[Supren][Indekso][Instrukcio]


R ---

La 21-a litero de la alfabeto de Esperanto, uzata kiel mallongigo de "ruse, rusa lingvo" kaj kiel simbolo de la aro de ĉiuj reeloj (R).

1996-02-29


racion·o [SPIV], racionalo [PIV] ---

Mat.: Nombro entjera aŭ egala al la kvociento de du entjeroj. Vd pli formalan difinon algoritman.

Angle: rational number
Ruse: racionalínoe ĉislo

1996-02-29


rad ---

En Paskalo, prafunkcio liveranta kvadratan radikon de sia argumento: (rad(x))²=x.

Angle: Sqrt

1996-02-29


radik·hav·a arb·o ---

En senradika arbo oni povas nomumi radiko ajnan verticon, tiel ŝanĝante ĝin en radikhavan arbon. Precipe tiaj arboj estas uzataj en komputiko. Vd orientita arbo, alradika arbo, elradika arbo.

Angle: rooted tree
Ruse: kornevoe derevo

1996-02-29


radik·il·o [PIV] ---

Vd radiksigno.

Angle: radical, radical sign
Ruse: radikal, simvol kornâ kvadratnogo

1996-02-29


radik·o ---

  1. En direkta grafeo, tia vertico, ke per orientita vojo ĝi komunikiĝas (alradike aŭ elradike) kun ĉiuj ceteraj verticoj de la grafeo.
  2. Speciale indikita vertico de radikhava arbo (vd desegnon). Kp nodo, folio.
  3. La radika dosierujo de arba dosiersistemo ktp.
Angle: root
Ruse: korení

1996-02-29


radik·sign·o ---

"Mat.: Signo V, per kiu oni montras, ke de la nombro aŭ kvanto skribita sub ĝi oni konsideras la radikon, kies indico troviĝas inter la branĉoj de la V-parto" [PIV].

En komputiko la signo V ofte aperas kiel indikilo de validaj opcioj (vd markobutono), por kiu en diversaj nacilingvoj estas uzataj diversaj metaforoj: angle, "puŝeto"; ruse "(ŝvebanta) birdo, monedo"; france "noĉo"; germane "hoketo"; slovake "pipo".

Ling. PIV registras ankaŭ la formon radikilo.

Angle: radical sign; tick
France: coche
Germane: Häkchen
Ruse: ptiĉka; galoĉka
Slovake: fajfka

1996-02-29


radio·buton·o ---

Ekrana butono kiu estas ano de grupo de reciproke ekskludaj (disaŭaj) butonoj; tio similas butonan bendoŝaltilon de radioricevilo: ŝaltante unu bendon oni aŭtomate malŝaltas la antaŭan. Ŝaltita radiobutono ofte estas bildigata per bulo. Ekz-e, oni povas demandi pri la dezirata maniero prezenti la supersignitajn literojn de Esperanto:

Unikodo
Latina-3
^cirka^u-konvencio
chirkau-konvencio
cxirkaux-konvencio
cxirkavx-konvencio
Kp markobutono.

Angle: radio button, exclusive setting
France: bouton radio

1996-08-27


Rapid·a Ord·ig·o [Pfei] ---

Algoritmo de interna ordigo kies tempaj kompliklimoj suba kaj averaĝa estas O(n·log n), dum la tempa kompliklimo supra estas O(n²); paradokse, la malpinta kompliko realiĝas por la kazo de datumaro kiu jam ordas.

Ekzempla realigo estas verkita tiel, ke ĝi ne dependu je la strukturo de la ordigata objekto (ekz-e je la tipo de ties elementoj); tiuj detaloj estas precizendaj per la du lastaj parametroj.

Rim. Kp la algoritmon de piramida ordigo, kiu averaĝe laboras duoble pli longe ol la Rapida Ordigo, sed kies averaĝa kaj supra kompliklimoj estas O(n·log n).

Angle: quicksort
France: Tri Rapide
Ruse: bystraâ sortirovka

1996-02-29


raport·gener·il·o ---

Programo kaj speciala lingvo por printi datumojn en formo specifita de uzanto.

Angle: RPG, report(-program) generator
Germane: RPG, report(-program) generator

1996-02-29


rastr·um·a grafik·o ---

Grafiko per rastrumo, kontraste al komposta grafikovektora grafiko.

Angle: raster graphics
Ruse: rastrovaâ grafika

1996-02-29


rastr·um·a sign·o·bild·o, rastruma figuro ---

Prezento de signobildo per rastrumo por surekranigo aŭ surpaperigo per nadlara printilo. Ekzemplo donas rastrumajn signobildojn por tri literoj de Esperanto en la formato 8×8 rastrumeroj.

Angle: dot matrix, pixel pattern

1996-02-29


rastr·um·a tip·ar·o ---

Tiparo prezentita per rastrumaj signobildoj. Tia tiparo estas tute preta al printado aŭ surekranigo, sed ĝia skalado (ŝanĝo de la tipara grado) rezultigas aĉajn signobildojn. Kp kontura tiparo, vektora tiparo.

Angle: bitmap font
Ruse: rastrovyj ŝrift

1996-02-29


rastr·um·er·o, bildero ---

Malpleja elemento de rastrumo, al kiu estas atribueblaj koloro kaj heldenso (brilo).

Angle: pixel (picture element)

1996-02-29


rastr·um·ig·il·o ---

Speco de ciferecigilo, rimedo por transformi kontinuan prezenton de datumo (ekz-e signobildon de kontura tiparo) en diskretan rastrumon. Jen estas ekzemplo pri rastrumigo:

[Bildo]

La kvalito de aŭtomata rastrumigo ne ĉiam estas kontentiga --- tiam necesas "mana" polurado. Se la rastrumo havas kolorojn aŭ plurajn grizogradojn, oni povas apliki glatigon.

Angle: rasterizer, raster processor
Ruse: rasterizator

1996-09-06


rastr·um·o, rastero [MMES] ---

Prezento de bildo per matrico el punktoj (rastrumeroj), precipe se temas pri ekrano, desegnilo, printilo.

Ling. La termino uzeblas en tipografio, tekstilo.

Angle: bit map, raster
Germane: Raster (el la latinaj "raster, rastrum")
Ruse: rastr

1996-02-29


real*ig·o [Pfei] ---

  1. Agado celanta konstrui, laŭ specifo aŭ projekto, funkciivan produkton ("realigaĵon de sistemo", vd sistemprogramado).
  2. Specifa maniero laŭ kiu sistemo aŭ ties parto plenumas siajn funkciojn (konkretaĵo konforma al abstrakta ideo: realig(aĵ)o de abstrakta datumtipo, realiga modulo en MODULA ktp).
Angle: implementation
Ruse: realizaciâ

1996-02-29


real·ism·a komput·ad·o ---

Komputado kies tempa kaj spaca kompliko malsuperas la eksponencialan --- vd komplikteorio. Maldetale, temas pri subklaso de la primitive rekursiaj funkcioj.

Angle: feasible computation

1996-02-29


real·temp·a reĝim·o ---

Reĝimo de datumtraktado en kiu la komputa sistemo interagas kun eksteraj procezoj en tempo komparebla kun la rapido de tiuj procezoj. Realtempa sistemo devas esti sufiĉe respondema al la eksteraj interrompoj kaj trovi tempon por priservi diversajn eksterajn disponaĵojn.

Angle: real-time operation (processing)
Ruse: reĵim realínogo vremeni

1996-02-29


redakci*o, versio ---

Ĉiu el la sinsekvaj datumaroj, registritaj kiel enhavo de unu sama dosiero (ekz-e teksto modifita per redaktado kaj registrita sub tiu sama nomo, kiel la patra dosiero).

Ling. La Fundamenta vorto "redakcio" havas ĝuste la bezonatan signifon: "3 Stato de teksto; (...) ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en la kongreso [Z]. Kp lego, varianto" [PIV]; do, oni povus paroli pri pluraj redakcioj de programteksto, kiel oni parolas pri pluraj redakcioj de romano; tiu interfaka unuecigo kun la terminara filologia (aŭ pres'arta) ebligas distingadi inter redakcio kaj eldono (tiu lasta estas redakcio disponigata al la publiko); la diversajn adaptaĵojn al specifaj aplikoj aŭ konfiguraĵoj estus varioj de programara produkto. Tamen tre probablas, ke pro la premo de la angla venkos la neoficiala kaj malpreciza "versio".

Angle: version
Ruse: versiâ

1996-02-29


redakt*ad·o ---

La ciklo de enigo, provlego, korektado, ŝanĝado de datumaro (teksta, grafika, bita).

Angle: editing
Ruse: redaktirovaniê

1996-02-29


redakt*i [Jel, Pfei] ---

  1. (Tekston) Entajpi, movi, kopii, forigi, ŝanĝi partojn de teksto, ŝanĝi ĝian aranĝon.
  2. (Bildon, kodon ktp) Fari similajn operaciojn super alispecaj datumaroj.
  3. Konverti datumon en formon necesan por ĝia plua uzado, precipe el la interna duuma prezento en signoĉenon.
Angle: edit
Ruse: redaktirovatí

1996-02-29


redakt·il·o [Jel, Pfei] ---

Programaro por redakti,1--2. Depende je la uzmaniero aŭ apliktereno povas temi pri specialcela redaktilo, grafika redaktilo, signostria redaktilo, ekrana redaktilo, aranĝilo, literumilo, tiparredaktilo (angle "font editor"), sintaksema redaktilo (strukturema redaktilo).

Angle: editor
Ruse: redaktor

1996-02-29


redund·o [KKV], redundanco [PIV] ---

  1. Teĥniko: Enesto de pluraj ekzempleroj de parto en elektronika aŭ meĥanika ekipaĵo, por ke la ekipaĵo povu plu funkcii post paneo de parto.
  2. La eblo antaŭdiri aperon de sekvonta ero en la linia vico de komunikaĵo, ekz-e pro limigoj je leksika kombineblo de leksaĵoj; ripeta (plurfoja) komuniko de unu sama informo, malimplice (pleonasmo) aŭ implice. Lastakaze la redundo povas esti ŝuldata al tradicio aŭ servi por pli fidinda komunikado. Ekz-e en Esperanto la akordo de plurala substantivo kaj de la al ĝi rilatanta epiteto estas redunda; kontrola bito en mesaĝo servas por malkovri eraron.
  3. Specialaj signifoj filologiaj:
    Redundo leksika
    li vivis vivon de justulo... ktp.
    Negada redundo
    en multaj lingvoj (ĉiuj slavaj, latinidaj k.a.), ripeta esprimo de negado ĉe ĉiuj negataj fraz'elementoj; ekz-e, en la rusa traduko de la frazo "neniu rimarkos ion ajn", kie negataj estas ĉiuj anoj: "Nikto niĉego ne zametit" (t.e. "[NEN]iu NE rimarkos [NEN]ion"), samkiel en la franca "PERSONNE NE s'apercevra de RIEN".
    Redundo stila
    Lat. O melle dulci dulcior!
Ling. La formo redundo havas longan kaj firman tradicion, kaj fake (jam en [KKV], poste ankaŭ [Cab, MMES]), kaj komunlingve (ekz-e la artikolo "Abunde kaj Redunde" en la Literatura Foiro).

Angle: redundancy (redundant)
France: redondance
Hispane: redundancia
Ruse: izbytoĉností

1996-02-29


reel·a [SPIV] ---

Apriora datumtipo en multaj programlingvoj. Fakte en la komputilo prezenteblas nur finia nombro da reeloj (racionoj), kaj la programisto devas zorgi pri konvenaj precizo kaj prezentomaniero: ĉu por liaj kalkuloj pli taŭgas fikspunkta prezento (ebliganta limigi la ekarton, la absolutan eraron), aŭ glitpunkta prezento (garantianta iomon da fidindaj ciferoj, do, limiganta la relativan eraron). Tiajn detalojn la programisto povas regi en FORTRAN, PL/I, ADA; en Paskalo oni devas kontentiĝi pri unu sola enkonstruita reela tipo. Super la reeloj en Paskalo disponeblas la operacioj "+", "-", "*" (multipliko), "/" (dividooperacio), la prafunkcioj abs, eksp, kvad, kos, ln, rad, ronde, sin, tanArk, trunko kaj la praproceduroj legu, leguLin, skribu, skribuLin. Ekzemploj pri reelaj literaloj:
3.14159 { proksimume pi }
2.998e8 { t.e. 2.998×100000000}

Angle: real
Ruse: veçestvennyj

1996-02-29


re·e·n ---

En la esperantigitaj MODULA kaj Oberono, rezervita ŝlosilvorto, prezentanta elirejon el proceduro.

Angle: return
Ruse: vozvrat

1996-02-29


re·far·i ---

Malfari malfaron, t.e. reveni al stato de la redaktata datumaro kiu estis antaŭ koncerna malfarokomando.

Angle: redo
Ruse: nakat

1996-09-16


referenc*a tip·o ---

Datumtipo kies valoroj estas referencoj. Por plibonigi la tipkontrolon, la difino de referenca tipo en Paskalo nepre determinas per tipnomo la "komponantan" datumtipon de eventualaj referencatoj:

   referenca_tipo = "@" tipnomo.

Angle: pointer type
Ruse: tip ukazatelâ, ssyloĉnyj tip

1996-02-29


referenc*at·o ---

En Paskalo, speco de variablo, indiko de objekto per referenco (kp elreferenci):

   referencato = variablo "@".

Tiu sintakso implicas, ke la variablo (la referenco) havas referencan tipon.

Angle: referenced variable
Ruse: ukazuemaâ peremennaâ

1996-02-29


referenc*il·o [PIV] ---

Libroj:

Ĉiu el la signoj, per kiuj oni referencas (§, °, [ponardo], [steletoj]).

La plej internacia maniero sendi al piednoto estas uzi la numeron de la noto (en krampoj aŭ, se eblas, en formo de supra indico). Tamen laŭ la tradicio Okcidenta oni ankaŭ uzas specialajn signojn; jen estas la 9 unuaj referenciloj laŭ Lateĥo:
  1. * (steleto)
  2. ponardo
  3. duobla ponardo
  4. § (kurba paragrafo)
  5. rekta paragrafo
  6. || (duobla vertikala streko)
  7. ** (du steletoj)
  8. du ponardoj
  9. du duoblaj ponardoj

Angle: reference symbol
Ruse: znak ssylki

1996-09-26


referenc*o, montrilo ---

Variablo kies valoro estas interna nomo (la adreso) de alia variablo. En Paskalo referencoj estas variabloj apartenantaj al iu el referencaj tipoj. Ĉiuj referencaj tipoj havas unu komunan konstanton, la nulan referencon (simbolatan de NUL en Paskalo), kiu referencas fikcian, neekzistantan objekton.

Kp ligilo.

Ling. Kutime "referenco" implicas iom pli altnivelan rimedon ol "montrilo". En Esperanto ĝi preferindas por malplioftigi la il-vortojn.

Angle: pointer, reference
Ruse: ukazatelí, ssylka

1996-02-29


refleksiv·a [PIV] [EKV] ---

Vd ĉe rilato.

Angle: reflexive
Ruse: refleksivnyj

1996-02-29


refleksiv·a transitiv·a ferm·o ---

Estu R duloka rilato super aro A; rilato R' estas refleksiva transitiva fermo de R sse

  1. aR'a veras por ĉiuj a el A;
  2. se aR'b kaj bRc, tiam ankaŭ aR'c;
  3. aR'b nur se tio sekvas el (1) aŭ (2).
Angle: reflexive transitive closure
Ruse: refleksivnoe tranzitivnoe zamykanie

1996-02-29


reg*ad·o ---

Kp administrado, direktado, stiri.

Angle: control, management
Ruse: upravlenie

1996-02-29


region*o ---

  1. Mat.: Parto de matematika (precipe logika) formulo, en kiu variablo estas ligita de kvantoro, lambdo-operatoro ktp (vd ligita variablo); ekz-e en la sekvaj formuloj la ligregionoj de x estas markitaj per substreko:

    (PORAJNA x) P(x) & Q(x)
    (PORAJNA x) (EKZISTAS y)[P(x,y)|Q(y,x)] & (EKZISTAS z)P(z,x)

  2. Komputike: (Regiono de nomo, de deklaro) en programlingvoj, tiu parto de la teksto de programo, kie validas deklaro de nomo (precipe de nomo de loka objekto) kaj kie oni rajtas uzi la nomon laŭ tiu deklaro. Kp bloko, modulo, vivdaŭro, nomkonflikto.
  3. Vd memor'areo.
  4. Mat.: Malfermita aro koneksa.
Ling. Simila nocio en ALGOL-68 nomiĝas angle "scene", scenejo. Laŭ la franca "portée" oni povus provi "traf'areo"n [PIV], kiu estas termino fizika, sed ni preferis vorton pli simplan:

"region*o ... 3 Figursence: Sfero, kampo de efiko de aferoj, prezentanta ian specialan econ" [PIV].

Angle: scope, visibility region
Ruse: oblastí dejstviâ, oblastí vidimosti (opredeleniâ identifikatora)

1996-02-29


registr*i, memorfiksi ---

En dialogo, skribi ŝanĝitan datumaron en dosieron en ekstera memoro.

Angle: save
France: sauvegarder
Ruse: zapisatí, soĥranití, zapomnití

1996-02-29


registr*o [PIV] ---

  1. Reĝistro.
  2. Registrumo.
  3. Registrado; registraĵo.
Ling. PIV atribuas tro multe da signifoj al tiu radiko; por komputiko, la 3-a estas nepraĵo, la ceterajn ni preferas esprimi alimaniere.

1996-02-29


registr·um·blind·a ---

(Pri programaro, serĉo) kiu malatentas la registrumon de la literoj, kvankam (kontraste al registrumviŝa) sen neniigi tiun distingon. Ekz-e en Paskalo kaj ADA la nomoj A kaj a estas samsignifaj, sed ilia surekranigo povas resti malsama; se oni volas trovi ĉiujn aperojn de vorto en la teksto, oni prefere uzu registrumblindan serĉoreĝimon, por ne perdi la komencfrazajn aperojn (kun la ĉeflitero). Kp registrumsentiva.

Angle: fold case

1996-02-29


registr·um·o ---

  1. Klavara reĝimo, respektivo inter la klavoj kaj la signoj produktataj per la klavoj; ekz-e ĉefregistrumo, stirregistrumo, alternativa registrumo, rusa/latina registrumo.
  2. Aro de signoj apartenantaj al iu registrumo (1), precipe en la konekso kun specifaj klavoj (ekz-e "la ĉefregistruma 9 estas malferma krampo").
  3. Registruma klavo, ŝaltilo inter la registrumoj (1). Oni distingas fiksiĝemajn kaj nefiksajn registrumojn.
Rim. Oni skribas, ekz-e, Alt+Stir+u por indiki samtempan premon sur la alternativan registrumon, stirregistrumon kaj la literan klavon u; Alt+Stir+U implicas krome, ke samtempe estas premata la ĉefregistrumo (pro la ĉeflitera formo de la litero).

Ling. La apliko de la vorto "registrumo" por la koncernaj nocioj estas motivita per la tradicioj rusa kaj muzika (orgena, akordiona registrumo); kaj la sufikson -um, kaj la proksiman signifon oni trovas en la latina "registrum campanae" ("ŝnuro de sonorilo", el kiu devenas la koncerna signifo muzika). --- Paronimoj: reĝistro; registri.

Simono Pejno en sia Ĉapelilo uzas proksimcencan neologismon "uskleco" (la komunaĵo de "majUSKLa" kaj "minUSKLa").

Angle: shift (key), case
Ruse: registr

1996-02-29


registr·um·sent·iv·a ---

(Pri programo, serĉo) Kiu atentas la registrumon de la literoj. Ekz-e en MODULA la nomoj A kaj a estas distingendaj. Kp registrumblinda.

Angle: case sensitive

1996-02-29


registr·um·viŝ·a ---

Pri programo aŭ aparato kiu malatentas kaj perdas, "viŝas" la registrumon de la literoj. Ekz-e MS-DOS registras ĉiujn dosiernomojn majuskligite. Kp registrumviŝa, registrumsentiva.

Angle: smash case

1996-02-29


regul·a esprim·o [Pfei] ---

  1. Estu signaro S kaj finiaj lingvoj L, L1, L2<=S*. Tiam oni konsideras la operaciojn
    kroĉo (produto)
    L1·L2 = { vw | v EN L1 & w EN L2 }
    "potencigo"
    L°={""}, Ln+1=L·Ln
    (la tujsekvaj citiloj simbolas vakuon);
    lingvoiteracio
    L* = L°+L+L²+L³...+Ln+...
    La klaso de la regulaj esprimoj RE kaj de la respondaj regulaj lingvoj L(RE) estas difinata rikure:
  2. Serĉa (kajaŭ genera) ŝablono en multaj tekstaj redaktiloj kaj dosier'administriloj. La esprimilaro de la realaj traktiloj esence ekvivalentas al la teoria sed estas pli oportuna por la praktiko (la uzeblo de ĵokeroj, intervaloj de bazaj signoj, nevideblaj signoj ktp). Ekz-e en la serĉoŝablonoj de la teksta redaktilo Multi-Edit oni povas uzi jenajn metasimbolojn:
    *
    0..n aperoj de la ĵusa signo aŭ "simpla" regula esprimo
    +
    1..n aperoj de la ĵusa signo aŭ "simpla" regula esprimo
    ?
    ajna signo
    []
    ajna signo el la signoaro; ekz-e la "nomeroj" [a-zA-Z0-9_]
    [~]
    ajna signo el ekster la indikita signoaro, ekz-e "necifero" [~0-1]
    %
    linikomenco
    $
    linifino
    @
    la tujsekva signo prezentu sin mem (ne traktu ĝin metasence)
    {}
    traktu la enkrampigitajn regulajn esprimojn kiel unu tuton
    |
    alternativo: aŭ la ĵusa, aŭ la tuja regula esprimo
    Kun tiaj konvencioj oni facile povas fari, ekz-e, regulan esprimon por trovi parentezon:

    ([~)]*)

Angle: regular expression
Ruse: regulârnoe vyraĵenie

1996-02-29


regul·a lingv·o ---

Lingvo difinebla per regula esprimo; estas pluraj aliaj ekvivalentaj difinoj de tiu lingvoklaso, ekz-e "la lingvo akceptata de finia aŭtomato", "lingvo generata per dekstre lineara gramatiko" --- vd hierarkio laŭ Ĉomski.

Angle: regular language
Ruse: regulârnyj âzyk

1996-02-29


reĝim*o ---

"(...) 3 Teĥniko: La kondiĉoj, karakterizantaj la funkciadon de maŝino aŭ aparato aŭ cirkvito en difinita momento" [PIV].

Ekz-e baĉo, dialogo, tempopartigo, realtempa reĝimo; rektlinee, senlinee (aŭtonome); reĝimklavoj de klavaro.

Angle: mode of operation
Germane: Betriebsart
Ruse: reĵim

1996-02-29


reĝistr·a aŭtomat·o ---

  1. Speco de abstrakta aŭtomato, alternativa (kaj ekvivalenta) al Turinga aŭtomato. Reĝistra aŭtomato iom pli similas la elektronikan komputilon, ol la modelo de Turing, tial iuj profesoroj preferas ĝin por siaj kursoj.

    Reĝistra aŭtomato estas duopo (R,P), kie R simbolas finian aron de "reĝistroj", kaj P estas programo. Ĉiu reĝistro estas nefinia memorĉelo, kapabla teni ajnan sensignuman entjeron (do, malkiel en reala komputilo, la reĝistrolongo estas nelimigita, tial la epiteto unbounded en la angla termino). Programo estas finia sekvenco de komandoj, ĉiu el kiuj havas unu el la sekvaj formoj:

    x := x+1
    { alkremento }
    x := x/-1
    { t.e. SE x>0 TIAM x:=x-1 ALIE x:=0 }
    HALT
    { haltiga komando }
    DUM x<>0
    { tiuj 2 lastaj komandoj }
    FINO
    { aperu krampe }
    La komandoj plenumiĝas laŭ sia teksta ordo, escepte ke la komandaj krampoj DUM ... FINO ordonas iteracion aŭ, eventuale, preterigon de la enkrampigita fragmento.

    Por ĉiu komputebla funkcio f:N0m->N0n estas reĝistra aŭtomato kiu, komencinte la laboron kun la argumentoj en "la unuaj" m reĝistroj, haltas --- se por la koncernaj argumentoj f estas difinita --- kun la rezulto en la unuaj n reĝistroj.

  2. En la komplikteorio estas uzata ĝenerala reĝistra aŭtomato (angle "random access machine, RAM", germane "verallgemeinerte Registermaschine"), kiu havas ĉeforganon, ĉefmemoron, enigan kaj eligan rubandojn kaj programon [fig.]).

    La ĉefmemoro Ĉ (angle "core") estas numerebla sekvenco de "reĝistroj", adreseblaj per sia naturnombra adreso.

    La ĉeforgano konsistas el speciala aritmetika reĝistro, la akumulejo A, kaj komandonombrilo K. La enhavo de K estas la numero de tuj plenumota komando el la programo.

    Sur la eniga rubando estas skribita teksto en finia signaro (ekz-e Latina-3). La lega kapeto povas ekzameni, unu post la alia, la signojn de la eniga rubando, kaj sendi iliajn kodonojn al la ĉeforgano, moviĝante dekstren. La skriba kapeto povas nur skribi signojn de la sama signaro, ankaŭ moviĝante dekstren.

    Komence de komputado B=1 kaj ĉiuj Ĉ[i]=0. La komandoj plenumataj dum la komputado estas listigitaj en tabelo. Ni prezentas ilin en simbola maŝinkodo, kun la difino de ilia semantiko per Paskalaj ordonoj.

    Evidente, la arkitekturo de tiu reĝistra aŭtomato estas tre arkaika (responda al la epoko kiam aperis la nocio, ĉ. 1963). I.a. ĝi malhavas indicreĝistrojn, stakon ktp (sed ajna memorĉelo uzeblas estiel adresreĝistro por duaranga malrekta adresado). La modernaj arkitekturoj estas iom pli oportunaj kaj rapidaj, tamen la diferenco esprimeblas per koeficiento, ne per grandoordo, tial tiu pli konceptoŝpara modelo estas defendebla.

Angle: unbounded register machine, URM; random-access machine, RAM

1996-02-29


reĝistr·o ---

Peco de la interna memoro de komputilo aŭ adaptilo, kutime havanta la kapaciton de unu memorvorto, uzata por diversaj specialaj celoj (precipe por teni la kurantan valoron de operando aŭ ĝian adreson). Disde ĉelo de la ĉefmemoro la reĝistroj diferenciĝas per pli rapida kaj lakona atingeblo; tamen la nombro de reĝistroj kutime estas negranda (sed vd komandeta arkitekturo).

Ling. PIV donas por tiu signifo:

registro 4 Teĥniko: Elektronika konekto (t.e. cirkvito --- S.P.) por efemera konservo de malgrandaj informunuoj (ekz-e de nombro, instrukcio aŭ rezulto).

En la literaturo troveblas ankaŭ tiusenca registrumo, vorto al kiu ni atribuas alian signifon. Registro estas nepre evitenda pro la konfuzo kun "registraĵo", "registrado".

Angle: register
France: registre
Pole: rejestr
Ruse: registr

1996-02-29


Reierso/l (rejersol, pli ĝuste [rejersöl]), Olav ---

Profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Oslo, Norvegio. Naskiĝis 1908. Aŭtoro de matematika terminaro [Rei87], kontribuinto al la matematika terminaro de PIV.

1996-02-29


rejŝ·o [SPIV], rilatumo [PIV], raporto [PIV] ---

Kvociento de du nombroj aŭ de du samspecaj grandoj [Rei87].

Ling. La formo "rejŝo" imitas la prononcon de sia angla ekvivalento. Ekz-e "disponeblorejŝo", ŝarĝrejŝo, trafrejŝo.

Angle: ratio, rate
Ruse: koefficient, dolâ

1996-08-31


rekt·a fason·o ---

Tipara fasono en kiu la vertikala akso de la literoj estas orta al la linidirekto. Magran rektan fasonon oni kutimas rigardi ordinara kaj la plej facile legebla, do oni uzas ĝin por komposti la plej grandan parton de la teksto. En tradicia tipara familio rekta fasono estas la baza fasono, el kiu pli-malpli aŭtomate estas deriveblaj la ceteraj fasonoj. En la familio Computer Modern estas kvar rektaj fasonoj: la (magra) klasika (kiu pleje respondas al la rolo de la baza fasono por tiu familio, vd klasika fasono), la dika, la senserifa kaj la tajpeska.

Ling. PIV mencias: "rektaj tipoj (kontraste al kursivaj)".

Angle: roman, upright
Germane: gerade(stehende)r Schriftschnitt
Ruse: prâmoe naĉertanie

1996-02-29


rekt·a paragraf·o ---

Libroj: Speco de paragrafo-signo, disponebla en Unikodo kaj en la Latina-1 ĉe la kodono 16uB6 (tiun kodlokon en la Latina-3 okupas la litero ĥ). Tiu formo de paragrafsigno ŝajnas malpli internacia ol la kurba paragrafo (ekz-e nur la kurba paragrafo disponeblas en Latina-2, Latina-3, ISO-8859-5 ktp). En tekstaj redaktiloj la rekta paragrafo ofte estas uzata por surekranigi alineo-finilon (tial la rusa nomo: "alinefina signo").

Vd referencilo.

Angle: pilcrow
Ruse: znak abzaca

1996-09-30


rekt·line·e, malaŭtonome, konektite [Jel] ---

Reĝimo de komputa sistemo aŭ ties parto (ekz-e desegnilo) ĉe kiu ĝian funkciadon stiras ĉefa komputilo. Kp senlinee.

Angle: on line
France: mode connecté
Ruse: podklûĉënnyj, operativnyj

1996-02-29


rekt·vic·a memor·o, tunela memoro ---

Linia listo por kiu enmetoj estas eblaj nur en la komencon, kaj la depreno nur de la fino (do, oni ĉiam deprenas la plej frue registritan objekton el la ankoraŭ ne deprenitaj); kp inversvica memoro; ekzemplojn vd ĉe dormema frizisto kaj larĝiĝema trairo.

Angle: queue, FIFO stack
Ruse: oĉeredí

1996-02-29


rekursi·a de·supr·iĝ·o ---

Maniero prezenti desupran analizon en formo de kolekto de rekursiaj proceduroj, tiel ke al ĉiu sintaksa variablo (aŭ regulo de la gramatiko de la analizata lingvo) respondas po unu tia proceduro. Ekz-e la proceduro postmetu faras tian analizon por la esprimoj de simpla modela lingvo.

Angle: recursive descent
Ruse: rekursivnyj spusk

1996-02-29


rekursi·a funkci·o ---

Unu el la plej konataj manieroj matematike difini la nocion de komputeblo, pli aritmetika ol la ceteraj metodoj (kp ekz-e Turinga aŭtomato).

Per aritmetikigo oni povas redukti ajnan klason de konstrueblaj objektoj al la entjeroj, tial rekursiaj funkcioj estas difinitaj kiel funkcioj kun argumentoj el N kaj ĵetantaj en N.

Rekursiaj funkcioj estas ieaj funkcioj, tion emfazas la ofta sinonimo parta rekursia funkcio. Se rekursia funkcio estas difinita sur la tuta N, oni nomas ĝin ĉiea (aŭ totala) rekursia funkcio.

Unu el la eblaj difinoj de rekursia funkcio uzas jenajn nociojn:

--- la BAZAJ FUNKCIOJ estas tre simplaj, klare komputeblaj funkcioj:

O(x)=0
s(x)=x+1;
Pr[m,n](x1,...,xn)=xm, 1<=m<=n;

--- la tri operatoroj estas substituo (kompono), primitiva rekursio kaj minimumigo.
La substituo
ĵetas n-lokan funkcion f kaj m-lokajn funkciojn g1,...,gm al m-loka funkcio h, tiel ke h(x1,...,xn) = f(g1(x1,...,xm),...,gn(x1,... xn)).
La primitiva rekursio
ĵetas n-lokan funkcion f kaj n+2-lokan funkcion g al (unika) n+1-loka funkcio h.
La minimumigo (aŭ senbara serĉo)
ĵetas rekursian funkcion f: N0n+1->N al nova rekursia funkcio h:N0n->N tia, ke por ajnaj x1,...,xn, y la egalaĵo
h(x1,...,xn)=y
veras sse
f(x1,...,xn,0), ... f(x1,...,xn,y-1)
estas ĉiuj difinitaj kaj nenulaj, dum
f(x1,...,xn,y)
estas difinita kaj egalas al 0; se tia y malestas, la valoro de h(x1,...,xn) estas nedifinita. Simbole oni esprimas minimumigon aplikante la mu-operatoron:
h(x1, ..., xn) = µy[f(x1,...,xn,y)=0].
En la teorio gravan lokon okupas la primitive rekursiaj funkcioj, t.e. la funkcioj generataj de la bazaj komputeblaj funkcioj per substituo kaj primitiva rekursio (sen minimumigo). Ili formas propran parton de la klaso de ĉiuj rekursiaj funkcioj (vd Akermana funkcio).

Por ajna lokivo n>0 oni povas indiki primitive rekursiajn funkciojn U: N->N kaj Tn:N0n+2->N tiajn, ke por ajna rekursia funkcio f:N0n->N ekzistas e EN N (la Godela numero de f), veriganta la egalaĵon

f(x1,...,xn) = U(µy[Tn(e,x1,...,xn,y)=0])

El tiu teoremo sekvas, i.a., unu el la pintaj rezultoj de la tuta teorio: Por ĉiu klaso de n-lokaj rekursiaj funkcioj eblas konstrui universalan funkcion n+1-lokan, t.e. tian rekursian funkcion Fn, ke por ajna n-loka rekursia funkcio f kaj por ĉiuj x1,...,xn EN Nvalidu

f(x1,...,xn)=Fn(e,x1,...,xn),

kie e estas la Godela numero de f.

Rim. Historie, la termino "rekursia funkcio" aperis en metamatematiko (verkoj de Dedekind, Gödel) kun tiu signifo, kiun en la moderna literaturo oni atribuas al "primitive rekursia funkcio", kiu lasta efektive signifas esence "rikura funkcio". Baldaŭ evidentiĝis, ke estas ankaŭ aliaj (kaj eĉ ĉieaj) komputeblaj funkcioj, por kies algoritma difino necesas senbara serĉo aŭ simila rimedo. Tiun pli larĝan (do, pli "ĝeneralan") klason iuj nomas "la ĝenerale rekursiaj funkcioj"; pli ĝusta sed bedaŭrinde preskaŭ neuzata estas la termino µ-rekursia funkcio.

Angle: recursive function
Ruse: rekursivnaâ funkciâ

1996-02-29


rekursi·a ing·ad·o ---

Apero de programlingva frazo (precipe proceduro, iteracio, bloko, makroo, ordono) en alia samspeca frazo; do, speciala kazo de arbo. Por sintaksa difino de rekursia ingado oni uzas rekursiajn derivregulojn. Vd ingadnivelo, ingitaj iteracioj.

Ling. Pri nestado vd ĉe ingado.

Angle: nesting
France: emboîtement
Germane: Schachtelung
Ruse: rekursivnaâ vloĵenností

1996-02-29


rekursi·a procedur·o, sinvoka proceduro ---

Proceduro dum kies plenumo okazas voko al ĝi mem; ekzemplojn vd ĉe rekursio (F --- senpera sinvoko) kaj ĉe rekursia desupriĝo (proceduro postmetu --- nerekta sinvoko).

Angle: recursive procedure, recursive subroutine
Ruse: rekursivnaâ procedura

1996-02-29


rekursi·e gener·ebl·a ar·o ---

Aro A estas rekursie generebla aro, se ĝi estas vakuo aŭ se ekzistas ĉiea funkcio rekursia kies variejo estas A. Do, aro estas rekursie generebla aro se ekzistas algoritmo por konstrui (komputi, listigi, eventuale kun ripetoj) ĉiujn ĝiajn elementojn.

La rekursie genereblaj aroj estas la "supra limo" de ĉiuj aroj difineblaj per algoritmo. Ĉiu decidebla aro estas rekursie generebla; sed rekursie generebla aro estas decidebla nur se ankaŭ ĝia komplemento estas rekursie generebla aro; kaj ekzistas nedecideblaj rekursie genereblaj aroj. Tial oni povas rigardi la nocion de rekursie generebla aro formaligo de la intuicia koncepto pri komputebla aro.

Angle: recursively enumerable set
Ruse: rekursivno pereĉislimoe mnoĵestvo

1996-02-29


rekursi·o (kaj rekursia), rikuro [EKV] (rikura) ---

  1. Tia metodo por difini funkcion, ke la rezulto de la funkcio por donitaj argumentoj estas komputebla el ĝiaj rezultoj por "pli simplaj" (ekz-e, por pli malgrandaj) argumentoj. Estas diversaj manieroj precizigi tiun principon, vd rekursia funkcio. Speciale, proceduro estas rekursia, se dum sia plenumo ĝi (rekte aŭ implice) vokas sin mem.
  2. Simile, difinoj, deklaroj ktp estas rekursiaj ("uzas rekursion") se ili implicas rekursian konstrumetodon. Ekz-e la Paskala sintaksa difino de faktoro, aŭ difino de duuma arbo (tie la TIPOj arbo kaj nodo formas rekursian ciklon).

    Ofte rekursio ebligas koncizan kaj klaran solvon de komputaj problemoj, precipe kiam la donita problemo estas malkomponebla en plurajn subproblemojn, similajn al la origina (vd dividu kaj regu). Verkante rekursian algoritmon (ekz-e por la problemo pri la Hanojaj turoj) oni devas

Rim. En iteracio, ĉiu el la ripetataj stadioj de la algoritmo finiĝas antaŭ ol komenciĝas la sekva, dum en rekursio la ripetaĵoj eningiĝas; sekve, la komenca (la plej "ekstera") ne povas finiĝi antaŭ ol finiĝos ĉiuj enaĵoj. --- Pri konfuzo inter rekursio kaj rikuro en metamatematiko vd sub rekursia funkcio.

Ling. Kvankam "rikuro" estas vorto pli bela, "rekursio" estas absolute internacia. Malkonfuzi la signifojn de tiuj terminoj ofte estas afero senespera (ĝuste la misuzoj estas tre internaciaj: rekursia proceduro, rekursia difino, rekursia strukturo). Iuj uzas rikuron se temas pri iteracio, kaj rekursion kaze de procedura memvoko --- vd ekzemplan procedurparon. En la franca tradicio rikuro havas la sencon de la angla "induction." --- Iuj uzas la adjektivan radikon "rekursiva"; tio evitindas pro la false sufiksa -iv. Krome, "rekursio" facile adjektiviĝas, dum el "rekursiva" malfacilas fari same naturan substantivon.

Angle: recursion, recursive
Ruse: rekursiâ, rekursivnyj

1996-02-29


relajs·o [PIV] ---

En komputila reto, aranĝaĵo plenumanta regeneradon de datumpakaĵoj inter (partoj de unu sama aŭ diversaj) retoj. Relajso servas por geometrie pligrandigi la reton, elektre sendependigi ties partojn. Iam "relajso" implicas la eblon de provizora konservado de la pakaĵoj (kontraste al "realtempa" ponto).

Angle: repeater, relay
Ruse: povtoritelí; retranslâtor

1996-02-29


relativ·a erar·o [KKV] ---

En nombra kalkulo, mezurado ktp, la ekarto dividita per la ekzakta valoro.

Angle: relative error
Ruse: otnositelínaâ pogreŝností

1996-02-29


re·lok·ebl·a ---

  1. Pri programo kiun eblas loki en ajnan parton de la ĉefmemoro; pri adresa esprimo, kiu ne malebligas relokadon.
  2. = Eksterloka.
Angle: relocatable
Germane: Verschieblich
France: translatable
Ruse: peremeçaemyj

1996-02-29


rembur*i ---

Libroj: Enŝovi spacetojn en tekston por doni deziratan formon al la tekstorando (precipe por alkadrigo).

Angle: quad, justify
Ruse: razognatí (stroki), vyklûĉití (tekst)

1996-08-25


rendevu*o ---

En ADA, altnivela esprimilo por aranĝi komunikadon kaj sinkronigon de paralelaj procezoj. Rendevuo okazas inter du procezoj, unu el kiuj rolas kiel kliento faranta mendon al la alia, serva procezo. Tia mendo entenas indikon de la servonto, la nomon de tiu enirejo (angle "entry") de la tasko priskribanta la servan procezon, kiu responsas pri la koncerna servo, kaj eventuale, la faktajn parametrojn por la datum'interŝanĝo. Prezentinte sian mendon, la kliento haltetas atendante ĝian priservon (eblas precizigi, kiom longe la kliento pretas atendi antaŭ ol rezigni la servon). Kiam la servanto atingas la rendevuan traktilon, ĝi plenumas iun el la mendoj, vicatendantaj ĉe la koncerna enirejo --- kaj ĝuste tio estas nomata rendevuo, --- aŭ, se la atendovico estas malplena, atendas estiĝon de mendo (ankaŭ por la servanto oni povas aranĝi diversajn atendomanierojn). Por la kliento rendevuo aspektas tre simile al procedurvoko, en la serva tasko la enireja akceptoordono similas eneligon. Ekzemplon vd sub problemo pri la mortemaj manĝantaj filozofoj.

Angle: rendezvous
Ruse: randevu

1996-02-29


rendiment·o ---

"1 Raporto [t.e. rejŝo --- S.P.] inter la utila laboro ricevita de maŝino kaj la energikvanto elspezita: altrendimenta motoro..." [PIV]. Kp efikeco.

Angle: efficiency
Ruse: èffektivností

1996-02-29


respond·o·temp·o ---

En dialogo, la tempo (kutime, mezuma) inter enigo de komando kaj ricevo de respondo (rezulto, rifuzo ktp).

Angle: response time
Ruse: vremâ otklika

1996-10-13


restaŭr·kopi·o ---

"Vicdosiero" (vd vicrisurco), kopio de dosiero destinita por uzado kaze de eventuala difektiĝo de la ĉefekzemplero de la dosiero, aŭ por malavanci al antaŭa kohera stato kaze de uzula eraro.

Angle: backup file
Ruse: dublí

1996-02-29


rest·o ---

Mat.: Ĉe entjera divido a DIV b, la entjero r tia, ke a = a DIV b+r. En multaj programlingvoj la koncerna operacisimbolo estas MOD.

Angle: rest
Ruse: ostatok

1996-02-29


re·ŝarg·o ---

Startigo de procezo aŭ komputilo, kutime post perdo de funkciivo sekve de eraro.

Angle: reset
Ruse: perezagruzka

1996-02-29


ret·a tavol·o, reta nivelo ---

Vd septavola etalona modelo kaj tavolstaka tabelo.

Angle: network layer
Ruse: setevoj urovení

1996-02-29


ret'adres·o ---

Signoĉeno uzata en komputilreta poŝto por unike identigi uzanton kaj komputilon (poŝtejon). Ekz-e pok@iis.nsk.su

Angle: e-mail address
Ruse: èlektronnyj adres

1996-02-29


ret·an·o [Jel, Pfei] ---

Uzulo de reto, "retlandano".

Angle: netter; netizen
France: internaute

1996-02-29


ret·leter·o, (ret)depeŝo [Jel, Pfei], retmesaĝo [Jel] ---

Mesaĝo sendita per komputilreta poŝto.

Angle: (piece of) e-mail

1996-02-29


ret·mor·o·j, retiketo ---

La reguloj por konduto en la reto, speciale en novaĵgrupoj; ekz-e vd ĉe disafiŝi.

Angle: netiquette

1996-06-14


ret·nod·o ---

En la Interreto, ajna adresebla komputilo konektita al la reto (cetere, iuj distingas "retnodo"n disde "enkursigilo" --- vd ĉe kluzo).

Angle: host, node
Ruse: uzel

1996-02-29


ret·nov·aĵ·o·j ---

Aranĝo de informinterŝanĝo en komputila reto en la formo de artikoloj, klasifitaj laŭ diversaj forumoj nomataj "novaĵgrupoj". Ekz-e estas novaĵgrupo pri Esperanto soc.culture.esperanto.

Novaĵgrupo funkcias simile al distribulisto (vd aboni); sed ne ekzistas listo de ricevantoj, anstataŭe la retnovaĵoj estas vaste dissendataj al multegaj komputejoj, kie uzulo povas legi novaĵgrupon (kutime per novaĵlegilo) se la komputejo ĝin abonas.

Kelkaj novaĵgrupoj interŝanĝas artikolojn kun distribulistoj tiel ke ambaŭ havu la saman enhavon, ekz-e la grupo soc.culture.esperanto kaj la listo ESPER-L.

M. Weichert

Angle: Usenet, netnews

1996-02-29


ret*o ---

  1. [Jel, Pfei] Kolekto de ekipaĵoj interligitaj per datumtransmetaj kanaloj. Depende je la funkcio de reto oni povas distingi komputilajn retojn kaj datumtransmetajn retojn. Oni ofte diras "la reto", kun la difina artikolo, parolante pri la tuto de interkonektitaj komputilaj retoj, kiuj kune agas kvazaŭ unu grandega reto (aŭ "Retlando", kp retano, Interreto).
  2. En grafeiko, iom loza preskaŭtermino, kies proksimuma signifo estas "koneksa direkta grafeo kun markaĵoj" (ekz-e Petri-reto, semantika reto); iuj aŭtoroj atribuas al ĝi la signifon de hamako.
Angle: network, net
France: réseau
Ruse: setí

1996-02-29


ret·poŝt·o [Jel, Pfei] ---

Vd komputilreta poŝto.

Angle: e-mail
Ruse: èlektronnaâ poĉta

1996-02-29


retro·ĵet·o, inversa ĵeto ---

Estu disĵeto f el A sur B-on; ĝia retroĵeto estas tia ĵeto g: B->A, ke

g(y)=x SSE f(x)=y

Angle: inverse function
Ruse: obratnaâ funkciâ

1996-02-29


retro·klin·o ---

Askia signo \ (la kodono 92=16u5C), "inversa frakcistreko".

Angle: backslash
Ruse: obratno-kosaâ ĉerta

1996-02-29


retro·paŝ·o [Jel] ---

Askia stirsigno 8 (BS) kies originala signifo estis [IFIP71]:

movi rubandon (magnetan, trurubandon) je unu paŝo (resp. je unu bloko, je unu truvico) malantaŭen; malfari la avancadon de printila ĉareto post la printado de vica signo por ebligi la printadon de kunmetaĵo, ekz-e de substreko aŭ ĉapelita litero.

Tiun signifon plu retenas la printiloj, dum ĉe la enigaj klavaroj retropaŝo kutime efikas kiel abolsigno (ĝi viŝas la signon situantan maldekstre de la kursoro).

Angle: backspace, BS
Pole: cofacz
Ruse: VŜ, vozvrat na ŝag

1996-02-29


retro·traduk·o ---

Traduko el malpli strukturema kajaŭ malpli esprimiva programlingvo (ekz-e el maŝinlingvo) en pli altnivelan programadan lingvon. Retrotraduko povas servi diversajn celojn: unuecigo de programprezento por programaro kies partoj estas verkitaj en diversaj programlingvoj; dokumentado kaj adaptado de ŝtelita programaro, kies fontteksto mankas; apliko de ilprogramoj, disponeblaj nur por programlingvo alia ol tiu, en kiu estas verkita la koncerna programpeco ktp. Kp tradukilo.

Angle: decompilation; disassembly
Germane: Aufwärtsübersetzung

1996-02-29


ret·um·i ---

Korespondi per komputila reto.

Ling. La vorto efektive estas uzata en la komputika ĵargono de Esperanto.

1996-02-29


re·ven'adres·o ---

Adreso indikanta la lokon en la vokanta parto de la programo. Reven'adreso estas registrata en reĝistro aŭ sur la stako kiam proceduro estas vokata.

Angle: return address
Ruse: adres vozvrata

1996-02-29


re·ven'ordon·o ---

En pluraj programadaj lingvoj (FORTRAN, C, ADA, MODULA, OBERON-2) --- ordono servanta por ĉesigi la plenumon de procedurofunkcio. En tiu dua kazo la reven'ordonon devas akompani esprimo kies valoro estos liveraĵo de la funkcio. Vd ekzemplon; kp elirejo. Esperantigita sintakso de reven'ordono por ADA, MODULA, Oberono estus:

   revenordono = REEN [esprimo].

Angle: return statement
Ruse: operator vozvrata

1996-02-29


rezerv*i ---

Mendi vicrisurcon; i.a. fari "rezervan kopion" (rezervi restaŭrkopion).

Angle: backup
Ruse: rezervirovatí, dublirovatí

1996-02-29


rezerv*it·a nom·o ---

En iuj programlingvoj, simbolo kiun la programisto ne rajtas deklari estiel nomon, malgraŭ ke ĝi havas la strukturon de nomo. Ekz-e, en Paskalo oni ne rajtas deklari la nomon var. Kp ŝlosilvorto, vortsimbolo.

Angle: reserved identifier
Ruse: zarezervirovannyj identifikator

1996-02-29


rezerv*o ---

Vicrisurco.

Angle: backup

1996-02-29


rezid·a program·o ---

Programo kiu normale estas ŝargita en la ĉefmemoron ("rezidas" [PIV] en ĝi) kaj sekve pretas por tuja eklaboro; kutime rezida programo estas parto (nomata radiko) de iu grava programo.

Angle: resident program
Ruse: rezidentaâ programma

1996-02-29


rezign*u, nuligu ---

En dialogujo, butono per kiu la uzulo povas malvalidigi siajn ĵusajn respondojn, malmendi servon (ĉesigi serĉon ktp), kaj forlasi la dialogujon.

Angle: cancel, dismiss
Pole: poniechaj
Ruse: otmenití

1996-08-24


[Suben][Indekso][Instrukcio]