

Ling. Iuj fakuloj, same kiel ni, uzas prezenti:

--- multaj aliaj imitas la anglan "to represent" per "reprezenti". Tiu lasta havas en Esperanto malpli vastan signifon ol ĝia falsa amiko angla --- ekz-e en
They represented their grievances to the Governor; Let me try to represent my ideas to you in different terms

la ĝusta traduko estas per [PIV]
prezent*i (...) 3 Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io: prezentu al vi mian embarason; Vi, kiun malsame ni prezentas, sed same ni sentas [Z]; ... 4 Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto: ... la bildo prezentas virinon [Z]; la skulptaĵo prezentis rozojn kaj tulipojn [Z]; la dekoracio prezentas placon kun benkoj; la danco prezentis marŝon [B]; mi prezentis Julion Cezaron [Z]; tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo [Z]; la trajtoj de lia vizaĝo estis prezentataj (en la spegulo) tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj [Z]....

Se oni tamen preferas reprezenti, oni almenaŭ atentu la regmodelon: "signo reprezentas signaton" --- "ni reprezentigas la signaton per signo" (kp "la reĝo reprezentigis sin per sia ĉefministro" [PIV]). La frazoj kiel
Ni reprezentas arbon per la informoj, skribitaj ĉe ĝia radiko ...

estas krude eraraj.

Ofte la angla "to represent" tradukeblas per malpli diskutindaj "signifi", "esprimi". Ŝajnas, ke la anglalingvanoj emas uzi to represent se temas pri interna prezento, kaj to present kiam temas pri eneligo (liverado), ekstera prezento (bildigo, surekranigo aŭ entajpado).

Vd [Pok92].

Angle: represent
Ruse: predstavití

1996-02-29


prezent*o, reprezento ---

Maniero prezenti aŭ rezulto de prezentado; ekz-e glitpunkta prezento. Kp sintakso.

Angle: representation
Ruse: predstavlenie

1996-02-29


pri·labor*i ---

Komputike: Apliki al datumo aron de operacioj por pretigi ĝin al koncerna utiligo, i.a. fari ĝin legebla, sinteza, transmetebla, grafika ktp. Ekz-e vd konverto, serĉo, bildigo.

Praktike ĉiam estas implicata komputado --- aŭtomata, komputila prilaboro. Ofta faka sinonimo estas "trakti".

Angle: (to) process, handle
France: traiter
Germane: bearbeiten, verarbeiten
Ruse: obrabatyvatí

1996-02-29


primitiv·a rekursi·o ---

Operatoro super naturnombraj funkcioj, uzata por difini (primitive) rekursiajn funkciojn. Ĝi ĵetas n-lokan funkcion f kaj n+2-lokan funkcion g al (unika) n+1-loka funkcio h, tiel ke

h(x1,...,xn,0) = f(x1,...,xn)
h(x1,...,xn,y+1) = g(x1,...,xn,h(x1,...,xn,y))

Angle: primitive recursion
Ruse: primitivnaâ rekursiâ

1996-02-29


primitiv·e rekursi·a funkci·o ---

Vasta kaj interesa klaso de ĉieaj komputeblaj funkcioj, formale difinita ĉe rekursia funkcio. Preskaŭ ĉiuj funkcioj de la klasika matematiko, ilustrantaj la nocion de algoritmo, estas primitive rekursiaj funkcioj (Eŭklida algoritmo, Eratostena kribrilo, faktorialo ktp). Tamen ekzistas ĉieaj komputeblaj funkcioj, kiuj ne estas primitive rekursiaj (vd Akermana funkcio, diagonalado).

Formale primitive rekursia funkcio estas funkcio apartenanta al la fermo de aro de bazaj funkcioj

LAMBDO x.(x+1)
LAMBDO x.0,
[(LAMBDO x1,...Xn.xi)1<=i<=n]n>=1

rilate al la operacioj de substituo kaj primitiva rekursio.

Angle: primitive recursive function
Ruse: primitivno-rekursivnaâ funkciâ

1996-02-29


print·aĵ·o ---

Datumoj eligitaj el komputilo en formo de papera aŭ filma dokumento aŭ grafikaĵo. Kp efemeraĵo.

Angle: hard copy; listing
Ruse: tvërdaâ kopiâ, raspeĉatka

1996-02-29


print·i [SPIV, Jel] ---

Eligi rezultojn de komputado sur datumportilon paperan aŭ filman per rimedoj elektromeĥanikaj, elektrostatikaj, termikaj ktp.

Ling. Laŭ la ekzemplo de la pliopo de la etnaj lingvoj (ankaŭ de la angla!) oni povus eviti specialan verbon --- kaj uzi la fundamentan presi, kiel faras multaj fakuloj. Tamen komparebla nombro da fakuloj preferas tiun specialaĵon, kiu efektive estas fojfoje pli oportuna (kp printaĵo).

Angle: print
Ruse: peĉatatí

1996-02-29


print·il·o, presilo ---

Surpaperiga eliga organo, i.a. lasera printilo, nadlara printilo.

Ling. Kp program'aranĝilo.

Angle: printer
Ruse: peĉataûçee ustrojstvo, printer

1996-02-29


prioritat·o [PIV] ---

Rango, nombra atributo de tasko, procezooperacisimbolo influanta la ordon de plenumo aŭ priservado.

Ling. "Rajto, starigita de reglamento, fari aŭ akiri ion antaŭ la aliaj" [PIV].

Angle: priority
Ruse: prioritet

1996-02-29


pri·program·a pruv·ad·o ---

Formala (normale, komputilizita) pruvo pri ĝusteco (valido) de la programo, uzanta antaŭkondiĉojn kaj postkondiĉojn por la proceduroj kaj kontrolajn frazojn (asertojn). Male ol ĉe testado, tia kontrolo estas farata statike, sen plenumi la ekzamenatan programon.

Angle: verification
Ruse: verifikaciâ

1996-02-29


privilegi*o ---

Rajto de uzanto atingi (legi, skribi, plenumi) objektojn (datumojn, programojn), precipe rajto kiun ne havas ĉiu ajn uzanto.

Angle: privilege
Ruse: privilegiâ

1996-02-29


privilegi·ul·o [PIV] ---

Uzanto kiu havas privilegion, ekz-e la sistemestro.

Angle: privileged user
Ruse: privilegirovannyj polízovatelí

1996-02-29


problem·difin·o ---

Preciza vortigo aŭ eĉ tute formala prezento de solvenda problemo.

Angle: problem definition
Ruse: postanovka zadaĉi

1996-02-29


problem·o pri kvar farb·o·j ---

Determini, ĉu por ajna mapo sur ebeno aŭ sfero (globuso) sufiĉas 4 farboj, t.e. ĉu oni povas farbi la regionojn ("landojn") tiel, ke ajnaj du kunlimaj regionoj havu malsamajn kolorojn. Grafee tio ekvivalentas al la problemo, ĉu por ajna ebena grafeo ĝia kolornombro ne superas 4; en 1976 K. Appel kaj W. Haken solvis la problemon (pozitive). --- Kp farboproblemo.

Angle: four color map conjecture
Germane: Vierfarbenproblem
Ruse: zadaĉa o ĉetyrëĥ kraskaĥ

1996-02-29


problem·o pri la Konigsberg·a·j pont·o·j ---

Problemo studita de L. Eŭlero en lia artikolo de 1736, kiu estas rigardata la unua verko pri grafeiko. Krom sia historia rolo ĝi estas interesa kiel ekzemplo de problemo, en kiu malgranda variado de la donaĵoj ŝanĝas la tempan komplikon de polinoma en eksponencialan.

La maldekstra skemo de [FIG.] prezentas la situon de la 7 Konigsbergaj pontoj en la 18-a jc. Oni dezirus pasi per ĉiu ponto po unufoje kaj reveni en la startopunkton N.

Ĉar gravas nur la pontotransiroj, la urboplano estas reduktebla al grafeo, kies eĝoj respondas al la pontoj, kaj la verticoj, al la diversaj disaj urbopartoj (la dekstra parto de [FIG.]). Oni povas konstati, ke en tiu grafeo ne ekzistas simplaj cikloj entenantaj ĉiujn eĝojn.

Eŭlero ĝeneraligis la grafean problemon: en kiuj kazoj finia grafeo entenas tian ciklon (ĉenon), ke ĉiu ĝia eĝo aperas en la ciklo ĝuste po unu fojo? Tia ciklo, se ĝi ekzistas, estas nomata Eŭlera ĉeno, kaj la grafeo en kiu estas tia ciklo, Eŭlera grafeo. La respondo estas jena:

Finia grafeo G estas Eŭlera sse

--- Kp Hamiltona problemo.

Angle: Königsberg bridge problem
Germane: Königsberger Brückenproblem
Ruse: zadaĉa o Kënigsbergskiĥ mostaĥ

1996-02-29


problem·o pri la mort·em·a·j manĝ·ant·a·j filozof·o·j ---

Ĝi estas ŝuldata al E. W. Dijkstra. Kvin pensistoj (aŭ filozofoj) pasigas sian vivon manĝante spageton kaj pensante. Ili manĝas ĉe ronda tablo en manĝejo. Ĉirkaŭ la tablo estas 5 seĝoj (eventuale numeritaj kaj rezervitaj ĉiu al unu el la pensistoj). Meze de la tablo staras granda bovlo kun la spageto; krome, sur la tablo kuŝas 5 forkoj, metitaj tiel ke inter ĉiuj du sidlokoj estas po unu forko; do, po unu forko maldekstre kaj dekstre de ĉiu seĝo.

Por manĝi pensisto devas eniri la manĝejon kaj okupi (sian) seĝon; bedaŭrinde, la spageto estas tiom implikita, ke li bezonas ambaŭ forkojn, metitajn apud lia seĝo (uzi aliajn forkojn li ne rajtas). Se li ne povas tuj havigi al si la du forkojn, li devas atendi. Fininte la manĝadon la pensisto remetas la forkojn kaj forlasas la manĝejon.

La problemo pri la manĝantaj filozofoj estas etalona testo por kontroli la taŭgecon de kunrulaj esprimiloj en programlingvoj kaj la povon de programpruvaj metodoj. Ĝi estas interesa ĉar, malgraŭ sia ŝajna simpleco, ĝi koncernas multajn problemojn de kunrulo, precipe la op'uzajn risurcojn kaj klinĉon: la forkoj estas risurcoj ope uzataj de la pensistoj, kiuj lastaj prezentas kunrulajn procezojn.

[Detaloj]

Angle: mortal dining philosophers problem
Ruse: zadaĉa ob obedaûçiĥ filosofaĥ

1996-02-29


problem·o pri la Nederland·a standard·o ---

Estas vico de vazoj numeritaj per entjeroj de la

TIPO numero = 1..n;

kaj en ĉiu vazo kuŝas po unu ŝtono. Laŭ la vico povas moviĝi roboto kapabla plenumi la komandon:

PROCEDURO permutu(i,j: numero);

kiu estas senefika por i=j, kaj se i<>j, la du brakoj de la roboto prenas la ŝtonojn el la vazoj numeritaj i kaj j, kaj interŝanĝas ilin. Krome, la optika sentilo de la roboto povas determini la koloron de ajna ŝtono: la komando

FUNKCIO kia(i: numero): koloro;

direktas la sentilon al la vazo n-ro i kaj liveras la koloron de la ŝtono metita en la vazon. La eblaj koloroj estas tri:

TIPO koloro = (ruĝa, blanka, blua);

Necesas programi la roboton tiel, ke ĝi ordigu la ŝtonojn laŭ la ordo de la koloroj en la Nederlanda standardo, t.e. la vazoj kun la plej malgrandaj numeroj entenu la ruĝajn ŝtonojn, la sekvaj, la blankajn, kaj la lastaj, la bluajn.

La problemon detale studis E. W. Dijkstra; ĝia solvo pensigas pri Rapida Ordigo.

Angle: Dutch flag problem

1996-02-29


problem·o pri ok dam·o·j ---

Necesas loki 8 damojn sur la ŝaktabulo tiel, ke neniu inter ili estu minacata, do ke neniu estu sur unu sama vertikalo, horizontalo aŭ diagonalo kun iu alia.

[Detaloj]

Angle: eight queens problem
Ruse: zadaĉa o vosími ferzâĥ

1996-02-29


problem·o pri vojaĝ·a komiz·o ---

Problemo de matematika programado, ekzemplo pri NP-kompleta problemo.

Komizo devas viziti n lokojn, ĉiun unufoje, kaj reveni en la startopunkton. La distancojn inter la vizitendaj lokoj donas matrico,

d: TABELO [1..n,1..n] EL reela

kies ano d[i,j] indikas la distancon inter la punktoj numeritaj i kaj j. Ĉu ekzistas itinero kies longo estas malpli granda ol donita baro b? Simbole, ĉu ekzistas tia sekvenco de loknumeroj

i: TABELO [1..n] EL 1..n

kun i[1]=1, ke

d[i[1],i[2]] + d[i[2],i[3]] + ... + d[i[n-1],i[n]] + d[i[n],i[1]] <= b

Angle: traveling salesman problem
France: problème du commis voyageur
Ruse: zadaĉa o komivojaĵëre

1996-02-29


proced*o ---

Aro de reguloj por plenumi bezonatan operacion, kp protokolo.

Angle: procedure

1996-02-29


procedur·ĉap·et·o ---

En Paskalo, reduktita procedurĉapo per kiu komenciĝas la daŭrigo de funkcideklaro, anoncita (vd anonco) pli frue.

   procedurĉapeto = "PROCEDURO" procedurnomo.

Angle: procedure identification

1996-02-29


procedur·ĉap·o ---

Parto de procedurdeklaro, indikanta la nomon de la proceduro, la nombron de la parametroj, ilian tipon kaj la manieron de parametropasigo, la tipon de eventuala rezulto (vd funkciĉapo).

Angle: procedure heading
Ruse: zagolovok procedury

1996-02-29


procedur·deklar·o ---

Deklaro servanta por konigi la nomon de proceduro kaj specifi la tipojn de ties parametroj. En normala, plena procedurdeklaro oni devas ankaŭ indiki la kalkul'algoritmon (per la bloko). Krom la plenaj procedurdeklaroj iam estas bezonataj anoncoj pri proceduro. Kp funkcideklaro. La Paskala sintakso:

   procedurdeklaro = procedurĉapo ";" (bloko | "daŭrigota")
      | procedurĉapeto ";" bloko.
   procedurĉapo = PROCEDURO procedurnomo [formalparametra_listo].
   procedurĉapeto = PROCEDURO procedurnomo.

Angle: procedure declaration
Ruse: opisanie procedury

1996-02-29


procedur·nom·o ---

En la sintaksaj difinoj de Paskalo, nomo indikanta proceduron:

   procedurnomo = nomo.

Angle: procedure identifier
Ruse: identifikator procedury

1996-02-29


procedur*o ---

En programlingvoj, nomhava sekvenco de frazoj (procedurdeklaro) plenumebla per vokoj el diversaj punktoj de la programo.

En la altnivelaj programlingvoj procedurdeklaron formas du partoj:

En la korpo de proceduro povas aperi specialaj ordonoj, determinantaj la manieron, per kiu la proceduro redonu la stiradon al la vokinta programo (kaj eventuale, kiun valoron ĝi liveru). Ekzemplojn de procedurdeklaroj vd en la programoj damoj, profund.

Angle: procedure, subroutine
Germane: Prozedur
France: procédure, sous-programme
Ruse: podprogramma

1996-02-29


procedur·parametr·a specif·o ---

En la formalparametra listo de Paskala funkcideklaroprocedurdeklaro oni rajtas specifi formalan parametron proceduro. Tia specifo estas aparta pasiggrupo; ĝia sintakso en la ISO-a Paskalo estas pli preciza, ol en la originala lingvo de N. Wirth:

   procedurparametra_specifo = procedurĉapo.

Angle: procedural parameter specification
Ruse: specifikaciâ parametra-procedury

1996-02-29


procedur·vok·o ---

Speco de simpla ordono, prezentanta vokon de proceduro (kp funkcivoko). En Paskalo:

   procedurvoko =
      nomo ["(" fakta_parametro{"," fakta_parametro} ")"].

Angle: call, procedure statement
Ruse: vyzov, operator procedury

1996-02-29


procent*sign·o ---

Elcentosigno.

1996-09-15


procesor·o [Cab, SPIV] ---

Organo plenumanta komandojn; stir'organo, ĉeforgano, kromprocesoro.

Angle: processor
Ruse: processor

1996-02-29


procez·o [PIV] [Jel, Pfei]

  1. Teĥniko: Sinsekvo de antaŭplanitaj okazoj, dependa je objekto aŭ fenomeno, kaj realiĝanta en determinitaj kondiĉoj.
  2. Komputike: Sekvenco de operacioj (komandoj) estiĝanta dum plenumo de programo aŭ de parto de programo kaj konsiderata kun la datumoj uzataj kaj produktataj de tiuj operacioj. Kp tasko.
Angle: process
Ruse: process

1996-02-29


profund(iĝ)em·a tra·ir·o ---

Rekursia maniero trairi grafeon. La trairo komenciĝas de donita vertico v. Oni elektas ajnan verticon u najbaran de v, v-u, kaj rekomencas apliki la algoritmon ekde u. Estu ŭ la kuranta vertico. Se ankoraŭ estas nova (ankoraŭ ne vizitita) vertico w, tia ke w-ŭ, tiun w oni vizitas (ĝi ĉesas esti nova), kaj rekomencas la trairon ekde w. Kiam restas neniu nova najbaro de ŭ, oni diras, ke ŭ estas eluzita, oni revenas al la vertico, el kiu oni venis al ŭ, kaj pluigas la trairon. Se ŭ=v, la trairo estas plenumita. Resume, profundiĝema trairo ekde vertico ŭ konsistas en profundiĝema trairo de ĉiuj najbaroj de ŭ.

Ĉi tie estas koncerna Paskala algoritmo.

Kp larĝiĝema trairo, koneksa komponanto.

Angle: depth-first search
France: recherche profonde
Ruse: poisk vglubí

1996-02-29


program*ad·a lingv·o ---

Programlingvo por programado fare de homo. Ekz-e ADA, ALGOL, APL, Bejsiko, C, FORTRAN, Forth, Kobolo, MODULA, Oberono, PL/I, PROLOG, SMALLTALK, Simula.

Rim. Se ne estas speciala bezono emfazi la homemon de la programada lingvo, oni preferu la pli ĝeneralan terminon "programlingvo".

Angle: programming language
Ruse: âzyk programmirovaniâ

1996-02-29


program·ad·a sistem·o ---

Programada lingvo, programaro kaj voksekvencoj, kiuj ebligas verkadon kaj plenumadon de programoj en la koncerna programlingvo. La programaro entenas tradukilon, bindilon, rultempan sistemon kaj programbibliotekon. Iuj programadaj sistemoj ebligas uzadon de pluraj fontaj kajaŭ celaj programlingvoj. Kp programara metiejo, medio.

Angle: programming system
Ruse: sistema programmirovaniâ

1996-02-29


(1) program·ad·o ---

Ĉiuj stadioj de programverkado: projektado, konstruado, realigo, testado kaj vartado; ankaŭ vd strukturema programado, objektema programado; kp programar'inĝenierado.

Angle: software engineering
Germane: Programmierung

(2) program·ad·o (diskreta, dinamika, lineara) ---

Vd ĉe matematika programado, optimigi, operaciesploro.

Angle: programming
Ruse: (matematiĉeskoe) programmirovanie

(3) program·ad·o de memoro ---

Registrado de datumoj en NLM; vd programilo, viŝebla programebla nurlega memoro.

Angle: programming
Ruse: programmirovanie pamâti, zaŝivka v pamâtí

1996-02-29


program·ar·a kaduk·iĝ·o ---

Eco de programaro, fuŝiĝi kaj plierariĝi kun la paso de la tempo. Teorie tion povas kaŭzi la fizika kadukiĝo de la datumportilo; sed pli ofte programaran kadukiĝon estigas evoluo de la ĉirkaŭo en kiu la programo funkciu, ekz-e de la procesoro per kiu la programo plenumiĝu, de la dosiertipoj kiujn ĝi manipulu, de la operaciumoperiferiaĵoj kiujn ĝi uzu. Ekz-e, ekde la jaro 2000 multaj programoj, uzantaj dekume duciferan jarnombrilon, fuŝe kalkulos la datojn.

M. Weichert laŭ [JF].

Angle: software rot

1996-02-29


program·ar·a meti·ej·o ---

Produktada unuo prizorganta la tutan vivciklon de programaro, ekde la projektado ĝis la programprovado, atentante la bezonojn de ĝiaj vartado kaj readaptado. Programara metiejo disponigas rimedojn por konstruado, testado kaj aprezo de programoj, projektajn datumbazojn, laborstaciojn kaj aliajn ilojn garantiantajn produktivon kaj kvaliton. Iuj programaraj metiejoj formas programadan medion ĉirkaŭ programlingvo, ekz-e APSE por ADA.

Angle: software tool environment
France: atelier de génie logiciel

1996-02-29


program'aranĝ·il·o ---

Programo kiu ricevas programtekstan dosieron kaj aranĝas ĝin en "struktura formo" uzante krommarĝenojn por reliefigi la sintaksan ingadon; depende je la adoptitaj normoj program'aranĝilo povas plenumi ankaŭ aliajn procedojn de tekstoaranĝo.

Angle: pretty printer

1996-02-29


program·ar'inĝenier·ad·o ---

Teĥnika fako studanta rimedojn kaj procedojn rilatajn al diversaj stadioj de konstruado de programaro (specifado, projektado, programado, testado kaj ĝustigo, vartado, dokumentado, reuzo ktp). Kp sistemprogramado.

Angle: software engineering
France: génie logiciel
Ruse: programmoteĥnika

1996-02-29


program·ar·o [KKV], fake ankaŭ softvaro ---

  1. La programoj, la proceduroj, la reguloj kaj eventuale la dokumentaro kiuj konsistigas komputan sistemon. Tiu parto de la komputa sistemo, kiu ne apartenas al la aparataro.
  2. Programa rimedo, programa sistemo.
Ling. Iuj obĵetas kontraŭ la termino programaro, ĉar laŭ ili ĝi ne povas implici dokumentaron. Nu, unue, la aserto pri nepreco de la dokumentaro estas plie idealo ol la realo, kaj due, ar-vortoj povas implici kromaĵon, ja vortaro implicas ne nure vortoaron, sed ankaŭ klarigojn, specialan ordon ktp.

Angle: software
France: logiciel
Pole: oprogramowanie
Ruse: programmnoe obespeĉenie

1996-02-29


program·ebl·a nur·leg·a memor·o, PNLM ---

Nurlega memoro (NLM), taŭga por teni diversajn datumojn; oni distingas PNLM kun solfoja registrado --- kaj viŝeblan programeblan nurlegan memoron, kies enhavo estas iel ŝanĝebla.

Angle: PROM, programmable read-only memory
Ruse: PPZU, programmiruemoe postoânnoe zapominaûçee ustrojstvo

1996-02-29


program·il·o ---

Aparato registranta datumojn en nurlegan memoron.

Angle: programmer
Ruse: programmator

1996-02-29


program·ist·o ---

Fakulo kiu verkas en programlingvo la preskribojn pri datumtraktado, testas kaj ĝustigas programaron kaj verkas la dokumentaron.

Angle: programmer
Ruse: programmist

1996-02-29


program·kontrol·o ---

Provado (testado) de programo kaj priprograma pruvado.

Ling. Oni ne atribuu al la Esperanta validigo la signifon "validoatesto" (atestado).

Angle: program verification and validation
Ruse: attestaciâ

1996-02-29


program·lingv·o [KKV] ---

Formala lingvo taŭga por prezenti komputilajn programojn. Ĉiu komputilo disponigas per sia komandaro komputopretan lingvon; bedaŭrinde, tiu programlingvo pleje dependas je sia komputilo. Male, altnivelaj programlingvoj ebligas eviti troan dependon je la komputilo. Vd ordonema programlingvo, deklarema lingvo, funkcia programlingvo objektema programlingvo; kp programada lingvo.

Angle: programming language
Ruse: âzyk programmirovaniâ

1996-02-29


program*o [PIV] ---

Priskribo de la agoj plenumotaj de komputilo, en programada lingvo akceptata tiu komputilo aŭ en ĝia maŝinkodo. Ekzemploj de kompleta programo en Paskalo estas kopiuTekston kaj damoj. La Paskala sintakso:

   programo = PROGRAMO nomo ["(" nomlisto ")"] ";" bloko ".".

La nomo estas uzata kiel biblioteka nomo de la programo, kaj ene de ties korpo (en la bloko) havas nenian signifon. La nomlisto indikas la parametrojn de la programo; ilia ebla signifo dependas je la lingvorealigo (kutime ili indikas la eksterajn dosierojn kaj similajn risurcojn uzatajn de la programo).

Angle: program
Ruse: programma

1996-02-29


projekci*o ---

Mat.:

  1. De n-loka rilato R per la j-a argumento (1<=j<=n) estas la aro

    Prj R = {(x1,... xj-1, xj+1,... xn) | (EKZISTAS xj) R(x1,... xn)}

  2. (rezulto de apliko de) ĉiu el la funkcioj U[n,k], liveranta la k-an anon de n-opo:

    U[n,k](x1,... xn)=xk

    Tiaj projekcioj estas inter la bazaj funkcioj en la tradicia difino de la rekursiaj funkcioj.
Ling. La geometriaj analogioj evidentas.

Angle: projection
Ruse: proekciâ

1996-02-29


PROLOG ---

Programada lingvo bazita sur la predikatkalkulo kaj uzata en projektoj de artefarita intelekto. Programo en PROLOG estas kolekto de asertoj kaj reguloj. La asertoj konsistas el predikatoj, logikaj operacisimboloj kaj konstantoj, kiuj kune formas datumbazon. La reguloj havas la formon

A se B1 kaj B2 kaj ... Bk

(t.n. Hornaj esprimoj, laŭ la nomo de sciencisto studinta tiajn propoziciojn), kie A kaj Bi estas predikatoj entenantaj variablojn. La plenumon de PROLOG-programo lanĉas informmendo, havanta la formon de aserto.

Ling. De la frazo "PROgramado en LOGiko".

1996-02-29


propag·aĵ·o, ŝarvo [Pt] ---

Programprodukto kies kopiado kaj propagado estas permesita, eĉ dezirata, por ke oni povu ĝin provi, eventuale limigitan nombron da fojoj. Se oni ŝatas la programon kaj volas plu ĝin uzadi, oni estas petata sin registri per pago de negranda monsumo (kutime malpli ol $100). La instrukciojn pri la uz- kaj pagmanieroj kutime donas la programo mem. Iam la pago kaj registrado disponigas kromajn servojn de la programverkinto aŭ funkciojn de la programprodukto, iam ili estas pure morala afero. Kp publikaĵo, komercaĵo.

Ling. La vorto estas kalemburo: oni propagas ("disvastigas per multobligado", laŭ PIV) la programojn pro (la espero de) pago.

Angle: shareware
France: partagiciel
Ruse: uslovno-besplatnoe programmoe obespeĉenie

1996-02-29


proporci*a ---

Libroj: Pri tiparo aŭ printa reĝimo ĉe kiu la larĝo de ĉiu signobildo dependas je ĝia formo. Proporcia tiparo estas pli agrabla por la okulo kaj pli lokŝpara ol la egallarĝa, tial oni kutime ĝin preferas por prezenti la ĉefan (la normalan) parton de teksto.

Angle: proportional
Ruse: proporcionalínyj

1996-02-29


propozici·a kalkul·o ---

Ĝenerala nomo de kalkuloj destinitaj formaligi logikan rezonadon, en kiuj estas atentata nur la logika strukturo de la propozicioj, nome: kiel unuj propozicioj estas deriveblaj el aliaj per logikaj operacioj (kiaj kajo, aŭo, implikacio, nego).

La tradicia simbolaro de propozicia kalkulo havas tri partojn:

Super tiu signaro estas konstruataj bonformaj formuloj propoziciaj: ĉia propozicia variablo estas formulo; se X kaj Y estas formuloj, tiam ankaŭ la esprimoj

(X&Y), (X|Y), (X->Y), (~X)

estas propoziciaj formuloj. Formale bonforman propozician formulon, bff, difinas la sekva sintakso:

   bff = atomo | "(~" bff ")" |
      "(" bff ("|" | "&" | "->" | "=") bff ")".
   atomo = "VERO" | "FALSO" | litero.

En la derivreguloj estas uzataj esprimoj de la formo G, X |- Y, kie G estas aro da pruvitaj bff-oj; X, Y estas ekzamenataj bff-oj; |- simbolas deriveblon. La tuta derivregulo havas la formon

a
---
b

t.e. "se veras a, ankaŭ veras b"). Ekz-e jenas derivreguloj pri kajo (kunkajigo, elkajigoj):

   G |- X; G |- Y       G |- X&Y        G |- X&Y
   --------------       --------        --------
      G |- X&Y          G |- X          G |- Y

Angle: propositional calculus
Ruse: isĉislenie vyskazyvanij

1996-02-29


propozici*o ---

Mat.: Frazo de homa aŭ formala lingvo, kiu povas esti vera aŭ malvera (falsa); tio distingigas propoziciojn disde alispecaj frazoj, ekz-e demandaj aŭ ordonaj. Pli formale, propozicio estas formulo de propozicia kalkulo. En la predikatkalkulo propozicio estas logika formulo sen liberaj variabloj; ekz-e x+2=4 estas nek vera nek malvera, ĝi ne estas propozicio; (PORAJNA x)(x+2=4) estas falsa propozicio, kaj (EKZISTAS x)(x+2=4) estas vera propozicio.

Angle: proposition, sentence, statement
Ruse: predloĵenie; operator

1996-02-29


protokol*o ---

Aro de reguloj kiuj ebligas al uzanto konektiĝi al komputila reto aŭ al ties diversaj partoj kaj komuniki kun ili.

Rim. Esence "protokolo" estas sinonimo de "procedo", sed kun nuanco de relative pli granda kompliko; ekz-e, "procedo HDLC" kaj "protokolo X25".

Angle: protocol
Germane: übertragungsprozedur
Ruse: protokol

1996-02-29


prototip*ad·o, modelado ---

Stadio en projektado de programaro, konstruado de ties modelo por esplori la funkciadon de la projektata produkto. Ofte la ĉefa celo de prototipado estas atingi interkonsenton kun la uzontoj; surbaze de la modelado oni precizigas la postulspecifon. Kutime oni havas intereson ricevi la modelon kiel eble plej frue, plej rapide, kaj konscie malatentas iujn problemojn, precipe la rendimenton kaj fizikajn limigojn. Tamen la aro de la modelataj funkcioj estas realigenda kiel eble plej komplete.

Ling. "prototip*o

  1. Primitiva tipo, unuatempa modelo...
  2. Teĥniko: La unua, industrie fabrikita ekzemplero de maŝino, destinita al esploro de ĝiaj ebloj dum la uzado, por ĝustigi la sekvantajn ekzemplerojn serie konstruotajn ... prototipo de aviadilo" [PIV].
Angle: prototyping
Ruse: maketirovanie, prototipirovanie

1996-02-29


prunt*i ---

Subtrahi unuon el la cifero de la sekva pli peza ciferpozicio kiam la subtraho de ciferoj en la kuranta pozicio rezultiĝas negative. Kp malprunto.

Angle: borrow
Ruse: zanimatí

1996-02-29


publik*aĵ·o, ĉiesaĵo ---

Programprodukto (ofte, verkita de entuziasmulo), senpage uzebla de ĉiu ajn; programo kies uzo ne estas limigita de aŭtorrajto. Kp propagaĵo, komercaĵo.

Angle: public domain software, freeware
France: gratuiciel
Ruse: besplatnoe programmoe obespeĉenie

1996-02-29


pund·o·sign·o ---

La signo £, simbolanta mon'unuon (pundon [PIV]); en la Brituja vario de la 7-bita ISO-kodo ĝin prezentas la kodono 35 (la Askia dieso #, la funtsigno).

Angle: pounds sterling sign

1996-02-29


punkt·ism·o [gdFE] ---

En grafiko, metodo por imiti mankantajn gradojn de grizo (por unukolora ekrano aŭ printilo), aŭ kromajn kolorojn, aŭ por glatigo. La koncernaj partoj de la bildo estas prezentataj per punktokombinoj, formantaj diversajn kolorgrupojn; do, la metodo estas iom parenca al nov-impresisma pentroarta teĥniko (france "pointillisme").

Angle: dithering
Ruse: ditering

1996-10-13



(1) punkt*o ---

Speciala signo (la Askia kodono 46), simbolanta i.a. on-punkton (ekz-e en 3.14) kaj kamppunkton (z.re, vd kamp'atingo). Kp superpunkto.

Angle: dot, period, point
Pole: kropka
Ruse: toĉka

(2) punkt*o ---

Libroj: "Mezurunuo de tipoj: okpunkta, naŭpunkta tipo" [PIV]. Tiu mezur'unuo de tipara grado disvastiĝis post 1795 danke al la franca presisto F.-A. Didot, kiu atribuis al ĝi la valoron 375.9 µm, ĝis nun uzatan en la kontinenta Eŭropo (la cicera punkto, 1/72 de la franca colo, mallonge p); en Anglalingvujo estas uzataj "la granda punkto" (mallonge bp; 1 bp = 1/72", proks. 352.78 µm) kaj "la piga punkto" (pt; 1 pt = 351.4 µm, 72.27 pt = 1"). Vd cicero, pigo, colsigno.

Angle: point
Ruse: punkt

1996-02-29


Q ---

"ku·o. Nomo de la 16-a litero de la latina alfabeto..." [PIV].

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]