![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
signal·er·o ---
Ĉe datumtransmeto, la prezento de ĉiu signo estas aro de signaleroj sendataj serie aŭ paralele en formo de modulado de la datumtransmeta medio. Kutime la signaleroj estas duumaj [IFIP71]. Kp baŭdo.
Angle: signal element
1996-02-29
signal*o ---
1996-02-29
Alfabeto, kaj pli speciale:
Angle: character set
France: jeu de
caractères
Germane: Zeichenvorrat, Zeichensatz
Ruse: nabor liter
1996-02-29
sign·ej·o ---
Ortograma peco de la ekrana aŭ papera surfaco, en kiu povas situi unu signobildo.
Ling. Eble pli bona estus la formo "signingo", kiu klare implicas, ke temas pri unu signo; bedaŭrinde, ĝi ankaŭ havas la kromsencon de nekompleta enteno (tiun ideon sur formularioj ofte prezentas la kuvo).
Angle: font recticle
France: position de
caractère
Ruse: znakomesto
1996-02-29
signif·a cifer·o [KKV], pli ĝuste signifa ciferpozicio ---
Tia apero de cifero en numeralo, ke ĝia valoro estas esenca por iu celo; speciale, se ĝi estas necesa por garantii postulatan ekzakton. Kp nesignifa cifero.
Rim. La nombro de signifaj ciferoj (aŭ fidindaj ciferoj) estas uzata kiel karakterizaĵo de ekzakto, dum la nombro de ĉiuj ciferpozicioj en numeralo estas mezuro de precizo.
Ling. Iuj preferas "signifika cifero" [Rei87]; tio ŝajnas senutila harfendaĵo, la signifa cifero, aperinta jam en [KKV], tute sufiĉas.
Angle: significant digit
France: chiffre
significatif
Germane: signifikante Ziffer,
Wertziffer
Ruse: znaĉaçij razrâd, znaĉaçaâ cifra
1996-02-29
(1) sign*o [PIV][Jel, Pfei], fake ankaŭ karaktro [SPIV] ---
Ling. La kritikon de karaktro vidu sub tiu kapvorto. Por la koncerna nocio la vorto "signo" estas tute sufiĉa (tion pruvas, ekz-e, la sperto de la germana, ĉeĥa kaj de multaj aliaj lingvoj, kiuj senprobleme uzas siajn respondajn vortojn); la ĉefaj avantaĝoj de "signo" estas, ke ĝi bone harmonias kun la komuna lingvo (kp demanda, ekkria signo, supersigno, interpunkcia signo, radiksigno), ĝiaj produktivo kaj agrabla fonetika formo. --- Kp signumo.
Angle: character
Germane: Zeichen
Pole: znak
Ruse: litera
(2) sign·o ---
Vd signumo.
Angle: (number) sign
Ruse: znak ĉisla
(3) sign*o ---
Baza nocio de semiotiko, responda al la komputika datumo; la logikistoj ofte preferas la terminformon nomo. La nocion konis jam la stoikistoj, kiuj difinis la signon (se:me~ion) kiel duunion de signantaĵo (se:máinon) kaj signato (se:mainómenon).
(S-ta Aŭgusteno latinigis tiujn terminojn per "signum --- signans --- signatum"; simile ĉe Peirce kaj de Saussure --- france signifiant, signifié).
Germana logikisto kaj matematikisto F. L. G. Frege (1848--1925) rimarkigis, ke fakte temas pri triunio (la "triangulo de Frege"),
2
/ \
1---3
1 --- Objekto, aŭ referencato estas la realaĵo indikata de la signo (angle "denotation, referent" germane "Bedeutung", latine "denotatum").
2 --- Signoesprimo, nomo; ekz-e vorto aŭ frazo en homa lingvo ("d-ro Esperanto", "L. Zamenhof", "la kreinto de la Lingvo Internacia" ktp), gesto, matematika formulo ktp (angle "sign expression, name").
3 --- Koncepto pri la afero (pri la objekto, realaĵo), la senco de la nomo (angle "concept", germane "Sinn").
Por pli klare konscii la diferencon inter 1 kaj 3 oni atentu, ke eblas paroli pri tute klara senco de nomo, kiu malhavas referencaton (ekz-e "la reĝo de Usono") kaj ke samobjektaj nomoj ne ĉiam estas interŝanĝeblaj (ekz-e, la propozicio Komence la publiko ne sciis, ke d-ro Esperanto estas L. Zamenhof veras, dum Komence la publiko ne sciis, ke L. Zamenhof estas L. Zamenhof falsas).
Laŭ Ch. S. Peirce ([p³s] aŭ ['pi°\invr s] 1839--1914, Usono) oni povas konsideri tri klasojn de signoj: imitajn, indikajn kaj konvenciajn.
En la IMITAJ signoj la signoformo iel similas la signaton (ekz-e onomatopeoj, piktogramoj).
Por la INDIKAJ signoj, la referencato aktualas en la komunika situacio (ekz-e la personaj kaj indikaj pronomoj).
Ĉe la KONVENCIAJ signoj (simboloj), la signoformo estas nemotivita kaj baziĝas sur pli-malpli arbitra interkonsento, "konvencio".
Angle: sign, name
Ruse: znak, imâ
1996-02-29
sign·o·bild·o ---
La
presanta surfaco de prestipo.
1996-11-05
sign·o·ĉen·o [Jel] ---
Ĉeno, kies elementoj estas signoj aŭ bajtoj (kp bitĉeno).
Angle: character string
France: chaîne de
caractères
Germane: Zeichenkette
Ruse:
cepoĉka liter, stroka
1996-02-29
En ekrana adaptilo, bloko kiu transformas kodonojn en signobildojn.
Angle: character generator
Ruse:
znakogenerator
1996-02-29
sign·um·o ---
Angle: (number) sign
Ruse: znak (ĉisla i
t.p.)
1996-10-07
sign·um·plu·ig·o ---
Konverto de entjera prezento por longigi ĝin ĝis kiom estas dezirate. Ĉe tio okazas ŝtopado de la pli pezaj ciferpozicioj per la valoro de la signuma bito (0 por pluso, 1 por minuso); ekz-e, la transformo de unubajtaj valoroj en dubajtajn estas farata tiel:
+9 = 00001001 ->
0000000000001001
-9 = 11110111 -> 1111111111110111
Angle: sign extension
Ruse: rasprostranenie
znaka
1996-02-29
sign·um·ŝanĝ·o ---
Unuloka operacio aplikebla al la reeloj kaj entjeroj; ĝia rezulto estas la kontraŭo de la argumento, do, la nombro kies absoluta valoro egalas tiun de la argumento, kaj kies signumo estas la malo de la signumo de la argumento; la simbolo de signumŝanĝo estas - (la unuloka minuso). La formulon -a oni voĉlegu "minus a".
Angle: sign inversion
Ruse: obraçenie znaka
1996-02-29
Kohera garnituro de ilprogramoj por komputilizita konstruado de icoj. La konstruado havas du stadiojn: simulado; kaj projektado (desegnado) de maskoj (ŝablonoj). La nomo "silicikompililo" aludas analogion kun la programlingva tradukado, komparante al ĝi la rilatojn kiuj estiĝas inter la diversaj stadioj projektadaj.
Angle: silicon compiler
Ruse: kremnievyj
kompilâtor
1996-02-29
simbol·a maŝinkod·o, asembla lingvo ---
Programada lingvo kies nocioj kongruas kun la arkitekturo de komputilo, tamen krom la perciferan indikon de la komandoj kaj de adresoj oni rajtas uzi mnemonikajn simbolojn (kp kodo). Simbola maŝinkodo ebligas uzon de la reĝistroj, indikon de adresadmaniero, priskribon de la agoj per komandoj de la procesoro. Krome, simbola maŝinkodo povas disponigi ankaŭ esprimilojn pli altnivelajn: apriorajn aŭ uzulajn makrokomandojn, rimedojn por priskribo de datumstrukturoj ktp. Tre simplan ekzemplon de simbola maŝinkodo por ĝenerala reĝistra aŭtomato donas tabelo; vd prezentas ekzemplon de programo en la simbola maŝinkodo MASM de IBM-PC.
Angle: assembly language, autocode
Ruse:
avtokod, assembler
1996-02-29
Situacio, kiam por aplika apero de simbolo egale validas pluraj difinoj; ekz-e nomkonflikto.
Angle: names conflict
Germane:
Namenskonflikt
Ruse: konflikt oboznaĉenij
1996-02-29
Prezento de semantika aŭ sintaksa objekto, konsistanta el unu aŭ pluraj signoj, ekz-e pi, NL (nomo de la stirsigno "nova linio"), 2.78 (numeralo), FINO (fraza krampo), := (valoriza operacio). Vd mnemonika simbolo.
Angle: symbol, token, lexeme
Ruse: leksema
1996-02-29
simbol·tabel·o ---
Listo de nomoj kun iliaj atributoj, kiun tradukilo aŭ bindilo faras por sia bezono aŭ por la oportuno de la uzulo.
Angle: symbol table
France: table de
symboles
Germane: Symboltabelle
Ruse:
tablica imën
1996-02-29
1996-02-29
Arteoria operacio
|x-y| = (x-y)+(y-x)
En MODULA simetrian diferencon de la aroj x,y simbolas x/y; en C, x^y. Simile al disaŭ, oni povus voĉlegi "ikso diskun ipsilono". Kp ardiferenco, disaŭo.Angle: symmetric difference
Ruse:
simmetriĉeskaâ razností
1996-02-29
simetri·a eĝ·o ---
En grafeo, eĝo kiu estas nek direkta eĝo, nek maŝo (vd ĉe grafeo). Simetria eĝo kutime estas bildigata per linio.
Angle: undirected edge
1996-02-29
simpl·a ordon·o ---
En Paskalo, ordono kiu ne entenas aliajn ordonojn (kontraste al struktura ordono):
simpla_ordono = vakua_ordono | valorizo | procedurvoko | salto.
Angle: simple statement
Ruse: prostoj
operator
1996-02-29
simpl·a tip·o ---
En Paskalo, datumtipo kiu ne entenas aliajn datumtipojn (kp malsimpla tipo). Al la simplaj tipoj apartenas ĉiuj aritmetikaj tipoj.
simpla_tipo = numerebla_tipo | tipnomo.
Angle: simple type
Ruse: prostoj tip
1996-02-29
SIMULA (de angla "SIMUlation LAnguage") ---
Nomo de du programlingvoj por simulado de diskretaj procezoj, kreitaj kiel etendo de ALGOL-60. En SIMULA unue aperis la konceptoj de klaso kaj heredado (en SIMULA ĉi lasta estas nomata "prefiksado"), kiuj estas bazo de objektema programado.
1996-02-29
simul·ad·o [PIV] [SPIV] ---
Metodoj por studi la konduton de sistemo per eksperimentado super konvena modelo aŭ simulilo programita tiel, ke ĝi ebligas variigi diversajn parametrojn de la studata fenomeno.
Rim. Modelado estas konstruado de modelo, simulado estas maniero apliki la modelon. Kp analitika metodo de modelsolvado. --- La diferenco inter imitado kaj simulado ne ĉiam estas klara, tamen ĝenerale imitado implicas plian "realismon", la eblon praktike uzi la modelon por plenumi la modelatajn funkciojn, dum simulado donas abstraktan modelon de iuj aspektoj de la sistemkonduto.
Angle: simulation
Ruse: imitacionne
modelirovanie
1996-02-29
simul·il·o [KKV, SPIV] ---
Rimedo por fari simuladon; ekz-e cifereca aŭ analoga komputilo kun konvena programo. Kp modelo.
Angle: simulator
Ruse: imitator
1996-02-29
Stirsigno sendata en la intervaloj inter la transmeto de datumblokoj; ĝia Askia kodono estas 22.
Angle: SYN, synchronous idle
1996-02-29
sinkron·ig·o [PIV] ---
Meĥanismo ebliganta enkonduki en paralelajn programojn prokrastojn kaj haltetojn por observigi necesajn rilatojn koncernantajn plenum'ordon. La baza nocio estas nedisigebla ago, t.e. sekvenco de operacioj kies plenumon rajtas interrompi neniu alia operacio. Vd semaforo, ŝloso.
Ling. Por eviti la misanalizon "sin-kronigo" oni povus diri "sinĥronigo".
Angle: synchronization
Ruse: sinĥronizaciâ
1996-02-29
sinonim*ad·o, alinomado, kromnomado ---
La situacio kiam en iu kunteksto unu sama objekto atingeblas per pluraj nomoj (simplaj nomoj aŭ nom-esprimoj). Plej ofte sinonimadon estigas referencoj.
Angle: aliasing
1996-02-29
Programo (parto de tradukilo) plenumanta sintaksan analizon.
Angle: syntax analyzer, parser
Ruse:
sintaksiĉeskij analizator
1996-02-29
Sintaksa kontrolo de fontteksto kaj malkompono de bonforma teksto en strukturojn specifitajn per la gramatiko de la fonta lingvo. En tradukilo la sintaksa analizo estas tradukstadio produktanta deriv'arbon uzotan de la sekvaj tradukstadioj. Fakte tia deriv'arbo ne ĉiam estas produktata por la tuta fontteksto; pli ofte estas konstruataj nur ĝiaj fragmentoj, kiujn tuj povas uzi (kaj detrui) proceduroj de logike sekva stadio. Ekzemplan deriv'arbon por la valorizo x:=3+y*z vd ĉi tie. La programparto realiganta sintaksan analizon estas (sintaksa) analizilo, aŭ malkomponilo.
Angle: syntactic analysis, parse
Ruse:
sintaksiĉeskij analiz, razbor
1996-02-29
Maniero specifi la sintakson de formala lingvo per aro de
direktaj plurgrafeoj, ĉiu el
kiuj kutime prezentas regulon de senkunteksta
gramatiko. Sintaksa diagramo havas unu komencan
verticon (kutime la plej maldekstran) kaj unu finan
verticon (la plej dekstran). Ĉiu eĝo de sintaksa diagramo estas markita aŭ
per nocio (sintaksa variablo, nomo de
plurgrafeo en la koncerna specifa aro de sintaksaj diagramoj) aŭ
per ĉeno de bazaj signoj, eventuale vakua.
Pasante de la komenca vertico al la
fina, oni kopias la markaĵojn; la aperoj de la nocioj estas
anstataŭigataj tute analogie, kiel ĉe la derivreguloj, ĝis rezultas
signoĉeno el nuraj bazaj signoj.
Oni kutimas meti la markaĵojn rekte sur la eĝojn, ŝveligante
ilin ĝis ortogramo (por meti enen nocion) aŭ ovalo (por baza
signoĉeno); se la markaĵo estas vakua, la eĝo restas simpla
sago. Ekz-e
.
Rim. Grafee la sintaksa diagramo "cifero" estas 10-grafeo el du verticoj (la komenca kaj la fina), ligitaj per 10 eĝoj. Oni permesas al si kunigi ekstremajn pecojn de pluraj samdirektaj eĝoj, kondukantaj al unu sama vertico (aŭ elirantaj el unu sama vertico) en "faskon", desegnatan kiel unu sola linio.
Angle: syntax diagram
Ruse: sintaksiĉeskaâ
diagramma
1996-02-29
sintaks·a erar·o ---
Parto de teksto kiu ne estas derivebla aŭ analizebla per la sintaksaj reguloj de koncerna lingvo.
Angle: syntax error, syntactical error
Ruse: sintaksiĉeskij analiz
1996-02-29
Testado, ĉu donita teksto konformas al la sintakso de koncerna lingvo. Sintaksa kontrolo estas unu el la funkcioj de sintaksa analizo.
Angle: syntactic check
Ruse: sintaksiĉeskij
kontrolí
1996-02-29
Programlingva esprimrimedo reduktebla al pli simplaj aŭ pli ĝeneralaj esprimiloj, kiu tamen havas formon pli oportunan aŭ pli naturan por la homo. Ekz-e, en C la indichava variablo v[i] aspektas pli nature ol ĝia pli ĝenerala ekvivalento *(v+1); la procedurĉapo en ADA
PROCEDURE reversu(s: IN OUT STRING) IS
estas pli legebla, ol ĝia respektivo en C:void reversu(char **s);
Rim. Se oni ne estas anglalingvano, sintaksa sukero povas havi bizaran guston. Ekz-e en COBOL la frazo DIVIDE 2 INTO X surprize por iuj signifas X:=X/2 (t.e. "2-onigu X-on"); tial M. Weichert rimarkigis, ke la sintaksa sukero de Paskalo por esperantisto estas pli dolĉa, ol tiu de PASCAL.
Angle: syntactic sugar
Ruse: sintaksiĉeskij
saĥar
1996-02-29
sintaks·a variabl·o, helpsimbolo ---
Gramatika nocio, uzata en genera gramatiko kiel helpa simbolo por formale difini la sintakson de formala lingvo; ekz-e nomo, procedurĉapo estas sintaksaj variabloj.
Angle: syntactic variable, nonterminal
Ruse: sintaksiĉeskoe ponâtie, neterminal
1996-02-29
Redaktilo de programtekstoj atentanta la sintakson de koncerna (fonta) programlingvo kaj disponiganta tekstotraktadajn rimedojn, adaptitajn al ĝia strukturo: generadon de tutaj frazoskeletoj, ekz-e
SE ___ TIAM ___ ALIE ___ ;
laŭfrazajn movojn, strukturan tekstoaranĝon (krommarĝenojn) kaj partan sintaksan kontrolon.Angle: syntax-oriented editor
Ruse:
sintaksiĉeski-orientirovannyj redaktor
1996-02-29
Regularo difinanta la klason de la tekstoj (signoĉenoj) apartenantaj al lingvo (vd semiotiko). Kvankam formale sintaksan variablon koncernas nur la ekstera formo, sendepende je la signifo (semantiko) de la bonformaj tekstoj, tamen la nocioj de genera gramatiko, priskribanta la sintakson, kutime estas tiel elektitaj, ke ili formu oportunan bazon ankaŭ por la semantikaj difinoj.
En nia Leksikono estas uzata sintaksa simbolaro kutima en la modernaj sintaksaj difinoj; ĝi estas speco de etendita formo de Backus---Naur kaj ĝin resumas la tabelo:
| Metasimbolo | Signifo |
|---|---|
| = | "estas laŭdifine" |
| | | "aŭ", "alie" (vd alternativo) |
| . | fino de derivregulo |
| [a] | 0 aŭ 1 apero de a (eventuala malesto) |
| {a} | 0 aŭ pli da aperoj de a (iteracio) |
| (a|b) | grupado, subkazoj: aŭ a, aŭ b |
| "abc" | sintaksa konstanto: la baza ĉeno abc |
| "FINO" | sintaksa konstanto: la ŝlosilvorto FINO |
| nocio | sintaksa variablo, nocio |
sintakso = {derivregulo}.
derivregulo = nocio "=" metaesprimo ".".
metaesprimo = alternativo {"|" alternativo}.
alternativo = {metafaktoro}.
metafaktoro = nocio | baza_ĉeno | "(" metaesprimo ")"
| "[" metaesprimo "]" | "{" metaesprimo "}".
nocio = litero { litero | "_" }.
baza_ĉeno = """"baza_signo {baza_signo}"""" | ŝlosilvorto.
Rim. La lasta regulo uzas la kutiman konvencion ke por prezenti citilon en signoĉeno oni ĝin duobligas. Krome, per ekstergramatika interkonsento oni ne toleras spacetojn aŭ linifinojn en la nocioj kaj baza_ĉeno-j --- sed male, postulas iom da ili inter najbaraj nocioj. En la proza teksto ekster sintaksa regulo ni permesas al ni la licencon deklinacii la nomojn de sintaksaj variabloj kaj anstataŭigi ilian substrekon je spaceto; ekz-e "prezenti bazajn ĉenojn".
Angle: syntax
Ruse: sintaksis
1996-02-29
sistem·estr·o [Jel, Pfei] ---
1996-02-29
La ago agordi programsistemon (precipe operaciumon) por konkreta komputila konfiguraĵo kaj por la celata reĝimo de ties funkciado.
Angle: system generation
Ruse: generaciâ
sistemy
1996-02-29
sistem*o ---
1996-02-29
Produktado de instrumenta (vd ilprogramo) aŭ altkvalita programaro; praktiko de programar'inĝenierado.
Angle: system programming, software engineering
Ruse: sistemnoe programmirovanie
1996-02-29
La tuto de la programaj rimedoj necesaj por funkciigi sistemon, plenumantan la postulojn de la "aplikaj" aŭ finaj uzuloj.
Angle: systems software
Ruse: sistemnoe
programmnoe obespeĉenie
1996-02-29
Fakulo pri sistemprogramado kaj pri la programaro de la plej malalta nivelo, t.e. pri la operaciumoj, tradukiloj, komputilaj retoj kaj DBM, kontraste al aplikprogramistoj.
Angle: systems programmer
Ruse: sistemnyj
programmist
1996-02-29
skal*i ---
Ŝanĝi la mezur'unuojn per kiuj estas esprimata grando por situigi ties variejon en intervalo postulata de la uzataj aparataro aŭ metodo. Kp normigi.
Angle: scale
Ruse: masŝtabirovatí
1996-02-29
skan·ad·o ---
Maniero skani bildon, por ties surekranigo (rastruma skanado, angle "raster scanning", france "balayage de trame"; vektorreĝima skanado, angle "directed beam", france "balayage cavalier") aŭ por enkomputiligo (vd skanilo).
Angle: scan
France: balayage
Ruse: razvërtka, skanirovanie
1996-02-29
skan·i ---
"tr (pri aparato) Ekzameni surfacon aŭ volumenon --- jen po-linie (televizio), jen cirkle (radaro)..." [SPIV].
Ling. Varianto: skeni [RTA84].
Angle: scan, sweep
1996-02-29
Grafika ciferecigilo, bild'analiza aparato konektita al mikrokomputilo por enigo de dudimensia bildo en formo de altdistingiva rastruma matrico.
Angle: scanner
Ruse: skaner
1996-02-29
skrib*esk·o, kaligrafia [Z] tiparo ---
Tiparo kies signobildoj imitas la manskribajn. Kp kursivo.
Angle: script, calligraphic face
Ruse:
rukopisnyj ŝrift
1996-02-29
Sendi datumon el la pli alta nivelo de la memorhierarkio al malpli alta, ekz-e el la ĉefmemoro sur diskon. Kompare kun registri, "skribi" ofte implicas "redaktadon", ŝanĝon de la datumprezento (ekz-e la printataj nombroj estas eligataj en dekuma nombrosistemo ktp). Kp kopii, legi.
Angle: write
Ruse: zapisatí
1996-02-29
skrutini·o [PIV] ---
1996-02-29
SMALLTALK (prononcu smoltok) ---
Objektema programlingvo aperinta ĉ. 1976. Ĝia ĉefa koncepto estas mesaĝo ebliganta al diversaj objektoj (aŭ klasoj de objektoj) komuniki inter si.
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)