[Supren][Indekso][Instrukcio]


S ---

La 22-a el la literoj de Esperanto, uzata kiel mallongigo de "sekundo" (etlitere), kaj (ĉeflitere) de "Sudo", "sulfuro".

1996-02-29


SADT (siglo de angla "Structured Analysis and Design Technique") ---

Metodo de datumflua funkcia analizo uzata je la stadio de bezonformulado por difini la realigotajn komputajn risurcojn por analizata apliko.

1996-02-29


sag·o·klav·o ---

Ĉiu el pluraj klavoj de komputila klavaro, uzataj por movi la kursoron sen ŝanĝi la traktatan datumaron. Multaj klavaroj disponigas specialan klavogrupon de sagoklavoj; kutime sur tia klavo estas sago, indikanta la movdirekton de ĝi estigatan. Krom tiujn piktogramojn fojfoje oni bezonas vortsimbolon por sagoklavo; ni proponas la esperantigojn donitajn en tabelo pri sagoklavoj. Vd griza klavo.

Angle: arrow key, cursor control key
Ruse: klaviŝa-strelka

1996-02-29


sak·ret·o ---

Komputila reto transmetanta pakaĵojn nur inter siaj lokaj retnodoj; eĉ se ĝi havas konekton al pluraj aliaj retoj, ĝi ne faras transmeton inter ili. Kp spino, transita reto.

Ling. Kp "sakstrato".

Angle: stub network

1996-02-29


salt*o [KKV] ---

Kondiĉa aŭ senkondiĉa ordona frazo malimplice indikanta la programpunkton (markon, en programada lingvo; adreson de komando, en maŝinkodo), de kie pluiros la programplenumo (normale la ordonoj estas plenumataj unu post alia laŭ la teksta ordo). En Paskalo salto estas simpla ordono:

   salto = "AL" marko.

Angle: jump, GOTO statement
Pole: skok
Ruse: pereĥod

1996-02-29


salut*i ---

Komenci laboron (precipe, dialogon) kun pluruzula komputa sistemo, komunikante al ĝi siajn nomon kaj pasvorton. Kp adiaŭi.

Angle: log in, log on, sign on
France: entrer, ouvrir (la session)
Germane: anmelden
Ruse: vojti, naĉatí seans

1996-02-29


salut*o ---

La agoj por saluti.

Angle: login, logon
Ruse: vĥod v sistemu, naĉalo seansa

1996-02-29


sav*i ---

En programo, fari "restaŭrkopion" de variablo. Kp registri (memorfiksi datumaron en dosiero).

Angle: save
France: sauvegarder; stocker
Germane: retten, sich erstellen
Ruse: soĥranití, zapisatí

1996-02-29


sci·o·baz·o ---

Vd sub konsililo.

Angle: knowledge base
Ruse: baza znanij

1996-02-29


seanc·a tavol·o, seanca nivelo ---

Vd ĉe septavola etalona modelo kaj en la tavolstaka tabelo.

Angle: session layer
Ruse: seansnyj urovení

1996-02-29


seanc·o [PIV] ---

La tuta ciklo de la laboro de uzanto en dialogo, ekde la saluto ĝis la adiaŭo.

Angle: session
Ruse: seans

1996-02-29


segment*o [Jel, Pfei] de memoro ---

Logika aŭ fizika rikordo, ariganta objektojn por komuna protekto kajaŭ por kuna eneligo kajaŭ pro egala vivdaŭro, ekz-e en virtuala memoro (ankaŭ vd memor'administrado, adresspaco).

Angle: segment
Ruse: segment

1996-02-29


sek ---

En Paskalo, la nomo de unuloka prafunkcio, kiu estas difinita super la valoroj de la numereblaj tipoj, kaj liveras la tujsekvan valoron (la postanton de sia argumento).

Angle: Succ
Ruse: Sled

1996-02-29


(1) sekc*o ---

En PL/I, ALGOL-68 k.a. programlingvoj, ĝeneraligo de indichava variablo. Ekz-e en PL/I, sekco de n-dimensia tabelo T havas la formon de indichava variablo en kies k pozicioj (k<=n) anstataŭ indico aperas steleto.

Tia sekco mem estas k-dimensia tabelo; se en la sekca indichava variablo la j-an indicpozicion okupas steleto, tiam la sekco inkludas ĉiujn tabelanojn, ricevatajn per la variigo de la j-a indico inter ĝiaj indiclimoj. Se k=n, la sekco ekvivalentas al la tuta T. Ekz-e, se T estas 3-dimensia tabelo (n=3), tiam la sekco T(*,*,9) estas 2-dimensia tabelo (k=2), indikanta la 9-an "horizontalan" ebenon.

Limigita formo de sekco disponeblas ankaŭ en Paskalo. La deklaron:

VAR paĝo: TABELO [1..n, 1..m] EL signa;

oni rigardas mallongigo de

VAR paĝo: TABELO [1..n] EL TABELO [1..m] EL signa;

tial oni rajtas uzi la indichavan variablon paĝo[j], ekvivalentan al sekco ("la j-a linio de la paĝo"); alivorte,

paĝo[j,k] = paĝo[j][k]

Tamen en Paskalo oni povas sekci nur laŭ la unuaj dimensioj.

Angle: cross-section, slice
Ruse: seĉenie; vyrezka

(2) sekc*o ---

Mat.: Estu f funkcio (aŭ, pli ĝenerale, ĵeto) n+1-loka. Tiam fiksante ĝian j-an argumenton oni ricevas n-lokan ĵeton; ekz-e, por j=1 oni rajtas skribi:

g(u)(v1,v2,...,vn) = f(u,v1,v2,...,vn)

Tia g, ĵetanta al n-lokaj funkcioj, nomiĝas sekco de f. La procedo (same kiel ĝia malo, la malsekco) estas ofte uzata en lambdo-kalkulo kaj funkciaj programlingvoj.

Ling. La angla termino devenas el la nomo de Curry ['k\invv ri], kiu diskonigis ĉirkaŭ 1958 la ideon formulitan de Schönfinkel (1924), origine de Frege (1893) {noto de M. Weichert}. --- Kp sekco.

Angle: currying, curried function

1996-02-29


sektor*o [Jel, Pfei] ---

Minimuma fizike adresebla memor'unuo sur magneta disko.

Ling. Fakte temas pri arko; ebla pravigo: sektoro estas komunaĵo de trako kaj sektoro.

Angle: sector
Ruse: sektor

1996-02-29


sekvenc·o [PIV] ---

Mat.: Sekvenco de elementoj de aro A estas ĵeto N->A; simbole a0, a1, ..., an, ... (a0,a1,...) (vd opo) aŭ {an} --- kie ĉiu an (n EN N) estas nomata sekvencano.

Rim. Sekvenco tre similas numeradon (vd Godela numerado, numerebla aro), liston.

Ling. PIV donas al tiu neoficiala vorto nur signifojn muzikan, kinan kaj kartludan. Seria kutime estas uzata kontraste al paralela; vico havas ankaŭ aliajn komputikajn signifojn.

Angle: sequence
Ruse: posledovatelíností

1996-02-29


semafor*o [Pfei] ---

Datumtipo uzata en malaltnivela sinkronigo de paralelaj procezoj. La valoroj de semaforo estas nenegativaj entjeroj; super semaforo estas difinitaj du operacioj: liberigi (malokupi), kiu alkrementas la valoron de la semaforo, kaj okupi, kiu ĝin dekrementas, se ĝi estas pozitiva, aŭ --- se la valoro nulas --- haltetigas la procezon ĝis alia procezo plenumos liberigon --- vd kunrulo.

Angle: semaphore
Ruse: semafor

1996-02-29


semantik·a ret·o ---

En la sistemoj de artefarita intelekto, maniero prezenti sciojn per markita direkta grafeo. Ĉiu ties vertico prezentas objekton, okazon, nocion aŭ koncepton, kaj ĉiu eĝo esprimas rilaton (ligilon) inter la konceptoj. Proceduroj ebligas atingi konceptojn, ŝanĝi konceptojn kajaŭ rilatojn inter ili por traktado kaj navigado. Kp E-R-diagramo (vd ĉe enta-rilata modelo).

Angle: semantic network
Ruse: semantiĉeskaâ setí

1996-02-29


semantik·o [PIV] [KKV] ---

  1. Scienco studanta rilatojn inter signo kaj ties signifo.
  2. Parto de la priskribo de programlingvo, atribuanta signifon al ties elementoj; vd aksiomara semantiko, operacia semantiko
  3. La signifo de programlingva esprimilo. Vd semiotiko.
Ling. "Scienco, studanta la vortojn rigardatajn laŭ ilia signifo, iliajn sencoŝanĝojn kaj la historion de ilia sencevoluo" [PIV].

Angle: semantics
Ruse: semantika

1996-02-29


semiotik·o ---

Scienca studo pri signosistemoj (sistemoj de signoj) en la socio (lingvoj, kutimoj, ritoj, artoj, teĥnikoj), en la naturo (komunikado inter la animaloj) aŭ en la homo (vida, aŭda percepto; logika rezonado).

Konforme al la tri dimensioj de la signo oni aranĝas la semiotikajn studojn en tri fakojn.

Sintakso
okupiĝas pri la strukturo de signoformoj, sendepende je ilia rilato al la aliaj semiotikaj dimensioj. Modela aserto sintaksa estus, ke "en bonforma programo, se ne konsideri komentariojn kaj signoĉenojn, la malfermaj kaj la fermaj krampoj ekvilibras"; la modela problemo estas difini la aron de ĉiuj tekstoj apartenantaj al koncerna formala lingvo.
Semantiko
studas la rilatojn inter signoformoj kaj la objektoj de ili referencataj; ekz-e, por programlingvoj semantiko determinas la rezulton de programplenumo super donitaj enigaĵoj.
Pragmatiko
okupiĝas pri la aferoj koncernantaj la perceptanton de komunikaĵoj, precipe pri celkonforma apliko de sistemrimedoj kaj interpreto de la rezultoj. Ekz-e, kiajn datumtipojn oni uzu por prezenti koncernajn objektojn (ĉu entjeron aŭ reelon? ĉu vektorondosieron? ktp); kiaj stirrimedoj plej bone taŭgas por algoritmo (ĉu realigi rikuran algoritmon per iteracio aŭ per rekursio?).

Angle: semiotics
Ruse: semiotika

1996-02-29


sen·bar·a serĉ·o ---

La ĝenerala speco de mu-operatoro. Estu g(y,X) iea funkcio; tiam

   (µy) g(y,X) =
      min {y | f(y,X)=0 kaj por ĉiu z<y diverĝas g(z,X)]},
                     se la aro ne vakuas;
      NEDIFINITA, se la aro estas vakua.

Kp barita serĉo. --- Iam oni uzas malpli permeseman difinon, postulante ne nur la konverĝon ĉe la malpliaj argumentoj, sed ke g estu ĉiea funkcio. --- Evidente, temas pri brutforta metodo por serĉi radikojn de ekvacio per malinĝenia testado de la naturaj nombroj ekde 0; en Paskalo oni povus esprimi tion jene:

   PROCEDURO mu(VAR y: entjera;
                FUNKCIO g(yy:entjera; xx:vektoro);
                x: vektoro);
   STARTO y:=0;
          DUM g(y,x)<>0 FARU y:=y+1
   FINO

Angle: unbounded search
Ruse: neograniĉennyj poisk

1996-02-29


sen·danĝer·a ---

Kiu neniam faras ion malbonan. Kp vivemo.

Angle: safe
Ruse: bezopasnyj

1996-02-29


sen·direkt·a grafe·o ---

Grafeo kiu ne havas direktajn eĝojn. Kp direkta grafeo.

Angle: undirected graph
Ruse: neorientirovannyj graf

1996-02-29


sen·fin·a iteraci·o ---

Iteracio kies plenumo ne finiĝas ("diverĝas"). Senfina iteracio ofte estiĝas pro eraro en la kondiĉo aŭ pro manko de nombrilkremento en la iteracikorpo; sed estas programoj kies funkciado esence estas senfina iteracio (ekz-e la operaciumo). Oni ne konfuzu enfinan iteracion kun senkondiĉa iteracio.

Angle: infinite loop
Ruse: beskoneĉnyj cikl

1996-02-29


sen·kondiĉ·a iteraci·o ---

Iteracio kies kondiĉo ne estas parto de la iteraciaj krampoj kaj malestas en la sintakso de tiuspeca iteracia ordono; anstataŭe ĝi aperas ene de la iteracikorpo en formo de elirejoreven'ordono.

Senkondiĉa iteracio oportunas kiam oni bezonas testi plurajn kondiĉojn kun diversaj kromagoj (ekz-e serĉo en simboltabelo povas finiĝi per trovo de la serĉataĵo aŭ per konstato, ke tiu en la tabelo malestas; en la unua kazo oni povas tuj liveri la trovaĵon, en la dua oni devas, antaŭ ol forlasi la iteracion, krei registraĵon pri la nova simbolo) aŭ kiam estas bezonata iteracio kun testado de kondiĉo(j) kaj eventuala eliro meze de la korpo.

En Paskalo mankas senkondiĉa iteracio, kio devigas onin uzi salton al marko aŭ konstantkondiĉan iteracion:

RIPETU ... ĜIS falso

DUM vero FARU ...

Pli oportunan solvon disponigas MODULA, Oberono, ADA kaj C, en kiuj senkondiĉa iteracio ebligas sendependan indikon de ripetado kaj de elirejoj (aŭ reven'ordonoj). Vd ekzemplon pri senkondiĉa iteracio en MODULA (aŭ en Oberono, en kiu la funkcio aspektus idente).

Angle: loop statement
Ruse: bezuslovnyj cikl

1996-02-29


sen·kramp·a operaci·skrib·o ---

Tia maniero prezenti algebrajn formulojn, ke ĉiuj operacisimboloj antaŭas (en la antaŭmeta operaciskribo) aŭ sekvas (en la postmeta operaciskribo) siajn argumentojn. Senkrampan operaciskribon (en ĝia antaŭmeta formo) inventis la pola logikisto J. /Lukasiewicz [Lukas´eviĉ], pro kio ĝi iam estas nomata "la pola notacio". Senkrampa operaciskribo estas oportuna linia prezento de deriv'arboj en tradukilo, la postmeta formo de aritmetikaj kaj Buleaj esprimoj estas uzata en maŝinlingvoj de stakaj komputiloj kaj en FORTH.

Angle: parentheses-free notation, Polish notation
Pole: notacja polska
Ruse: besskoboĉnaâ zapisí

1996-02-29


sen·kun·tekst·a gramatik·o ---

Genera gramatiko, en kies ĉiuj derivreguloj la maldekstra parto konsistas nur el variabla simbolo.

Angle: context-free grammar
Ruse: beskontekstnaâ grammatika, kontekstno-svobodnaâ grammatika

1996-02-29


sen·kun·tekst·a lingv·o ---

Lingvo kies sintakso estas priskribebla per senkunteksta gramatiko.

Angle: context-free language
Ruse: beckontekstnyj âzyk, KS-âzyk

1996-02-29


sen·line·e, aŭtonome, malkonektite [Jel, Pfei] ---

Reĝimo de aparato ĉe kiu ĝi funkcias sendepende je la ĉefa komputilo. Kp rektlinee.

Angle: off line
France: déconnecté, hors ligne
Ruse: avtonomno

1996-02-29


sen·memor·a cirkvit·o ---

Cirkvito, kies eligaĵo dependas nur je la kuranta stato de ĝia enigaĵo, sendepende je la antaŭa laboro. Projektante senmemorajn cirkvit·ojn oni aplikas la metodojn de Bulea algebro. Kp memorhava cirkvito.

Angle: combinational circuit, combinatorial circuit

1996-02-29


sen·paŝ·a klav·o, morta klavo ---

En meĥanika tajpilo, klavo kiu ebligas produkti signon sen paŝigi la ĉareton al la sekva signopozicio; tio ebligas tajpi ĉapelitajn literojn aŭ substrekitajn vortojn sen retropaŝo.

Ling. Normale klavo de videbla signo faras du aferojn: (1) ĝi produktas signobildon kaj (2) ĝi paŝigas la ĉareton, por pretigi la pozicion por la sekva signo. Senpaŝa klavo plenumas nur la unuan funkcion, do la metaforo "malviva klavo", uzata en multaj etnolingvoj, estas ne tute ĝusta (senpaŝa klavo ja estas "duonviva", same kiel la spaceta aŭ retropaŝa klavoj, kiuj, simetrie, plenumas nur la duan funkcion). Mirinde multaj esperantistoj uzas ankoraŭ pli fuŝan terminon "morta klavo", en kiu morta uzurpas la (metaforan) signifon de malviva; tio estas same nelogika, kiel diri naskiĝa anstataŭ viva; se oni ne sentas la ridindon de tio en Esperanto, oni provu retrotraduki (angle "mortal key", france "touche mortelle", germane "tödliche Taste").

Angle: dead key, accent key
Ruse: mërtvaâ klaviŝa

1996-02-29


sen·radik·a arb·o, libera arbo ---

Sencikla koneksa unugrafeo sendirekta. Aliajn difinojn prezentas la sekva

Teoremo:

Se G estas sendirekta unugrafeo havanta n>0 verticojn, la sekvaj asertoj ekvivalentas: Vidu ekzemplon [FIG.] pri senradika arbo. Kp radikhava arbo, arbo.

Rim. En la tradicia grafeiko oni ofte uzas la terminon "arbo" kun la signifo de senradika arbo; sed en komputiko "senradika arbo" estas preskaŭ nekonata.

Angle: free tree, unrooted tree

1996-02-29


sen·serif·a, groteska ---

Pri tiparo kun egale dikaj linioj ne havantaj serifojn (unue tiaj tiparoj aperis komence de la 19-a jc). Estas tutaj tiparaj familioj senserifaj, posedantaj siajn kursivon, rektan kaj aliajn fasonojn; aliflanke, en la familio Computer Modern kaj ĉe multaj printiloj oni rigardas senserifon tipara fasono.

Angle: Doric, sans serif
Itale: grottesco, Lineare
Ruse: rublenyj, grotesknyj (ŝrift), bez zaseĉek

1996-02-29


sen·sign·um·a entjer·o ---

Nenegativa entjero 0, 1, 2, ktp, t.e. elemento de N. (Se la signumo estas implicata en la interna prezento, oni povas, per egala kvanto da bitoj, prezenti entjerojn absolute pli grandajn ol maksEnt; ankaŭ vd bajto.)

   sensignuma_entjero = cifero{cifero}.

Angle: unsigned integer

1996-02-29


sen·sign·um·a nombr·o ---

Sintaksa nocio de Paskalo, literalo prezentanta nenegativan entjeron aŭ reelon:

   sensignuma_nombro = sensignuma_entjero | sensignuma_reelo.

Angle: unsigned number
Ruse: ĉislo bez znaka

1996-02-29


sen·sign·um·a reel·o ---

Sintaksa nocio de Paskalo, literalo prezentanta nenegativan reelon:

   sensignuma_reelo =
      sensignuma_entjero "." cifero{cifero} [eksponento] |
      sensignuma_entjero eksponento.

Angle: unsigned real
Ruse: veçestvennoe bez znaka

1996-02-29


sent*il·o, indikatoro [PIV] ---

Aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en komputile trakteblan signalon. Oni povas paroli pri sentiloj de roboto aŭ pri la printila bloko testanta, ĉu finiĝis la paperfolio.

Ling. Se oni akceptas la neoficialan vorton senso [PIV], oni probable devus diri sensilo (kiel sensorganoj en PIV sub percepti). Tamen "sentilo" sekvas el aliaj formoj, jam enradikiĝintaj en Esperanto: sentiva aparato [PIV], flarsento [Z, PIV] ktp. Oni ankaŭ proponis perceptilon [MMES] (kio ŝajnas nocio pli altnivela, implicanta ankaŭ programaron), sed en la kunmetoj la sama verko donas "sentilo"n: lumsentilo ktp.

Angle: sensor, sensing device, pickup, transducer, transformer
Germane: Gebergerät, Fühler
Pole: czujnik
Ruse: datĉik; çup

1996-02-29


se*o ---

Branĉa ordono kiu ebligas dum la rultempo, depende je la kuranta valoro de kondiĉo, elekti iun el du ordonoj (nomataj branĉo, alternativo) estiel agon, per kiu daŭriĝu la programplenumo. En Paskalo seo havas la sintakson:

   seo = "SE" Bulea_esprimo "TIAM" ordono ["ALIE" ordono].

Ĉi tiu regulo estas ambigua.

Angle: IF statement, conditional statement
Ruse: uslovnyj operator

1996-02-29


sep·tavol·a etalon·a model·o por komuniko de malfermitaj sistemoj ---

Aranĝo de datumtransmetaj protokoloj proponita en 1978 de ISO kiel kadra internacia normo por diversspecaj ret'arkitekturoj. La sep tavolojn (aŭ nivelojn), de la plej malalta ĝis (1) la plej alta (7), montras la tavolstaka tabelo.

Angle: seven-layer reference model, OSI Reference Model

1996-02-29


serĉ'arb·o ---

Arba datumstrukturo uzata por facile atingi objektojn per ilia ŝlosilo; ĉiu nodo de serĉ'arbo entenas ŝlosilon, per kiu eblas determini, kiajn ŝlosilojn havas la nodoj de la respektivaj subarboj. Detalojn vd ĉe duuma arbo, B-arbo.

Angle: search tree
Germane: Suchbaum
Ruse: derevo poiska

1996-02-29


serĉ·il·o ---

Rimedo por serĉi, kaj speciale:

  1. komando de redaktilo ebliganta trovi bezonatan tekstopecon;
  2. programo ebliganta al uzulo serĉi informojn en la datumbazoj de la Interreto, ekz-e
    [Yahoo | Lycos | WebCrawler | WWWW | Infoseek | DejaNews | Open Text | Novosibirsk]

Angle: search engine
France: outil de recherche
Ruse: sistema poiska informacii

1996-11-07


serĉ*o [KKV] ---

Operacio plenumata por trovi bezonatan objekton en datumstrukturo. Se la serĉo estas farata surbaze de la adreso aŭ pozicio de la objekto, oni parolas pri pozicia serĉo; se necesas trovi (ĉiujn) objekto(j)n, por kies valoro validas ia kondiĉo, tiam oni parolas pri asociiva,perenhava serĉo (kp atingo, ŝablono). --- La metodojn, optimajn se la tuta serĉo okazas en la ĉefmemoro, oni nomas metodoj de interna serĉo (kp interna ordigo); konsiderante ankaŭ la eneligojn koncernantajn la eksteran memoron, oni parolas pri ekstera serĉo --- Vd duoniga serĉo, haketado.

Angle: search
France: recherche
Ruse: poisk

1996-02-29


seri*a ---

"Prezentanta serion: seria kolekto; seria fabrikado de elprovita prototipo; serie konektitaj akumulatoroj" [PIV], vd cirkvito, paralela, serio.

Angle: serial
Ruse: posledovatelínyj

1996-02-29


seri·a serĉ·o ---

Serĉa procedo en kiu la elementoj de la serĉoareo estas ekzamenataj unu post alia, ne nepre laŭ la ordo de ilia registrado. Kp paralela serĉo; elĉerpa serĉo.

Angle: serial search
Germane: sequentielles Suchen
Ruse: posledovatelínyj poisk

1996-02-29


serif·o ---

Malgrandaj limstreketoj ĉe la ekstremoj aŭ anguloj de linioj en literbildoj de klasika fasono, estiĝintaj el ĉizelbato dum farado de monumentaj ŝtonsurskriboj (ideo, ankoraŭ trovebla en la rusa termino). La romianoj transprenis serifojn en la 1-a jc a.K. de la helenaj skulptistoj, ĉe kiuj la serifoj estas atestitaj ekde la 4-a jc a.K.

Ling. Por nefaka uzo eble taŭgus la pli simpla "(lini)streketo", proponita en [Wel89]; tamen ĝi ne estas sufiĉe preciza (oni povus heziti, ĉu temas pri io simila al la pola trastreko, aŭ pri "numerstreko" kia). La formo "serifo" oportunas i.a. por nomi tiparon senserifa. Cetere, laŭ la ĉeĥa modelo oni povus provi pli radikŝparan (liter)kalkanonliter'ungon [Pt].

Angle: serif
Ĉeĥe: patka
France: empattement
Germane: Serif(e)
Ruse: zaseĉka

1996-02-29


seri*o ---

Laŭ PIV,

  1. Aro da objektoj, aferoj, el kiuj ĉiu estas tiel same simila aŭ rilata al la antaŭa, kiel la sekvanta (...) kp sinsekvo, vico, ĉeno
  2. Ĉiu el la kolektoj de unu revuo, periodaĵo ktp (...)
  3. Mat.: Vico de termoj interligitaj per la signoj plus kaj minus (...)
  4. Elektro: Aro (da baterioj, piloj ks) aranĝita tiamaniere, ke la pozitiva elemento de unu estas konektita kun la negativa de alia. Kp paralela (...)

Vd sekvenco.

Angle: series
Ruse: râd; seriâ; posledovatelínoe soedinenie

1996-02-29


serv·il·o [Jel, Pfei], stacio ---

Nodo de komputila reto, plenumanta specialajn funkciojn (servojn) laŭ mendoj de aliaj nodoj.

Angle: server
Ruse: server, specprocessor, stanciâ

1996-02-29


[Evi.] set·i [SPIV] ---

Valorizi; elekti; agordi.

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]