[Supren][Indekso][Instrukcio]


softvar·o [SPIV] ---

Programaro.

Angle: software
Ruse: programmnoe obespeĉenie, softver

1996-02-29


sorb·ad·a regul·o [EKV] ---

Ĉiu el la du interdualaj aksiomoj (vd dualeco) de Bulea algebro:

(x+y)·y=y
(x·y)+y=y

Pli speciale: vero|x=vero, falso&x=falso.

Angle: absorption law
Ruse: zakon pogloçeniâ

1996-02-29


sorb·em·a operaci·o ---

Duloka operacio laŭ kies algoritma difino oni rajtas (kaj eĉ devas) ne plenumi la komputadon de la dua argumento, se la valoro de la unua estas sorbanta. En C la Buleaj operacioj && kaj || estas resp. sorbema kajo kaj sorbema aŭo. La sorbemaj operacioj ŝajnas pli rendimentaj; krome, ili ebligas tiel kombini la operandojn, ke la unua estas kondiĉo por la komputeblo de la dua, ekz-e en

a != 0 && b/a<1.0

fakte la utilo de tiaj kondiĉoj estas iom dubinda, ĉar plej ofte la agoj plenumendaj kaze de la vereco de ĉiu el la du argumentoj malsamas. Ekz-e ĉe serĉo en linia listo

DUM (r<>NUL) KAJ (r@.ŝlo<>NUL) FARU ...

la vero en la unua argumento indikas maleston de la serĉataĵo en la listo (kio probable postulas kreadon de nova listano), kaj la vero en la dua necesigas daŭrigon de la serĉo. Kp laŭbita operacio.

Angle: logical operator, short-cut operator

1996-02-29


so·zo, esceto [Pt] ---

La germana litero ß, kies fonetika valoro estas [s], estiĝinta kiel ligaturo de gotikaj S+Z:/3 (kp zoeto). En la Latina-3 kaj Unikodo ĝi havas la kodonon 223=16uDF.

Ĉe majuskligo oni iam lasas sozon minuskla (kvankam en multaj tiparoj sozo estas pli alta ol la ĉefliteroj), aŭ anstataŭigas ĝin per SS, krom se estiĝas kolizio kun ss-vorto (ekz-e MAßE --- MASSE).

Angle: sharp S, German double S
Germane: Eszett, scharfes S

1996-10-18


spac·et·klav·o ---

Klavo, kutime iom longa, kiu servas por enigi spaceton.

Angle: space bar
Ruse: klaviŝa probela

1996-02-29


spac*et·o [PIV] [Jel] ---

Signo kies bildigo sur ekrano aŭ papero estas vaka signopozicio; ĝia Askia kodono estas 32. Ĉe linifaldo spaceto povas bildiĝi per linifino (tiukaze spaceto rolas kiel stirsigno). Kp fikslonga spaceto, nerompebla spaceto

Rim. En programlingvaj difinoj pri la uzado de spacetoj oni iam bezonas vidigi ĝiajn aperojn; tiam oni simboligas ĝin per kuvo.

Angle: space, space character, blank
Pole: spacja
Ruse: probel

1996-02-29


spac*o ---

  1. En komplikteorio, sinonimo de memoro ("la spaca kompliko" kontraste al la tempa).
  2. Matematikeske, aro super kiu estas difinita iu rilato: adresspaco, nomspaco, decidospaco ktp.
Angle: space
France: espace, place
Germane: Raum
Ruse: prostranstvo, mesto


spaget·a program·ad·o ---

(Mallaŭde) Programado kun kompleksa kaj konfuza stirstrukturo, ekz-e uzanta multajn saltojn, esceptojn ktp, sen klara disdivido en sendepende kompreneblajn partojn. Malo de strukturema programado.

M. Weichert laŭ [JF].

Angle: spaghetti programming

1996-02-29


special·a sign·o ---

En la programlingvoj, videbla signo, kiu estas nek litero, nek cifero, nek spaceto; ekz-e la interpunkciaj signoj, operacisimboloj. En Paskalo

   speciala_simbolo = "+"|"-"|"*"|"/"|"="|"<>"|"<"|"<="|">="|">"
      |"("|")"|"["|"]"|":="|"."|":"|";"|"@"| vortsimbolo.

Pli ĝenerale, vd apartan tabelon.

Angle: special character
Ruse: specialínaâ litera

1996-02-29


specif·ad·lingv·o ---

Deklarema lingvo por prezenti programspecifojn.

Angle: specification language
Ruse: âzyk specifikaciâ

1996-02-29


specif·o [PIV] ---

  1. Priskribo de uzkondiĉoj kaj efikoj de la funkciado de programo aŭ ties partoj, ĝenerale, sen indikoj pri la maniero, kiel realigi tiujn efikojn.
  2. Deklaro de formalaj parametroj de proceduro.
Ling. Laŭ PIV,
specif·i [Z] tr Nome esprimi; detale difini; precize mencii: specifi la reciprokajn rajtojn en kontrakto; la leĝo ne povas specifi ĉiujn specojn de delikto; li specifis, ke la konstruaĵo estu el ŝtonoj kvadrataj (...)
Specifo ¤ Priskribo de la ecoj postulata por certa liverado

Angle: specification
Ruse: specifikaciâ

1996-02-29


spin*o, ĉefreto ---

La plej supra nivelo en hierarkia komputila reto. Sakretoj kaj transitaj retoj, konektitaj al spino, komunikiĝas.

Angle: backbone
France: dorsale, réseau principale
Hispane: comunicación central
Ruse: bazovaâ setí

1996-02-29


splajn·o, pece polinoma funkcio ---

Super intervalo [a,b], tia funkcio, ke ĉe iu disdivido a=x[0]<x[1]<...<x[n]=b ĝi prezenteblas super ĉiu el la intervaloj (x[k],x[k+1]) per polinomo. Ofte necesas, ke splajno estu kontinua je la punktoj {x[i]}, 0<i<n. Splajnojn oni uzas i.a. por prezenti tiparojn.

Angle: spline
Pole: splajn
Ruse: splajn

1996-02-29


split*o [Pfei] ---

Kristalo.

1996-10-15


sporad·a erar·o ---

Malregule estiĝanta eraro, i.a. unuopa misfunkcio de aparataro aŭ eraro de operatoro. Kp persista eraro.

Angle: soft error
Ruse: neregulârnaâ oŝibka

1996-02-29


spur*i [Jel] ---

Registri (sur papero aŭ ekrano) plenumatajn komandojn kajaŭ ŝanĝatajn variablojn kajaŭ aliajn okazaĵojn, interesantajn la uzulon (ekz-e atingon de certaj kontrolpunktoj).

Angle: trace

1996-02-29


sse ---

Mat.: Mallongigo por "se kaj nur se".

Angle: iff
France: ssi
Ruse: ttogda

1996-02-29


staci*o ---

Servilo.

Angle: station, server
Ruse: server, stanciâ

1996-02-29


stak·a aŭtomat·o ---

Aŭtomato kun staka memorrubando (do, havanta la komencon unuflanke, sed senfina en la mala direkto).

Angle: push-down automaton
Ruse: magazinnyj avtomat

1996-02-29


stak·o [PIV] [Jel, Pfei] ---

Inversvica memoro, kaj speciale la maniero realigi ĝin per vektoro kun nombrilo indikanta la plej ĵuse aldonitan elementon (indico de la pinto en nia ekzempla Paskala realigo). En aparata realigo de tia vektora stako la pint'indico estas procesora reĝistro.

Angle: stack
Ruse: magazin, stek, stèk

1996-02-29


start·ig·o [Pfei] ---

Praŝargo; malvolvo; lanĉo.

Angle: bootstrap, startup
France: amorce
Ruse: zapusk, zagruzka

1996-02-29


statik·a [Z] (ĉe programverkado, traduko aŭ bindado) ---

Eco de programo konstatebla sen ties plenumo (kontraste al rultempa).

Angle: static
Ruse: statiĉeskij

1996-02-29


statur*o ---

Libroj: La suma alto de prestipo, tiu de la trunko plus tiu de la kapo; alivorte, distanco inter la piedo kaj signobildo.

Angle: type height, height to paper
France: hauteur en papier
Ruse: rost litery

1996-11-05


stel*et·o ---

"Libroj: Signo (*), uzata por atentigi pri piedpaĝa noto, aŭ post vorto, por imarki, ke ĝi ne ekzistas en la lingvo. Vd asterisko" [PIV].

Fakte, en la leksikografio de Esperanto la steleto plej ofte indikas fundamentecon!

En Askio steleton prezentas la kodono 42. En multaj programlingvoj steleto simbolas multiplikon; en la teorio pri formalaj lingvoj, metite post la simbolo de signaro (ekz-e S*), ĝi indikas la aron de ĉiuj vortoj en la alfabeto S (la kroĉfermon).

En genealogiaj kaj kronologiaj tabeloj steleto enkodukas naskiĝodaton.

Vd ankaŭ referencilo.

Angle: asterisk, star
Pole: gwiazdka
Ruse: zvëzdoĉka, asterisk

1996-09-19


stern*tabel·o, elektronika tabelo, tabelkalkulilo ---

Dialoga datumtraktilo en formo de tabelo, kies ĉiu ano, nomata ĉelo, povas enteni nombron, signoĉenon aŭ formulon, esprimantan la valoron de la koncerna ĉelo kiel funkcion de aliaj ĉeloj.

Ekz-e se la vertikaloj estas numeritaj per la literoj A, B, C... kaj la horizontaloj, per la ciferoj 1, 2, 3..., tiam la ĉelo B5 povus enhavi esprimon A2+B3-99, kio difinas la valoron B6=A2+B3-99.

La uzulo povas ekzameni, enigi aŭ ŝanĝi la valoron de ĉelo. Tiaj ŝanĝoj rezultigas valorŝanĝojn en la dependaj ĉeloj, kio tuj bildiĝas sur la ekrano. Krome, la uzulo povas indiki la bezonatan aranĝon de la tabelo, komandi serĉonordigon.

Ling. Do, oni povas diri, ke ĉiu ŝanĝo tuj propagiĝas tra la tuta tabelo. Bedaŭrinde, la vorto "propaga" estus konfuziva (pro+paga), tial ni preferas la vorton sterna, kiu krome estas oficiala kaj laŭforme pli proksima al la angla termino.

Angle: spreadsheet
France: tableau électronique
Germane: Kalkulationstabelle
Ruse: èlektronnaâ tablica
Suome: taulukkolaskin

1996-06-22


stir·bit·o ---

Bito kiu determinas la traktadon de la resto de la datumano.

Ling. Kp stirsigno, kontrola bito.

Angle: control bit
France: bit de commande
Germane: Steuerbit
Ruse: upravlâûçij razrâd, sluĵebnyj razrâd

1996-02-29


stir·flu·a diagram·o, fluskemo [SPIV] ---

Prezento de programo (aŭ algoritmo) per direkta grafeo kies verticoj respondas al ordonoj kaj kondiĉoj de la programo; eĝo iras el vertico A al vertico B sse ĉe iu programrulo la ordono B estas tuja postanto de A. Kp datumflua diagramo.

Angle: control flow diagram, flow chart
Ruse: blok-sĥema; graf upravleniâ

1996-02-29


stir·glob·o ---

Speco de pikilo, rulebla globo iom malmergiĝanta el la ebena surfaco de aparato (ekz-e de la klavaro). Rulante la globon, la uzulo movas la kursoron. Alivorte, renversita muso muntita en la ujon de pli granda komputila organo.

Angle: track ball, rolling ball
France: boule de commande
Germane: Rollkugel
Ruse: ŝarovoj manipulâtor

1996-02-29


stir·i ---

Komputike: Direkti movojn laŭ programo, elekti plenumotajn komandojn; stirado estas tia moviĝo, la kuranta stato de la stir'organo, la programloko plenumata en koncerna momento. Kp administrado.

Ling. "tr Teĥniko: Direkti veturilon (boaton, biciklon, aŭton, aviadilon ktp)..." [PIV].

Angle: control
Ruse: upravlâtí

1996-02-29


stir·konstru·aĵ·o ---

Programlingva esprimilo indikanta la ordon en kiu la frazoj estu plenumataj; ekz-e iteracio, seo.

Angle: control structure
France: structure de commande
Germane: Steuerstruktur
Ruse: upravlâûçaâ konstrukciâ

1996-09-22


stir'organ·o ---

Stira organo de aparato; speciale en komputilo: ĉeforgano.

Angle: control unit
France: unité centrale
Germane: Steuerwerk
Ruse: ustrojstvo upravleniâ, UU, blok komand

1996-02-29


stir·panel·o ---

En GUI, panelo uzata por agordi "reĝimajn parametrojn", kiuj determinas funkciadon de la ekrano, klavaro kaj aliaj periferiaĵoj.

Angle: control panel
Pole: panel sterowania
Ruse: panelí upravleniâ

1996-02-29


stir·sign·o, regsigno, signalo [Pt] ---

Signo uzata por stiri eneligondatumtransmeton (kaŭzanta ekigon, reĝimŝanĝon, haltigon); ekz-e, vd la tabelon de la stirsignoj de Askio.

Angle: control character
France: caractère de commande
Germane: Steuerzeichen
Pole: znak steruj¸acy
Ruse: upravlâûçaâ litera

1996-02-29


stir·stang·o [Jel] ---

Pikilo, aparato destinita por enigi koordinatojn (precipe en komputilaj ludoj) havanta la formon de oblikvigebla stangeto.

Angle: joystick
France: manche à balai
Germane: Steuerhebel
Ruse: dĵojstik, koordinatnaâ ruĉka, ryĉaĵnyj ukazatelí

1996-02-29


stir·struktur·o ---

Ĝenerala aranĝo de la stirkonstruaĵoj; ekz-e spageta programado.

Angle: control structure
France: structure de commande
Germane: Steuerstruktur
Ruse: struktura upravleniâ

1996-09-22


stokast·o ---

"Variablo, kiu havas akumulan probablodistribuon" [PIV].

Alivorte, ajna elemento de nombrosekvenco xk, b<=xk<=a, tia ke la distribuo de tiuj xk, ke bi<=xn-i<ai por ĉiuj i=1,...,m estas la sama koncerna distribuo por ajna elekto de m, m>=0, kaj bi ... bm, ai ..., am. Kp kvazaŭstokasto.

Angle: random variable
Ruse: sluĉajnaâ veliĉina

1996-02-29


[Evi.] stor·i:

  1. Registri en memoro, enmemorigi.
  2. Konservi, teni en memoro.
Ling. Pro tiu dusenceco la termino "stori" estas evitinda.

1996-02-29


[Evi.] stor·o [SPIV] ---

Memoro.

1996-02-29


strategi*o ---

Ĝenerala determinado de subceloj kies atingo necesas por atingi la ĉefan celon. Kp disciplino.

Angle: strategy
Ruse: strategiâ

1996-02-29


strek·et·o [Z] [Jel], dividstreko [PIV], disigstreko [Pfei] ---

"Skriba kaj tipografia signo (-), uzata por dividi la elementojn de aparte longa aŭ nekutima kunmetita vorto, por transporti parton de vorto sur la sekvantan linion, aŭ por kelkaj aliaj celoj" [PIV]: ili devus havi antaŭ si apostrofon aŭ streketon (-) [Z]. En Askio streketon prezentas la kodono 45. Vd eventuala streketo.

Rim. Ni malpreferas la PIVan "dividstreko"n (kp vortodivido), ĉar ĝi estas konfuziva: tiu vorto estus natura nomo por la oblikva on-streko (ekz-e en x/y). Pluraj vortaroj nacilingvaj retenas la Zamenhofan (kaj i.a., la rusan) "streketo"n, ekz-e [Kra83]. --- Por la simboloj kiel a', a'' PIV indikas du legmanierojn: a streko, a duobla streko --- aŭ a streketo, a duobla streketo. Evidente, por nia vortouzo preferindas la unua (oni ankaŭ povus diri "minutsigno" pri la aparte uzita dekstra korno, kaj "sekundosigno" pri la duobla streko).

Kp substreko, superstreko, trastreko.

Angle: hyphen
Ruse: defis, ĉërtoĉka

1996-04-07


strek·kod·o ---

Markaĵo en kiu kodata informo estas prezentata per sekvenco de paralelaj strekoj diverslarĝaj.

Angle: bar code
Germane: Strichkode
Ruse: ŝtriĥ-kod

1996-02-29


struktur·a ordon·o ---

En Paskalo, ordono (vd) kunmetita el ordonoj (kp simpla ordono).

Angle: structured statement
Ruse: sloĵnyj operator

1996-02-29


struktur·em·a program·ad·o ---

Programado sekvanta kelkajn principojn derivitajn el la ideo, ke logikeco kaj kompreneblo de programo garantias ĝian fidindon, faciligas modifadon kaj rapidigas la programverkadon. La karakteraj trajtoj de strukturema programado estas la uzado de altnivelaj esprimiloj (kaj speciale evitado de nestrukturaj saltoj), disciplinema kaj minimuma uzado de mallokaj variabloj, modulemo kun speciala akcento sur la metodoj de la desupra konstruado. Kp spageta programado.

Angle: structured programming
Ruse: strukturnoe programmirovanie

1996-02-29


stump*ig·i [PIV] [KKV] ---

Malpliigi la longon de ĉeno per forĵeto de ĉeneroj laŭ ia regulo. Ekz-e, en bitĉeno prezentanta reelon, forigi la bitojn kies pezo malsuperas fiksitan sojlon (kp rondigo; la Paskala prafunkcio trunko); aŭ ĉe eligo, printi nur fiksitan nombron da ciferoj; aŭ forigi la vostajn spacetojn el signoĉeno.

Angle: truncate
Ruse: useĉí

1996-02-29


SUB ---

Simbolo de anstataŭaĵo; de la komandoj subtraho, aboni.

1996-02-29


sub·a indic·o ---

Libroj: Indico presita sube de la linio; simile pri aliaj esprimoj en tiu pozicio, ekz-e 2 en H2O.

Angle: subscript
France: indice
Ruse: niĵnij indeks

1996-08-23


sub·a paĝ·o·titol·o, piedlinio [Pt] ---

Paĝotitolo situanta sub la teksto de la paĝo.

Angle: footer
Ruse: niĵnij kolontitul

1996-02-29


sub·ar·ar·o, aro de ĉiuj subaroj [EKV] ---

Por aro A, subararo estas la aro de ĉiuj ĝiaj subaroj, simbole 2A = {x | x<=A}. Ekz-e

2{} = { {} }
2{1} = { {}, {1} };
2{1,2} = { {}, {1}, {2}, {1,2} }

Rim. Tiun simbolaron inspiris la fakto, ke la kardinala nombro de la subararo de finia A estas 2|A|.

Angle: power set
France: ensemble des parties
Germane: Potenzmenge
Ruse: mnoĵestvo vseĥ podnmoĵestv, mnoĵestvo-stepení, bulean

1996-02-29


sub·arb·o ---

Vd arbo.

Angle: subtree
Ruse: podderevo

1996-02-29


sub·ar·o ---

Aro A1estas subaro de aro A, se ĉiu elemento de A1 anas en A; simbole A1<=A A1<A (oni voĉlegu: "a-unu partas en a"), en Paskalo A1<A A1<=A. Kp membrorilato.

Angle: subset
Ruse: podmnoĵestvo

1996-02-29


sub·ĉen·o ---

Koneksa subsekvenco ai ai+1 ... aj de ĉeno a1 a2 ... an (1<=i<=j<=n).

Angle: substring
Ruse: podstroka, podcepoĉka

1996-02-29


sub·dosier·uj·o [Jel] ---

Dosierujo kiu mem estas elemento de alia dosierujo.

Angle: subdirectory
Ruse: poddirektoriâ

1996-02-29


sub·grafe·o ---

Parto de grafeo G, estiĝinta per forigo el G de eĝoj kajaŭ de verticoj kun la eĝoj incidaj al tiuj verticoj.

Angle: subgraph
Ruse: podgraf

1996-02-29


sub·indeks·o ---

Neradika, malsupera indekso ĉe indeksa atingoindeksvica atingo. Kp superindekso, kromindekso.

Angle: secondary index, fine index

1996-02-29


sub·jot·o ---

Libroj: Greka diakritilo (Unikode 16u3F5), litero joto skribita sub vokala etlitero (pro etimologio); ĉe ĉefliterigo de la diakritaĵo subjoto releviĝas sur la linion.

[Subjotoj] Subjoto aspektas tre simile al vosteto, tamen estas skribata centre sub sia litero. Kp zoeto.

Angle: greek non-spacing iota below
Latine: jota subscriptum
Ruse: podpisnaâ jota

1996-11-03



sub·kom·o ---

Libroj: Komo-forma diakrita signo en kelkaj lingvoj (latva, rumana), skribata sub la literoj G, k, n, s, t (vd [FIG.]); ofte (ankaŭ en internaciaj normoj) konfuzata kun zoeto. Kp subjoto, superkomo, vosteto.

Angle: comma accent

1996-02-29


sub·program·o [Pfei] ---

Parto de programo, nomhava sekvenco de frazoj referencebla (vokebla) el diversaj partoj de la ĝin entenanta programo kajaŭ el aliaj programoj. Subprogramo estas superorda nocio por proceduro, makroodifino, modulo, kunprogramo; en iuj lingvoj oni trovas ankaŭ aliajn specojn de subprogramo: taskoj, pakaĵoj (vd ADA) ktp.

Ling. Multaj aŭtoroj limigas la signifon de subprogramo al tiu de proceduro.

Angle: routine
Ruse: podprogramma, programmnaâ komponenta

1996-02-29


sub·sekvenc·o ---

Tia parto

{an1, an2 ... ank, ...}

de sekvenco {an}, ke la ordo de la sekvencanoj estas respektata: nk<nk+1 por ĉiuj k. Kp subĉeno.

Angle: subsequence
Ruse: podposledovatelíností

1996-02-29


sub·strek*i [PIV] ---

Maniero emfazi, uzata i.a. por apartigi la ŝlosilvortojn en "tajpstila" programprezento.

Angle: underline, underscore
Ruse: podĉerknutí

1996-02-29


sub·strek·o [Jel] ---

  1. La signo _ (Askie 95), uzata por substreki kaj en la nomoj kaj numeraloj de kelkaj programlingvoj (ekz-e n_ro, morta_mangxo, 100_000 en Ada-programo). Ni krome uzas ĝin en nomoj de sintaksaj variabloj.
  2. Maniero emfazi gravan tekstopecon; i.a. la ankrojn en TTT.
Kp superstreko, trastreko.

Angle: underscore character
Pole: podkres´lenie
Ruse: podĉerk

1996-02-29


subtrah·o [Z, PIV] ---

Por simpligi la strukturon de la aritmetikilo, en komputiloj la subtraho kutime estas reduktata al adicio.

Ling. La formulon a-b oni voĉlegu "a minus bo"; a nomiĝas la malpliigato, b estas la subtrahato, la rezulto estas la diferenco.

Angle: subtraction
Ruse: vyĉitanie

1996-02-29


sub·variabl·o ---

En Paskalo, esprimo indikanta atingon de komponanto de variablo havanta malsimplan tipon; subvariablo mem ankaŭ estas variablo.

   subvariablo = indichava_variablo | kampatingo.

Angle: component variable
Ruse: ĉastiĉnaâ peremennaâ, komponenta

1996-02-29


sub·vari·ej·o ---

Datumtipo en Paskalo, ADA, MODULA. Subvariejo estas parto (intervalo) de iu antaŭe difinita orda tipo, nomata ĝia baza tipo. La difino de subvariejo indikas du konstantojn de la baza tipo, la suban kaj la supran limojn de la subvariejo; la suba limo ne rajtas superi la supran. En Paskalo kaj MODULA la baza tipo devas esti diskreta (numerebla tipo), en ADA oni rajtas difini subvariejon de reela tipo. La Paskala sintakso:

   subvariejo = konstanto ".." konstanto.

La operacioj super la valoroj de subvariejo plenumiĝas konforme al la reguloj de la baza tipo; tamen ila rezulto devas kuŝi inter la limoj de la subvariejo. --- Ekzemploj:

   TIPO semajntago = (lu,ma,me,ĵa,ve,sa,di);   {enumeracio}
        labortago  = lu..ve;     {subvariejo de semajntago}
        litero     = 'A' .. 'Z';      {subvariejo de signa}
        vertikalo  = 1..80;         {subvariejo de entjera}
        natura     = 0..maksEnt;    {subvariejo de entjera}

Subvariejo ebligas pli klare prezenti programon. Al la tradukilo subvariejo donas okazon ŝpari memoron (ekz-e por la valoroj de la tipo vertikalo sufiĉas unu bajto, dum por nelimigita entjero multaj tradukiloj rezervas 4 bajtojn) kaj kontroli la akcepteblon de la valoroj (ekz-e de indica variablo) pli proksime al la loko, kie unue estiĝas eraro (t.e. en la esprimo, kie la variablo ricevis maltaŭgan valoron, kiu loko povas esti tre malproksima de ĝia apero en la indica pozicio).

Angle: subrange
Ruse: otrezok

1996-02-29


sufiks*o [Jel, Pfei] ---

Ĉe multaj operaciumoj, parto de dosiernomo karakterizanta la specon de la datumaro kaj eventuale, la aron de operacioj al ĝi aplikeblaj. Ekz-e, en MS-DOS la fontodosiero kun la teksto de la Paskala programo damoj normale havus la dosiernomon damoj.pas; tiam la pretan programon la tradukilo registrus en dosiero damoj.exe; do, la sufiksoj .pas kaj .exe indikas, ĉu temas pri fonta aŭ cela dosiero, el kiuj la unua estas tradukebla, kaj la dua --- plenumebla.

Angle: file name extension
Ruse: rasŝirenie imeni fajla, suffiks

1996-02-29


sum·il·o, adiciilo ---

Parto de aritmetikilo, cirkvitaro plenumanta adicion de pluraj operandoj. Konsiderante la funkciadon oni distingas paralelan sumilon, kiu traktas samtempe ĉiujn ciferpoziciojn, kaj serian sumilon, kiu adicias la ciferojn unu post alia. Konsiderante la cirkvitojn oni distingas kompletan sumilon kaj duonsumilon.

Ling. La vortaro [KKV] atribuas al "sumilo" la signifon de nia akumulejo.

Angle: adder
Ruse: summator

1996-02-29


super·dosier·uj·o [Jel] ---

Dosierujo inter kies anoj estas alia(j) dosierujo(j).

Angle: superdirectory
Ruse: naddirektoriâ

1996-02-29


super·flug·o ---

Rapida ekzameno (surekranigo) de la enhavo de dosiero sen la eblo ĝin redakti. Kp foliumilo.

Angle: browsing, view
France: survol
Ruse: prosmotr

1996-02-29


super·grafe·o ---

Grafeo A estas supergrafeo por grafeo B, se B estas subgrafeo de A.

Angle: supergraph
Ruse: nadgraf

1996-02-29


super·indeks·o ---

Radika indekso ĉe indeksa atingoindeksvica atingo.

Ling. Kp ĉefindekso.

Angle: gross index, main index, master index

1996-02-29


super·kom·o ---

Libroj: Komo-forma diakritilo en la latva lingvo, skribata super la etlitero g, kaj ŝanĝiĝanta en subkomon ĉe la responda ĉeflitero; vd [FIG.].

Angle: comma accent

1996-02-29


super·rikord·a ordon·o ---

En Paskalo, ADA k.a. programlingvoj, struktura ordono, oportuna por ope atingi kampojn de rikordo. Paskale:

   superrikorda_ordono =
      "SUPER" variablo{"," variablo} "FARU" ordono.

La variablolisto de superrikorda ordono devas indiki rikordojn. Superrikorda ordono kalkulas la nomojn de la rikordoj kaj plenumas la ordonon. La ordono iĝas parto de la regiono de ĉiuj kamponomoj el la rikordoj, konstituantaj la rikordoliston, kaj sekve tiuj nomoj povas aperi en la ordono sen la bazo, normale postulata en kamp'atingo. Ekz-e la superrikorda ordono (uzanta deklarojn el ekzemplo pri rikordoj)

   SUPER jubileo FARU
      SE monato=12 TIAM STARTO monato:=1; jaro:=sek(jaro) FINO
      ALIE monato:=sek(monato)

ekvivalentas al pli longa programpeco:

   SE jubileo.monato=12 TIAM STARTO
      jubileo.monato:=1; jubileo.jaro:=sek(jubileo.jaro)
   FINO ALIE jubileo.monato:=sek(jubileo.monato)

Do, superrikorda ordono mallongigas la programtekston; ĝi krome ebligas al la tradukilo generi pli bonan maŝinkodon.

Angle: WITH statement
Ruse: prisoedinâûçij operator

1996-02-29


super·punkt·o ---

Diakritilo (la kodono 255 en la Latina-3), punkto super kelkaj literoj (C, G, I, Z), uzata i.a. en la lingvoj pola, turka, literoj Maltaj --- ekz-e vd ĉe 16u10A, 16u120, 16u130, 16u17B en Unikoda tabelo. Kaj, malpli evidente, parto de la latinaj i, j (kp la francajn i, î, ï; niajn j, ĵ).

Angle: overdot, dot above

1996-02-29


(1) super·ring·o ---

Ringo kies subaro ankaŭ estas ringo. Ekz-e la nombroj reelaj rilate al la entjeraj (kun la tradiciaj adicio kaj multipliko).

Angle: superring
Ruse: nadkolíco

(2) super·ring·o, aŭreolo ---

Ringforma diakritilo (°) super kelkaj literoj (A, U --- aa...), uzata en la lingvoj ĉeĥa, dana, norvega, slovaka, sveda --- ekz-e vd ĉe 16u16E, 16u16F en Unikoda tabelo.

Rim. Oni ne konfuzu superringon kun la gradsigno (Unikode 16uB0).

Angle: overcircle, ring above
Ruse: kruĵok sverĥu

1996-02-29


super·strek·o ---

  1. Mat.: Simbolo de pluraj operacioj, i.a. de nego, komplemento.
  2. En fonetiko kaj en kelkaj naciaj alfabetoj, supersigno indikanta longan prononcon de vokalo (en Unikoda tabelo , la signoj 100, 101, 112, 113 k.a.).
Kp substreko, trastreko.

Angle: bar, overline; macron
Ruse: nadĉerk, verĥnââ ĉerta

1996-02-29


supr·a indic·o ---

Libroj: Indico presita supre de la linio; simile pri aliaj esprimoj en tiu pozicio, ekz-e la eksponento 2 en E=mc².

Angle: superscript
France: exposant
Ruse: verĥnij indeks

1996-08-23


supr·a paĝ·o·titol·o, kaplinio [Pt] ---

Paĝotitolo situanta super la teksto de la paĝo; ekz-e, en PIV ĝi konsistas el la kapvorto de la artikolo komenca (por la maldekstraj paĝoj) aŭ fina (por la dekstraj).

Angle: header, headline
Ruse: verĥnij kolontitul

1996-02-29


sur·ĵet·o, surĵeta funkcio [EKV] ---

Ĵeto de aro A al aro B, tia, ke ĉiu elemento de B estas bildo de ia a EN A.

Ling. Parolante pri surĵeto oni rajtas uzi la prepozicion sur: funkcio ĵetanta el aro A sur aron B. --- Oni uzas samsence ankaŭ la terminon surjekcio.

Angle: surjection, onto function
Ruse: surìekciâ, otobraĵenie na

1996-02-29


sur·stak·ig·u, enstakigi [Jel] ---

Esperantigita nomo de operacio por meti (registri) valoron sur stakon (vd Paskalan programon) kaj implice alkrementi la stakpintan indicon. Kp elstakigu.

Angle: push

1996-02-29


sur·tabl·a tipografi·o, komputilizita tipografio ---

Maniero produkti tipografiaĵojn per integrigita traktado de la teksto, grafiko, bildoj, kun disponigo de diversaj tiparaj familioj surbaze de komputila laborstaciopersona komputilo stiranta altdistingivan (laseran) printilon kaj eventuale, skanilon por ciferecigi bildojn. La redaktilo por surtabla tipografio (kompostilo) inkludas specialan programaron por datumtraktado en tipografiaj terminoj (priskribo de paĝo, tekstoaranĝo, surpaĝigo de tabeloj kaj figuroj ktp). La sistemo de surtabla tipografio devas disponigi rimedojn por surekranigi la kompostitan tekston antaŭ la printado (superflugo).

Angle: desktop publishing
France: édition électronique

1996-02-29


svag·a ar·o ---

Aro A super kiu estas difinita karakteriza funkcio e: A->[0.0,1.0]; ju pli granda estas e(x) por x EN A, des pli veras, ke x apartenas al koncerna svaga aro; simbole

{x | e(x): x EN A}

Ling. "svag·a Beletro: Malpreciza, malbone difinita: svagaj konturoj; svaga nebulo; la svaga `oni'" [PIV].

Angle: fuzzy set
France: ensemble flou
Germane: unscharfe Menge
Ruse: razmytoe mnoĵestvo

1996-02-29


svag·a logik·o ---

Branĉo de logiko, teorio esploranta problemojn de komputila prezento de homaj scioj kaj pensmanieroj, precipe kadre de konsililo, sciobazo aŭ sistemo de artefarita intelekto. La tradicia logiko ne konvenas por prezenti informojn, enkondukatajn per la vortoj certagrade, iasence, tre ktp. Nu, anstataŭ la Buleajn valorojn vero kaj falso oni povas konsideri pli nuancriĉan valorgamon, ekz-e prave, malprave, pravege, malpravege, pravete, malpravete ktp; alivorte, oni povas konsideri la intervalon [0.0..1.0], kaj esprimi ĉiun tian svaglogikan valoron per ties elemento. Svaga logiko studas svagajn arojn, svagajn predikatojn, oni povas difini svagajn rilatojn kaj svagajn kvantorojn.

Angle: fuzzy theory
Ruse: razmytaâ logika

1996-02-29


SVGA ---

Ekrana adaptilo havanta pli grandan distingivon ol VGA (800×600 aŭ 1024×768 rastrumeroj).

Ling. De la angla "Super Video Graphics Adapter".

1996-10-12


[Suben][Indekso][Instrukcio]