[Supren][Indekso][Instrukcio]


rid·mien·o ---

Simbolo de komedio, mienvinjeto :-) esprimanta rideton, afablon, fojfoje sarkasmon; iam disponebla estiel aparta signo, en Askio imitata per :-) aŭ pli ekvilibre per (^_^)

Angle: smiley face
France: binette, souriard
Ruse: ulyboĉka
1996-02-29


rikord·a kaz·o ---

En la kaza parto de rikordotipo de Paskalo, priskribo de aparta kazo (vario) de rikordo. Ĝi entenas liston de konstantoj, kiuj identigas la koncernan kazon (rikorda variablo statas en tiu kazo, se la valoro de la kaz'etikedo egalas iun el tiuj konstantoj; iam oni nomas ilin kazmarkoj).

Angle: variant
Ruse: variant

1996-02-29


[Evi.] rikord·ar·o [KKV]:

Dosiero.

Ling. Kvankam neoficiala, tiu vorto dum kelka tempo estis la plej ofte uzata termino por la nocio; ĝi estas radikŝpara kaj senambigua. Tamen ĝi ŝajnas nesufiĉe kontrasta kompare kun rikordo; ne ĉiuj dosieroj estas rikorde strukturitaj (kp datumstrio); kaj se estas tiel, la du radikoj tro ofte apudiĝas, kio sonas malagrable.

1996-02-29


rikord·o [KKV, Cab, MMES] ---

Grupo de datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi diversajn tipojn (vd ekzemplon).

En Paskalo la kampoj estas indikataj per nomoj, kies deklaroj estas parto de la rikordotipa difino. Kiel en tabelo, en rikordo ĉiuj datumanoj estas ajnvice atingeblaj (per kamp'atingo) sed malkiel ĉe la indichavaj variabloj la indiko de la atingota kampo (la relativa adreso) estas determinebla jam dum la traduktempo (tamen la bazo de la adreso estas kalkulata rultempe). Kp superrikorda ordono, unio, klaso. En ALGOL-68, PL/I kaj C la rikordoj nomiĝas "strukturoj".

Angle: record
Ruse: zapisí

1996-02-29


rikord·o·tip·o ---

Malsimpla tipo kies elementoj estas rikordoj. En Paskalo:

   rikordotipo = RIKORDO kamplisto FINO.
   kamplisto =
      [(komuna_parto [";" kaza_parto] | kaza_parto) [";"]].
   komuna_parto =
      nomlisto ":" datumtipo{";" nomlisto ":" datumtipo}.
   kaza_parto =
      KAZO [kazetikedo ":"] tipnomo EL
      rikorda_kazo{";" rikorda_kazo}.
   kazetikedo = nomo.
   rikorda_kazo = konstanto {"," konstanto} ":" "(" kamplisto ")".

Vd ekzemplojn; la lasta el ili (pri figuro) montras, kiel oni povas difini varihavan rikordotipon, t.e. rikordotipon kies elementoj povas aparteni al pluraj strukturaj varioj (kazoj). Unue estas listigataj la kampoj, komunaj al ĉiuj varioj (la kampoj x, y, areo, f), kiuj formas la komunan parton de la rikordotipo; poste sekvas la kaza parto, t.e. la kampoj, kies ekzisto en individua rikordo dependas je la kuranta valoro de la kaz'etikedo (komunparta kampo, en la ekzemplo, f). La akcepteblaj valoroj de la kaz'etikedo estas listigitaj estiel "kazmarkoj" (en la ekzemplo, la konstantoj triangulo, ortogramo, cirklo); oni facile konstatos la similon de tiu kazfrazo al la kaza ordono. La tipnomo de la kaz'etikedo (kaj sekve, de la kazmarkoj) devas indiki numereblan tipon.

Angle: record type
Ruse: tip zapisí

1996-02-29


rikur·a [EKV] ---

Rikura ekvacio
ekvacio esprimanta nekonaton xn per funkcio de la nekonatoj xn-1, xn-2, ... xn-k.
Rikura formulo de la ordo k
esprimo de la formo
an = f(n, an-1, n-2, ... n-k),
kiu por n>k prezentas ĉiun anon de la sekvenco {an} per la antaŭirantaj k anoj an-1, n-2, ... n-k; ekz-e la Ĉebiŝovaj polinomoj de la unua speco Tn estas ligitaj per rikura formulo de la 2-a ordo:
Tn(x) = 2·x·Tn-1(x) - Tn-2(x).

Rim. Vd ĉe rekursia funkcio, rekursio.

Angle: recurrent
France: récurrent
Germane: rekurrent, rückläufig
Ruse: rekurrentnyj, vozvratnyj

1996-02-29


rikur·o [EKV], indukto ---

Maniero de rezonado ebliganta pruvi, ke predikato veras por ĉiuj elementoj de nefinia numerebla aro. Por pruvi aserton A(n) por ĉiuj n EN N, oni unue pruvas A(0) --- la bazo de la rikuro, de la indukto, kaj poste la implikacion A(n)->A(n+1) --- la indukta (resp. la rikura) paŝo.

Rim. Vd ĉe rekursia funkcio, rekursio.

Angle: induction
France: récurrence
Ruse: indukciâ

1996-02-29


rilat·a datum·baz·o ---

datumbazo aranĝita kiel aro de rilatoj (ortaj tabeloj) super koncernaj domajnoj.

Angle: relational data base
Ruse: relâcionnaâ baza dannyĥ

1996-02-29


rilat·a operaci·o ---

En programlingvoj, operacio testanta, ĉu por ĝiaj argumentoj validas koncerna rilato, kaj liveranta Bulean rezulton. Ekz-e en Paskalo, la operacioj

= <> <= >= < > EN

Kp kompara operacio, rilatsimbolo.

Angle: relational operator
Ruse: operaciâ otnoŝeniâ

1996-02-29


rilat*o ---

¤ estas "duloka rilato" super aroj A kaj B, se ¤ estas subaro de A×B (kie "×" estas la Kartezia produto). Anstataŭ (x,y) EN ¤ oni kutimas skribi x¤y, ekz-e x>y ktp. Se A=B, oni parolas pri rilato super A.

Estu ¤ rilato super A. Tiam ¤ estas

refleksiva
se por ajna a EN A veras a¤a (ekz-e a>=a)
malrefleksiva
se a¤a veras por neniu a EN A (ekz-e a>a)
simetria
se a¤b->b¤a por ajnaj a,b EN A
antisimetria
se el (a,b) EN ¤ kaj (b,a) EN ¤ sekvas a=b;
malsimetria
se a¤b -> ~(b¤a) por ajnaj a,b EN A
transitiva
(a¤b & b¤c) -> a¤c por ajnaj a,b,c EN A;
maltransitiva
se el (a¤b & b¤c) sekvas ~(a¤c) por ajnaj a,b,c EN A.
Rilato kiu estas refleksiva, simetria kaj transitiva estas (rilato de) ekvivalento. Vd ordo.

Ling. Kp rejŝo.

Angle: relation
Ruse: otnoŝenie

1996-02-29


rilat·simbol·o ---

Parto de Bulea esprimo, simbolo de rilata operacio. En Paskalo

   rilatsimbolo = "=" | "<>" | "<"| "<=" | ">" | ">=" | EN.

Angle: relational operator
Ruse: znak operacii

1996-02-29


ring·o ---

Nevakua aro A kun du operacioj, adicio (+) kaj multipliko (·) tiaj, ke (A, +) estas komuta adicia grupo, (A,·) estas duongrupo, kaj la multipliko estas distribuebla rilate al la adicio:

a·(b+c) = a·b+a·c
(b+c)·a = b·a+c·a

Ringo estas komuta se ĝia multipliko estas tia. Ekz-e: ĉiuj entjeroj kun la normalaj adicio kaj multipliko; la racionoj; ĉiuj reel-elementaj matricoj n×n; ĉiuj racionkoeficientaj polinomoj. Kp korpo, superringo.

Angle: ring
Ruse: kolíco

1996-02-29


ripar·ebl·a ---

Pri eraro, paneomisfunkcio, kiujn oni povas ripari rutine aŭ aŭtomate (vd riparo).

Angle: recoverable
France: erreur réparable
Germane: behebbarer Fehler
Ruse: popravimaâ oŝibka, ispravimaâ oŝibka

1996-02-29


ripar*o ---

Reveno al normala funkciado post paneo, misfunkcioeraro.

Angle: recovery
Ruse: vosstanovlenie, ispravlenie

1996-02-29


risurc·o, rimedo ---

  1. Logika aŭ fizika parto de komputila sistemo kiu estas disponigebla al procezo; ekz-e, la tempo de la ĉefprocesoro, peco de la ĉefa aŭ ekstera memoro, fizika aŭ logika disponaĵo. Speciale oni distingas op'uzajn risurcojn (risurco estas op'uza se ĝi estas disponigebla al pluraj procezoj samtempe, do, se pluraj procezoj povas kolektive, ope ĝin uzi) kaj kritajn,monopolajn risurcojn (ĉiumomente tian risurcon rajtas uzi ne pli ol unu procezo).
  2. Speciale, operaciuma rimedo kiun oni povas uzi kiel parametron de procezo sen retraduki aŭ rebindi ties programajn komponantojn; ekz-e dialogujoj, rastrumaj grafikaĵoj aŭ tiparoj.
Ling. Oni proponis ankaŭ resurco, risurso [Pt]. La formo risurco troveblas jam en la verkaro de INTERKOMPUTO ("Teoriaj kaj praktikaj problemoj de la programado", Budapeŝto 1982, pĝ 9).

Angle: resource
Germane: Betriebsmittel
Itale: risorsa
Ruse: resurs; sredstvo

1996-09-22


robot·o ---

"1 Homaspekta aŭtomato, kapabla obei certajn ordonojn kaj fari komplikajn taskojn" [PIV]. Moderna roboto konsistas el manipulilo (artika brako kun pinĉilo) kaj stiranta organo (kutime bazita sur mikroprocesoro). Iuj robotoj havas veturkapablon.

Angle: robot
Ruse: robot

1996-02-29


Rom(an)a* ---

Rilata al Romo aŭ rom(i)anoj.

Ling. En nia Leksikono temas pri Romaj ciferoj kaj pri Romaj tiparoj (vd klasika fasono kaj literoj latinaj). Pro falsa internacieco latinida-angla, PIV preferas la formon Romana (kvankam ties -an estas nura adjektivigilo, estiganta krome malnecesan konfuzon kun la proza ĝenro); male, laŭ la tradicioj germana kaj orient-Eŭropa ni preferas la mallongan formon Roma, sen la balasta kaj misgvida kvazaŭsufikso. Cetere, kp "romanika stilo".

Angle: Roman
France: romain
Germane: römisch
Ruse: rimskij

1996-02-29


[Evi.] Rom(an)a fason·o, romana tipo [PIV] ---

Rekta fasono (magra).

Ling. Malfacilas eviti la terminformon "Rom(an)a fasono" pro ĝia ofteco en la anglalingvaj iloj (printiloj, tekstotraktiloj), kvankam ĝi estas plursenca kaj havas iom diversajn signifojn en la Eŭropaj lingvoj:

Angle: Roman type
Ruse: prâmoj svetlyj ŝrift s zaseĉkami

1996-02-29


rond*ig·o [KKV] ---

Ofte oni ne povas simple stumpigi tro longan nombroprezenton, ĉar tio malekvilibrigas la erarojn. Ĝenerale, se ne estas speciala rezono por preferi rondigon ĝis la plej proksima prezentebla valoro plia --- tiel nomatan superrondigon, --- aŭ ĝis la malplia --- la subrondigon, --- oni elektas la proksimrondigon. Por la dekuma nombrosistemo la proksimrondigo efikas jene: se en la plej peza el la forĵetataj ciferpozicioj estas valoro plia ol 4, tiam la plej malpeza el la restantaj ciferpozicioj estas krementata je 1. La Paskala prafunkcio ronde rondigas reelojn ĝis la plej proksima entjero.

Angle: rounding off (rounding down, rounding up)
Ruse: okruglenie

1996-02-29


RTF, Riĉa Teksto-Formato ---

Askiigita prezento de tekstoj, ellaborita de Majkrosoft por transporti tekstojn inter la verkilo Word kaj aliaj tekstotraktiloj.

Angle: RTF, Rich Text Format
Ruse: rasŝirennyj tekstovyj format

1996-02-29


ruband*o, strio, bendo ---

Laŭ PIV,

  1. Longa mallarĝa teksaĵo el silko, kotono, lano ks, uzata i.a. kiel ornamo
  2. (...)
  3. Peco el ia ajn materialo, havanta la formon de rubando: ... magneta rubando de magnetofono ...
inkrubando. rubando, trapenetrita de inko, kaj intermetiĝanta inter la tipoj kaj la papero en skribmaŝino.

Estas persista maniero misuzi la neoficialan bendon por la signifoj, por kiuj tute sufiĉas la Fundamenta "rubando"; tion ni opinias evitinda kaj preferas la terminojn trurubando (cetere, jam malaktuala), memorrubando (de abstrakta aŭtomato) ktp.

Angle: tape
Ruse: lenta

1996-02-29


rul*- ---

Nova traduko proponata por la anglaj "run, to run" --- fakvorto por "programplenumado". Iuj uzas "esperantigon" runi, sed tio estas malbela, kaj la Kongresa runo de Kalocsay neniel koncernas komputikon. La tradukprunto kuri, kurigi aspektas nenature. Estas bone, ke rul- kaj la angla "run" tre proksimas fonetike (kp rultempa sistemo --- angle "run-time system"). Similan formon uzas la rumanoj: rulare.

Ling. La verbregado: "ruli programon SUR komputilo PER plenumsistemo, operaciumo"; se tiaj precizigoj ne estas bezonataj, oni povas diri lanĉi, ekigi, startigi, plenumi programon. --- Kp rulumi.

Angle: run
France: (faire) tourner

1996-02-29


rul*o ---

Unuopa apliko de komputilo aŭ disponaĵo por plenumi certan laboron.

Angle: run
France: exécution, relance, passage
Germane: Lauf, Durchlauf
Ruse: progon, zapusk, sĉët, period ispolneniâ

1996-02-29


rul·temp·a, dinamika ---

Rilata al la (periodo de) programplenumo (kontraste al statika, traduktempa).

Ling. La logika kontrastaĵo por "statika" estus ne dinamika (la forto ne ĉiam estigas movon) sed "kinet(ik)a".

Angle: run-time, dynamic
Ruse: dinamiĉeskij, perioda ispolneniâ

1996-02-29


rul·temp·a erar·o ---

Eraro kiun la tradukilo ne povas malkovri kaj kiu manifestiĝas nur rultempe. Rultempaj eraroj estas pli malfacile troveblaj ol la traduktempaj. La plej oftaj rultempaj eraroj estas valor'eksceso, maltaŭga datumo en dosiero (aŭ eĉ malesto de bezonata dosiero), variabla argumento ne valorizita ktp.

Angle: run-time error
Ruse: dinamiĉeskaâ oŝibka, oŝibka perioda ispolneniâ

1996-02-29


rul·temp·a sistem·o ---

Tiu parto de la programaro de programada sistemo, kiu entenas modulojn kaj procedurojn, vokojn al kiuj la tradukilo metas en la celprogramon por traduki certajn esprimilojn de la fontlingvo; tiuj vokoj estas plenumataj rultempe (ekz-e la dosier'administraj operacioj).

Angle: run-time system
France: système d'exécution
Germane: Laufzeitsystem
Ruse: ispolnitelínaâ sistema, sistema podderĵki ispolneniâ

1996-02-29


rul·um·i [PIV] ---

Ŝovi ekranon aŭ fenestron tra datumo kies ekrana prezento estas tro longa kajaŭ tro larĝa, tiel ke maleblas vidigi ĝin tute.

Ling. Tia ŝovo pensigas pri la Mez'epokaj skribruloj, kiujn oni legis rulumante (transvolvante) la pergamenon de unu bastoneto al la alia. Laŭ PIV, rulumi = volvi (1) t.e. "plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia ... kp bobeni".

Angle: scroll(ing)
France: défilement
Ruse: prokrutka

1996-02-29


rul·um·skal·o ---

Speco de rulumilo en interaga sistemo, ekrana zono ĉe fenestrorando, prezentanta tutan dimension (vertikalan aŭ horizontalan) de la traktata datumo (teksto, bildo), kun "ruluma kursoro", prezentanta la kurantan pozicion en la datumo. Tiu ruluma kursoro estas ŝovebla per la muso, kio ebligas rulumi la traktatan objekton.

Angle: scroll bar
Ruse: linejka prokrutki

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]