[Supren][Indekso][Instrukcio]


Ŝ ---

La 23-a el la literoj de Esperanto. Ĝiaj preferataj askiigoj estas ^s kaj sx.

Angle: latin letter s with circumflex

1996-02-29


ŝablon·o [PIV] ---

Signoĉeno uzata kiel modelo dum serĉo aŭ tekstogenerado (ekz-e ĉe eneligo, makroa generado). Kp ĵokero, regula esprimo.

Angle: pattern, format
Germane: Muster
France: modèle
Ruse: obrazec; ŝablon

1996-02-29


ŝak·tabul·a memor·o ---

Tia aranĝo de la ĉefmemoro, ke tujsekvaj adresoj estas atribuataj al ĉeloj el diversaj memorblokoj, kio ebligas samtempe atingi tiujn ĉelojn.

Angle: interleaved memory, multibank memory

1996-02-29


ŝalt'algebr·o ---

Apliko de la Bulea algebro al priskribo kaj konstruado de la logika strukturo de cirkvitoj realigantaj bezonatan Bulean funkcion el disponeblaj logikaj elementoj. Al ĝia estiĝo multe kontribuis la verkoj de Ŝanono en la jaroj 1930-aj.

Angle: switching algebra
Germane: Schaltalgebra

1996-02-29


ŝalt·i [PIV] ---

Aktivigi, validigi reĝimon de funkciado (ekz-e kontrolon de la valor'eksceso, interrompotraktadon; elekti registrumblindan reĝimon de serĉo). Kp malŝalti.

Angle: enable, turn on
Ruse: vklûĉití

1996-02-29


Ŝanon·a komunik·model·o ---

Nociaro por priskribi datumtransmeton proponita de Ŝanono en 1948; laŭ ĝi, en komuniksistemo estas datumfonto sendanta mesaĝojn al datumricevilo uzante komunikilon nomatan kanalo.

Angle: Shannon's model of communication
Ruse: Ŝenonova modelí sistemy svâzi

1996-02-29


(1) Ŝanon·o, angle "Shannon", Claude Elwood ---

Usona matematikisto kaj inĝeniero, naskita 1916-04-30, kreinto de la matematikaj informteorio kaj komunikteorio.

(2) ŝanon·o ---

Mezur'unuo de informivo, egala al la informivo de okazo de unu el la du egale probablaj reciproke nedependaj eventualoj, esprimita per duuma logaritmo.

Angle: bit, logon, shannon
Ruse: bit, ŝenon

1996-02-29


ŝarg·a tip·ar·o ---

En surtabla tipografio, tiparo kiu ne rezidas en la printilo (sed estas registrita sur disko aŭ en la ĉefmemoro) kaj tial antaŭ ĝia uzo necesas ŝargi la printilon per tiu tiparo.

Angle: downloadable font, soft font
Germane: ladefähiger Schrift
Ruse: zagruĵaemyj ŝrift

1996-02-29


ŝarg*i [KBT, Jel, Pfei] ---

  1. (programon) legi en la ĉefmemoron kaj loki tie ŝargmodulon.
  2. Legi valoron (en reĝistron).
  3. Legi datumojn (el ekstera memoro en la ĉefmemoron).
  4. Plenigi datumbazon je koncernaj datumoj.
  5. Provizi disponaĵon je datumoj necesaj por ties funkciado, ekz-e ŝargi la internan memoron de printilo aŭ de ekrana adaptilo je la signaro Latina-3.
Ling. En la faka uzo la verbo ŝajnas havi du regmodelojn:
  1. ŝargi memoron (aŭ aparaton) per/je valoro (datumo); sekve ŝargebla printilo;
  2. ŝargi valoron (datumon) en memoron (aŭ aparaton); sekve ŝargata tiparo, programo (kp ŝuti).
Nur la 1-a konformas al PIV: "provizi aparaton per peco necesa por ĝia funkciado", tamen pro la nacilingvaj influoj ankaŭ la 2-a ŝajnas neevitebla.

Oni ne konfuzu ŝargi kaj ŝarĝi (vd ŝarĝo).

Angle: load; download
France: charger
Germane: laden
Ruse: zagruzití

1996-02-29


ŝarg*il·o ---

Operaciuma programo por legi ŝargmodulojn en la ĉefmemoron, ilin loki kaj, eventuale, ekigi.

Angle: loader
France: chargeur
Ruse: zagruzĉik

1996-02-29


ŝarg·modul·o ---

Programo en formo, taŭga por ŝargo kaj plenumo; maŝinkodo kaj la informoj por lokado.

Angle: load module
Ruse: zagruzoĉnyj modulí

1996-02-29


ŝarĝ*o [Pfei] ---

La tuto de procezoj, taskoj plenumataj de komputilo aŭ ties organo. Kp ŝargi.

Angle: load
Germane: Belastung
Ruse: nagruzka, zagruzka

1996-02-29


ŝarĝ·rejŝ·o ---

En datumbazo, la rejŝo inter la longoj de la informaj datumoj kaj de la tuta datumaro.

Angle: loading factor
France: facteur de chargement
Germane: Belastungsfaktor
Ruse: koèfficient zagruzki

1996-02-29


ŝel*o [Jel, Pfei] ---

Interfaca programo peranta pri atingo al risurco, servilo, operaciumo ktp, por plia oportuno, rendimento aŭ sekuro; precipe interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciuma kerno (en MULTICS, Unikso ks); labor'administra lingvo.

Angle: shell, wrapper
Ruse: oboloĉka

1996-02-29


ŝlos·il*o [KKV] ---

  1. (Serĉoŝlosilo) simpla aŭ struktura datumo (indico aŭ rikorda kampo) identiganta rikordon aŭ indikanta ties situon. Vd ĉefŝlosilo, kromŝlosilo.
  2. Ĉifroŝlosilo.
Angle: key
Germane: Schlüssel
Ruse: klûĉ

1996-02-29


ŝlos·il·vort·a parametr·o ---

(En makroo, en subprogramo de ADA) parametro kies fakta valoro estas atribuata uzante ŝlosilvorton (kontraste al pozicia parametro).

Angle: keyword parameter
Ruse: klûĉevoj parametr

1996-02-29


ŝlos·il·vort·o ---

  1. [Pfei] Vortsimbolo; en programlingvoj, vorta simbolo kiu rolas estiel nura gramatikilo, ekz-e la frazaj krampoj STARTO ... FINO. En multaj programlingvoj (ekz-e ADA, C, Paskalo --- sed ne en FORTRAN, PL/I) ŝlosilvortoj estas rezervitaj nomoj. La ŝlosilvortojn de Paskalo donas ĉi tiu tabelo.
  2. Nomo de ŝlosilvorta parametro.
Angle: keyword
Germane: Schlüsselwort
Ruse: klûĉ; klûĉevoe slovo, sluĵebnoe slovo

1996-02-29


ŝlos*o ---

"Atoma", nedisigebla operacio, ebliganta sekurigi monopolan atingon de krita risurco. En unuprocesora komputa sistemo por realigi ŝloson sufiĉas malŝalti interrompojn, en plurprocesora sistemo oni bezonas specialan komandon "testmarku" (angle "test-and-set, read-and-mark"), kiu per nerompebla ago testas la enhavon de memorĉelo, kaj se tiu nulas, revalorizas (markas) ĝin per nenula valoro. Kp malŝloso, semaforo.

Angle: lock; lockout
Ruse: zamok

1996-02-29


ŝov*o [MMES] ---

Operacio per kiu la bitoj de komputila vorto estas movataj dekstren aŭ maldekstren. Depende tion, kio okazas pri la vakiĝantaj bitpozicioj, oni distingas sekvajn specojn de ŝovo:

Angle: shift
France: décalage
Germane: Verschieben
Ruse: sdvig

1996-02-29


ŝov·reĝistr·o ---

Reĝistro speciale konstruita por plenumi ŝovojn.

Angle: shift register
Ruse: sdvigovyj registr

1996-02-29


ŝpruc*menu·o ---

Menuo aperanta sur la ekrano ĉe la kuranta pozicio de la kursoro kaj malaperanta post elekto de komando.

Angle: pop-up menu
France: menu ascendant
Ruse: vsplyvaûçee menû

1996-02-29


ŝtop·ad·o ---

Kompletigo de datumo je seninformaj datumeroj por grandigi ĝian amplekson ĝis kiom estas dezirate; ekz-e por havi ĉiujn registraĵojn egallongaj. En Askio por tiu celo estas destinita la ŝtopsigno NUL. Kp signumpluigo.

Angle: padding
Ruse: zapolnenie

1996-02-29


ŝtop·aĵ·o ---

  1. Fikcia programparto (ekz-e procedurkorpo) imitanta unu aŭ plurajn funkciojn de mankanta subprogramo; ofte --- vakua ordono aŭ ordono eliganta erarmesaĝon. Ŝtopaĵo estas uzata dum programverkado aŭ testado kaj estas anstataŭigota per senchava fragmento iam poste.
  2. Datumero (signo, komando ktp) uzata por ŝtopado (plej ofte, senefika komando aŭ la ŝtopsigno NUL).
Angle: dummy
Ruse: zatyĉka

1996-02-29


ŝultr*o ---

Libroj: Prestipa marĝeno ĉirkaŭ la kapo; danke al la ŝultroj la apudaj literoj ne tuŝas unu la alian (vertikale kaj horizontale).

Angle: shoulder
France: approche
Ruse: zapleĉik, zapleĉie

1996-11-05


ŝut*i [Jel, Pfei] ---

Transmeti datumojn amase kajaŭ sen zorgi pri ilia strukturo aŭ signifo. Kp nekropsio, restaŭrkopio, alŝuti, elŝuti.

Angle: dump; download
Ruse: kaĉatí, perekaĉatí

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]