![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
1996-02-29
(1) tabel·o ---
Datumstrukturo en kiu la anoj (kutime, samtipaj) estas rekte atingeblaj per sia ŝlosilo. Ekz-e, en simboltabelo, la signoĉeno prezentanta nomon aŭ literalon estas taŭga ŝlosilo por atingi rikordon, priskribantan la koncernan simbolon (ĝian deklaron aŭ memor'adreson). En la pliopo de programlingvoj estas facile difineblaj tabeloj kun relative negranda fiksita nombro da elementoj kies ŝlosilo havas formon de entjera indica opo --- vd tabelo, sterntabelo, vertabelo.
Angle: table
Ruse: tablica
(2) tabel·o ---
Speciala kazo de tabelo, disponebla en preskaŭ ĉiuj altnivelaj programlingvoj, datumstrukturo prezentanta aranĝitan aron de samtipaj elementoj; ĉiu elemento rekte atingeblas per unu aŭ pluraj indicoj. La indicoj havas finian variejon, kutime intervalon de entjera aŭ alia numerebla tipo (signa, enumeracia) kaj ĝenerale estas kalkulataj rultempe.
Ekz-e, en Paskalo oni povus difini la tabeltipojn kaj tabelvariablojn:
TIPO vektoro = TABELO [0..99] EL reela;
matrico = TABELO [1..10, 1..100] EL kompleksa;
VAR v: vektoro; M: matrico;
En tiu ekzemplo reela kaj kompleksa (vd ekzemplojn pri rikordoj) estas la tipo de elementoj, aŭ la baza tipo de siaj respektivaj tabeloj; ĉiu vektoro (do, ankaŭ v) havas cent elementojn, numeritajn de 0 ĝis 99 (v[0], v[1], ... v[99]); simile, ĉiu matrico havas mil elementojn.
Ĉiu indicvariejo estas nomata dimensio de tabelo; la vektoro estas unudimensia, kaj la matrico estas dudimensia tabelo; 0 kaj 1 estas malsupraj, aŭ subaj limoj, 99, 10, 100 estas la supraj limoj de siaj respektivaj dimensioj. Kp indichava variablo, opo.
Rim. Tabelo estas konkreta tipo, realigata per regulpaŝa ĉelaro en la ĉefmemoro; tabelo estas abstrakta datumtipo, eventuale realigebla per listo aŭ rezidanta en ekstera memoro.
Ling. Tiujn du signifojn la angla kaj la franca distingas per apartaj vortoj; sed en aliaj kazoj tia distingado ne estas farata: la artipo de Paskalo estas tre speciala subkazo de la ĝenerala nocio pri aro; simila distingado inter la abstrakta dosiero kaj la fizika datumaro (angle "data set") iom post iom malaperas el la faka lingvo. En la relative neoftaj kazoj, kiam oni bezonas kontrastigi tiujn du nociojn, oni povus precizigi: abstrakta tabelo (t.e. tabelo) kaj vektoro (tabelo en tiaj konsideroj ĉiam estas unudimensia regulpaŝa koneksa memorpeco, ekz-e vd stako). Kiel montras la sperto de la pola lingvo, kie ambaŭ nocioj estas esprimataj per tablica, tia praktiko ne kaŭzas iom seriozan maloportunon. (Cetere ni iom eksperimentis kun dimensiaĵo, motivita per la ŝlosilvorto DIMENSION, uzata en FORTRAN por deklari tabelvariablojn, kaj ankaŭ per DIM en Basic; sed "dudimensia dimensiaĵo" sonas aĉe, kaj la kolizio kun la dimensioj de la fizikaj grandoj ankaŭ estas konfuza; aranĝo estus loge proksima al la angla "array", kaj fonetike, kaj sence, sed la vorto estas tro ĝenerala kaj jam tro ŝarĝita.)
Angle: array
France: tableau
Germane: Feld
Pole: tablica
Ruse: massiv
1996-02-29
tabel·tip·o ---
Malsimpla tipo kies valoroj estas tabeloj. En Paskalo:
tabeltipo =
"TABELO" "[" indictipo{"," indictipo "]"} "EL" datumtipo.
indictipo = simpla_tipo.
Fakte la indictipo devas esti numerebla tipo aŭ tipnomo de numerebla tipo. La datumtipo (tiu post EL) ofte estas nomata la baza tipo de tabeltipo.
Angle: array type
Ruse: tip massiva
1996-02-29
Aranĝaĵo en tajpilo (tajpila klavo), printilo aŭ vidigilo (stirsigno kun la Askia kodono 9), servanta por movi la ĉareton, la printan kapeton aŭ la ekranan kursoron al la sekva pozicio el aro de antaŭfiksitaj pozicioj. Tiu aro de tabpozicioj kutime konsistas el la komencaj pozicioj de la zonoj de traktata dokumento (ekz-e "la markozono" --- "la komandkoda zono" --- "la operanda zono" de la frazoj en simbola maŝinkodo; la alinea deŝovo; la komencaj pozicioj de la vertikaloj en tabeloj ktp). Ofte tabon simbolas sago, celanta tabpozicion, proksimume ->|.
Rim. Plej ofte temas pri horizontala movo ĝis certa surlinia pozicio (la horizontala tabo, Askie 9); simile, oni povas paroli ankaŭ pri antaŭfiksitaj lininumeroj en la paĝo (la vertikala tabo, Askie 11).
Angle: tab, tabulator, tabulation
Ruse:
tabulâciâ, tabulâtor
1996-02-29
takt·il·o, taktogenerilo ---
Aranĝaĵo estiganta regulkadencan serion de ortaj impulsoj (taktoj) havantaj egalajn amplitudojn kaj egalajn daŭrojn. --- Kp horloĝo.
Angle: clock, system clock
Germane:
Taktgeber, Taktgenerator
Ruse: taktovyj generator
1996-02-29
Signalo kies variejo konsistas el du eblaj valoroj, kiujn ĝi akceptas je
egaldistancaj tempopunktoj, uzata por sinkronigo de operacioj en
komputilo. La ĉefaj karakterizaĵoj de takto estas
taktodaŭro kaj taktoperiodo
. La inverso de taktperiodo
nomiĝas taktofrekvenco. La generadon de taktoj provizas
taktilo.
Angle: clock signal, clock pulse
Germane:
Takt
Ruse: taktovyj signal
1996-02-29
Vd takto,
.
Angle: clock rate
Germane: Taktfrequenz
Ruse: taktovaâ ĉastota
1996-02-29
takt·o·period·o ---
Kompleta ciklo de takto
, entenanta unu aktivan
transiron.
Angle: clock cycle
Germane: Taktperiode
1996-02-29
tangent'ark·o [PIV] ---
La funkcio, inversa al tangento, apriore disponebla en multaj programlingvoj. La koncernan nomon ni esperantigas per tanArk.
Ling. En [Rei87] estas proponite formi la nomojn de la inversaj funkcioj per mal-, kio rezultigus "maltangento"n. La ideo pri malo ĉi tie ne estas tre evidenta, ekz-e kotangento estas la multiplika inverso de tangento:
kot x = 1/(tan x)
Angle: arctangent, arc tangent
Ruse:
arktangens
1996-02-29
task*o ---
Programo aŭ parto de programo, kiu plenumas logike kompletan agon kaj kiu estas unuo, al kiu la operaciumo atribuas risurcojn. En iuj operaciumoj "tasko" sinonimas kun "procezo", en aliaj ĝi koincidas kun laboro.
Angle: task
Ruse: zadaĉa
1996-02-29
task·ret·o ---
Plano de laboroj plenumotaj kadre de projekto, en formo de hamako prezentanta ĉiujn taskojn (laborojn, operaciojn) kaj eventojn, kun iliaj teknologiaj interdependoj. Kutime la verticoj prezentas la eventojn (i.a. la enirejo respondas al la starto de la projekto, la elirejo, al ties fino); la eĝoj prezentas la taskojn, ili portas diversajn markaĵojn (taksojn de la risurcokostoj, precipe la tempotaksojn). Taskreto servas por malkovri krita(j)n vojo(j)n; realigo de la projekto neprigas precizigojn kaj ŝanĝojn de la taskreto.
Angle: activity network, PERT network
Germane: Netzplan
Ruse: setevoj grafik
1996-02-29
taŭtologi·o [PIV] ---
Logika propozicio vera ĉe ajna
valoro de siaj liberaj
variabloj, ekz-e a|~a. Kp memkontraŭdiro.
Angle: tautology
Ruse: tavtologiâ
1996-02-29
Teĥ·o ---
Esperantigita nomo de TeX.
Angle: TeX
1996-02-29
tek·komput·il·o ---
Portebla komputilo en formo de teko, oportuna por transportado, tiel ke ĝia uzulo povas kunhavi ĝin en vojaĝo. Tekkomputilo pezas ne pli ol 4--5 kg, havas aŭtonoman kurentfonton, klavaron, platan likvakristalan aŭ plasman ekranon, energi-nedependan memoron, ĝi estas konektebla al ekstera aparataro.
Angle: laptop computer
Germane:
Aktentaschenrechner
1996-02-29
TCP/IP ---
Du protokoloj:
1996-02-29
Teks*aĵ·o ---
Mallonga formo de "Tut-Tera Teksaĵo" (TTT), oportuna por derivado (ekz-e teksestro).
Angle: Web
France: Web, Hypertoile
Ruse: Veb
1996-11-07
teks·estr·o ---
Responsulo administranta TTT-ejon.
Angle: webmaster
France: webmestre,
maître de toile, gestionnaire W3
Ruse: Veb
1996-11-07
tekst·a dosier·o ---
Dosiero kies enhavo estas teksto. Kp duuma dosiero.
Angle: text file
Ruse: tekstovyj fajl
1996-02-29
tekst*o ---
Datumo kies bajtoj estas traktataj kiel kodonoj de informaj videblaj signoj (precipe literoj) kaj aranĝaj stirsignoj. Kutime teksto estas strukturita en liniojn, alineojn, paĝojn. En Paskalo teksta estas apriora tipo de la dosieroj, destinitaj por tekstotraktado. Kp dokumento.
Angle: text; document
Ruse: tekst; dokument
1996-02-29
\Lit Perkomputila Tekstoprilaboro / Red. I. Koutny. Budapeŝto, 1985.
1996-02-29
Traktilo por tekstotraktado, ekz-e verkilo.
Angle: text processor, word processor
Ruse:
tekstovyj processor
1996-02-29
telematik·o ---
"Aplikado de la informadiko al la telekomunikado" [SPIV].
Angle: telematics
Pole: teleinformatyka
Ruse: telematika
1996-02-29
Telnet ---
Protokolo en la Interreto (bazita sur TCP/IP) per kiu uzulo ĉe unu komputilo povas konektiĝi al alia, malproksima, kaj uzi la foran maŝinon samkiel lokan.
telnet·i --- uzi telnet.
M. Weichert
1996-02-29
temp·on·o ---
Vd ĉe tempopartigo.
Angle: time slice
France: tranche du
temps
Germane: Zeitscheibe
Ruse: kvant
vremeni
1996-02-29
temp·o·part·ig·o ---
Operaciuma reĝimo en kiu ĉiu uzanto ricevas temponojn (fiksitajn kaj relative mallongajn tempointervalojn) por plenumi sian programon. Se la procezo ne sukcesas finiĝi en la ricevita tempono, ĝi haltetas kaj atendas sian vicon kun aliaj envicigitaj procezoj. Do, ĉiuj programoj estas plenumataj laŭ pli-malpli cikla ordo (eventuale kun diversaj devioj ŝuldataj al prioritatoj ktp). Kp kvazaŭkunrulo.
Angle: time sharing
France: temps partagé
Germane: Zeitschachtelung, Zeitteilung
Ruse: razdelenie vremeni
1996-02-29
teori·o ---
(Logiko.) En studoj pri logikaj sistemoj oni apartigas
subarojn de bonformaj
formuloj (bff-oj) estiel speciale
interesajn. Plej ofte temas pri la aro de ĉiuj
pruveblaj (deriveblaj, dedukteblaj) bff-oj (sub iuj
"sintaksaj" derivreguloj), aŭ
de ĉiuj veraj bff-oj (por iu, ofte nekonstruiva,
"semantika" difino de vereco). Tian aron da bff-oj la logikistoj
nomas teorio. Kutime oni postulas, ke teorio estu fermita pri ia aro da derivreguloj.
Angle: theory
Ruse: teoriâ
1996-02-29
tera·bajt·o ---
Mezur'unuo de memorkapacito, 1024 aŭ 1000 gigabajtoj; mallonge "Tbajt". Vd obloprefiksoj
Angle: terabyte
Ruse: terabajt, Tbajt
1996-09-26
terminal·o [SPIV], fin'aparato ---
Organo por atingi foran komputilon, al kiu lasta la terminalo estas konektita per datumtransmeta lineo. Ofte terminalo estas vidigilo aŭ persona komputilo. Terminalo kapabla meme (aŭtonome) registri kaj trakti datumojn estas inteligenta terminalo.
Angle: terminal
France: terminal
Germane: Terminal, Datengerät, Datenstation
Ruse: terminal
1996-02-29
term·o [Z] ---
Laŭ PIV,
Por komputiko pleje aktualas la 1-a signifo, pli formale difinita sub esprimo.
(Pri algebra esprimo, plurtermo, serio) Algebra esprimo aŭ nombro, ligita al aliaj termoj per la signoj plus kaj/aŭ minus.
(Pri vico) Ĉiu aparta elemento de la vico.
(Pri frakcio) Numeratoro aŭ denominatoro.
Ĉiu el la duope kombinitaj elementoj en la 3 propozicioj de silogismo.
Angle: term
Ruse: term, ĉlen
1996-02-29
test·ad·o [PIV] ---
Programrulo kun speciale elektitaj datumoj por malkovri erarojn de programo aŭ kontroli maleston de koncerna eraro.
Angle: testing
Ruse: testirovanie
1996-02-29
TeX, Teĥo ---
Programaro por komputilizita kompostado, kreita de D. E. Knuth kun speciala atento al fajnkvalita preparo de presaĵoj entenantaj multe da matematikaj formuloj (tial ne estas mirinda, ke la Usona Matematika Societo ĝin adoptis). Teĥo disponigas pli ol 50 tiparajn fasonojn kaj pli ol 900 esprimilojn por specifi la detalojn de tekst'aranĝo. Ĉi tiu Leksikono estas preparita uzante la makroopakaĵon LaTeX, kiu estas kvazaŭ etendaĵo de Teĥo.
Notinda trajto de Teĥo estas ĝia atento al diverslingvaj diakritaĵoj. Interalie, por meti ĉapelon super ajnan literon sufiĉas meti antaŭ ĉi tiu la du signojn ^; uzante la makroojn oni povas facile adapti Teĥon al la ^c-stila prezento de la literoj de Esperanto, vd ekzemplan makroon.
Ling. D. Knuth insistas ke la nomon de lia sistemo, TEX, oni prononcu teĥ kaj rigardu ĝiajn literojn grekaj ĉefliteroj.
1996-02-29
tiktak·o [PIV] ---
1996-02-29
tild·o [PIV], ondostreko, ondosigno [PIV] ---
"Supersigno iom simila al kuŝanta S (~), kiun oni metas super la hispana n, por doni al ĝi la sonon nj" [PIV].
En komputiko tildo ofte simbolas negon. Askie: 126. En fiziko, alternan kurenton. En historiaj tabeloj, bapton.
Vd diakritilo, cirkumflekso.
Angle: tilde
Ruse: tilída, volna
1996-09-23
Garnituro de tiparoj havantaj diversajn tiparajn gradojn, tiparajn pezojn, larĝojn kaj tiparajn fasonojn sed samkarakteran desegnon (tiparan stilon) kaj komunan nomon (la nomo kutime estas kopirajtaĵo); ekz-e Palatino kaj Helvetica estas tiparaj familioj.
Angle: type family
Germane:
Schriftgarnitur, Schriftfamilie
Ruse: garnitura
1996-02-29
tip·ar·a fason·o ---
Grafikaj variaĵoj de la signobildoj en unu sama tipara familio. Normala tipara
familio por Eŭropa alfabeto
disponigas almenaŭ la sekvajn tiparajn fasonojn: magra-rekta,
kursivo, graseto. Krome, oni ofte havas oblikvon
(iam anstataŭ la kursivon),
majuskleton, grasetan kursivon.}
Rim.
1996-02-29
tip·ar·a grad·o ---
En la tradicia pres'arto, la distanco inter
la ventro kaj la dorso de prestipo.
En la moderna surtabla tipografio tiu difino estus sensenca, kaj oni proponis plurajn aliajn, ekz-e la sekvan:
La vertikala dimensio de tiparo, la alto de linio entenanta ĉiujn signobildojn de la tiparo (t.e. la diferenco inter la alto de la plej alta kaj la profundo de la plej profunda).
En iuj tiparoj, ekz-e en la klasika fasono de la familio Computer Modern, estas signobildoj kies vertikala dimensio egalas la tiparan gradon; tiaj estas la rondaj krampoj ().
Kutime tipara grado estas esprimata en punktoj; tamen la valoro de tiu mezur'unuo varias laŭlande, kaj lastatempe plioftiĝis metrismaj indikoj en milimetroj aŭ mikrometroj.
Por la plej ofte uzataj gradoj estas tradiciaj vortaj nomoj (tiu tradicio estas ankoraŭ pli malnova ol la perpunktaj mezuroj); PIV registris ciceron kaj petitan. Oni rajtas dubi, ĉu en Esperanto ni bezonas unuvortajn nomojn de individuaj tiparaj gradoj, kiuj tute eksmodiĝis en multaj landoj; tamen, ĉar pluraj el ili estas sufiĉe internaciaj, ni indikas eblajn esperantigojn en la tabelo:
| Esperante | Germane | Angle |
|---|---|---|
| diamanto | Diamant 4 p = 1.50 mm | diamond 4½ pt=1.58 mm |
| perlo | Perl 5 p = 1.88 mm | pearl 5 pt = 1.76 mm |
| nonparelo? | Nonpareille 6 p=2.26 mm | nonpareil 6 pt = 2.11 mm |
| ? | Mignon 7 p = 2.63 mm | minion 7 pt = 2.46 mm |
| petito [PIV] | Petit 8 p = 3.0 mm | brevier 8 pt = 2.81 mm |
| burĝo? | Borgis 9 p = 3.38 mm | bourgeois 9 pt = 3.16 mm |
| korpuso | Korpus 10 p = 3.76 mm | long primer 10 pt = 3.51 mm |
| ? | (Cicero) 11 p = 4.14 mm | small pica 11 pt = 3.87 mm |
| cicero [PIV] | Cicero 12 p= 4.51 mm | pica 12 pt = 4.22 mm |
| ? | Mittel 14 p=5.26 mm | English 14 pt= 4.92 mm |
| ? | Tertia 16 p=6.02 mm | Columbia 16 pt = 5.62 mm |
Rim. La Anglalingvuja punkto estas malpli granda ol la kontinent-Eŭropa; tial la faktaj dimensioj de "samgradaj" tiparoj iom variis, kaj la Anglalingvuja 10-a grado pli proksimas la Eŭropan "burĝan" gradon, ol la Eŭropan korpuson. Ankaŭ kp cicero/pigo. La kontinent-Eŭropan sistemon ni prezentis per la nomoj germanaj, tiuj samaj nomoj estas uzataj en la rusa (en la koncernaj landoj la 11-a grado praktike ne estas uzata, tial la nomo "cicero", kiel en PIV, estas rezervita por la 12-a grado; laŭ pli tradicia nomaro la 12-a grado estus [germane] "grobe Cicero" ktp). La amplekso de tipara grado estas bildigita per kvadrato, kies lateroj havas la longon, egalan al la koncerna grado; oni atentu, ke la kvadratoj estas nivelitaj laŭ sia plej profunda punkto, kiu estas levita ĝis la baza linio de la koncerna tabelhorizontalo.
Ling. La naiva "grando" estas nepreciza, ĉar ekz-e la larĝo ankaŭ estas "grando"; alto, staturo ne taŭgas, ĉar tiuj terminoj havas alian signifon en la plumba kompostado.
Angle: point size
France: (force de)
corps
Germane: Kegel, Schriftgrad
Pole: stopien' pis'ma
Ruse: keglí
1996-11-05
Atributo de tiparo, la rejŝo inter la pleja kaj la malpleja dikoj de la linioj en la signobildoj. Kutime tipara kontrasto estas atributo de tuta tipara familio; minimuman tiparan kontraston havas la tiparoj groteskaj (vd senserifa) kaj tajpeskaj.
Angle: contrast
Ruse: kontrast
1996-02-29
tip·ar·a pez·o ---
Atributo de tiparo, rejŝo inter la maksimuma linidiko en ties signobildoj kaj la larĝo de la ensigna blanka interspaco (kp tipara kontrasto); kutime oni distingas tri gradojn de tipara pezo: magra [PIV], graseta [PIV], grasa [PIV]. (La vere grasaj, "grasegaj" tiparoj ne estas uzataj en libroj, sed precipe en afiŝoj ks; do, parolante pri libroj, ne tute ĝuste oni kutimas misnomi graseton graso.)
Angle: weight
France: graisse
Ruse: nasyçenností
1996-02-29
tip·ar·a stil·o ---
Grupo de tiparaj familioj aŭ apartaj tiparoj, kreitaj surbaze de komunaj grafikaj principoj. La plej gravaj tiparaj stiloj de la Eŭropa tradicio estas indikitaj en tabelo (laŭ [1]; la italaj terminoj estas de Aldo Novarese).
| Angle | Itale | Germane | Esperante |
|---|---|---|---|
| Old Face | Lapidari | Renaissance-Antiqua | Renesanca klasiko |
| Transitional | Transizionali | Barock-Antiqua | baroka klasiko |
| Modern Face | Bodoniani | Klassizistische Antiqua | klasikisma klasiko |
| Antiqua Face | Egiziani | Serifenbetonte Linear-A. | serifega stilo |
| Display Face | Fantasie | Varia, Freie Antiqua | fantazia stilo |
| Sans Serif | Lineari | Serifenlose Linear-Ant. | senserifo |
| Calligraphic | Scritti | Schreibschriften | skribesko |
| Gothic Face | Medievali | Gebrochene Schriften | gotiko |
La ĉefaj grafikaj trajtoj de la renesanca klasiko estas: iom deŝovita akso de la rondaĵoj; malforta tipara kontrasto; kojnformaj serifoj. Ekz-e la tiparaj stiloj Arrighi, Bembo, Garamond.
La barokan klasikon karakterizas: preskaŭ ortaj aksoj de la rondaĵoj; iom akcentita tipara kontrasto; iom maldikaj (akraj), ne tre rondaj serifoj. Ekz-e la tiparaj stiloj Baskerville, Caslon, Times.
La klasikisman klasikon karakterizas: horizontalemo de la transversaĵoj, ortaj aksoj de la rondaĵoj; forta kontrasto; iom maldikaj (akraj), tute plataj, ortstrekaj serifoj. Ekz-e la tiparaj stiloj Bodoni, Didot, Madison, la ĉefaj tiparfasonoj (la klasika, la kursivo, la oblikva, la graseto, la majuskleto) de la tipara stilo Computer Modern, kiu estas uzata en Teĥo kaj en kiu estas kompostita ĉi tiu Leksikono.
La serifega stilo havas dikajn serifojn, plej ofte estiĝintajn sekve de malforta aŭ nenia tipara kontrasto. Aperinte en 1815, tiuj tiparaj stiloj nun estas malofte uzataj --- escepte ĉe la tajpilaj tiparoj. (Angla-france tiu silo ankaŭ estas nomata "Egyptienne". Al Egiptio ĝi neniel rilatas, sed multe al reklamado kaj sensaciemo. L'Egyptienne nomiĝis la franca, poste kaptita de l' britoj, velŝipo kiu transportis 1802 la faman Rosetta-ŝtonon al Portsmouth. Tiu ŝtono provizis ŝlosilon kiu finfine ebligis legi la egiptajn hieroglifojn. Per tiu nomo, kiu ĝuste tiam estis aktuala kaj en ĉies buŝo, tiu tiparo simple estis pli bone vendebla. --- M. Weichert.)
La fantaziaj stiloj aperas fine de la 19-a jc kadre de la secesia artostilo (angle "modern style", france "art nouveau", germane "Jugendstil", itale "stile florale", aŭstrie "Sezession"). Tiustilaj tiparoj libere kombinas elementojn de divers-epokaj stiloj, jen por krei imitaĵon de mez'epoka uncialo sufiĉe legeblan por modernulo, jen por atingi pure estetikan efekton; ekz-e la tiparoj de Oswald B. Cooper, Roberta, Optima, Post-Antiqua, Pascal; al tiu klaso apartenas ankaŭ tiparoj adaptitaj por optika signorekono, kia Computer.
Angle: style, face
\Lit 1. A. Kapr. Schriftkunst: Geschiche, Anatomie und Schönheit der lateinischen Buchstaben. Dresden, 1971.
1996-02-29
tip*ar·o, prestiparo ---
Ling. La formo (liter)tipo [PIV] estas malpli logika ol tiparo, donita en [Wel89]. "Pressignaro" estus ankoraŭ pli logika, tamen en kelkaj situacioj la pli mallonga "tiparo" pli oportunas (ekz-e en menua opcio). Ofte anstataŭ tia metonimia uzo de "tiparo" oni povas diri fasono.
Angle: font, fount
France: fonte
Germane: Druckschrift
Pole: czcionka
Ruse: ŝrift
1996-02-29
tip·deklar·o ---
Deklaro enkondukanta tipnomon de datumtipo. En Paskalo tipdeklaroj aperas komence de bloko, tuj post la eventuala konstantodeklara sekcio:
tipdeklaro = tipnomo "=" datumtipo.
Angle: type definition
Ruse: opredelenie
tipa
1996-02-29
tip·iz·em·a program·lingv·o ---
Tipkontrola programlingvo, t.e. programlingvo en kiu la datumtipo de ĉiu esprimo estas determinebla dum la traduko.
Angle: (strongly) typed language
Ruse:
tipizirovannyj âzyk
1996-02-29
tip·konvert·o ---
En programo, operacio transformanta valoron de unu datumtipo en la respondan valoron de alia datumtipo. Kp altipigo.
Angle: type conversion
France: conversion
des types
Germane: Typumsetzung
Ruse:
preobrazovanie tipa
1996-02-29
tip·nom·o ---
Nomo de datumtipo. En Paskalo nur tia formo de datumtipa indiko rajtas aperi en formalparametra listo (en la ISO-a etendo, ankoraŭ konformiva tabelskemo), deklaro de kaz'etikedo ktp.
tipnomo = nomo.
Angle: type identifier
Ruse: identifikator
tipa
1996-02-29
tip*o ---
Angle: type1996-02-29
tir·menu·o [Jel, Pfei] ---
Menuo kiun la uzulo povas malfermi ("eltiri") per musklako ĉe ĝia titolo en la menuzono. La menuo "malfaldiĝas" tuj apude kaj malaperas post elekto de komando. Kp falmenuo.
Angle: pull-down menu
France: menu
descendant
Ruse: opuskaûçeesâ menû
1996-02-29
total·a funkci·o ---
Vd ĉiea funkcio.
Angle: total function
Ruse: vsûdu
opredelënnaâ funkciâ
1996-02-29
Generilo kies fontlingvo ebligas priskribon de sintakso kaj semantiko de programlingvoj (fonta kajaŭ cela --- por la generata traktilo); la rezulto estas tradukilo por tiuj aliaj programlingvoj.
Angle: compiler compiler, compiler generator,
translator writing system, TWS
Ruse: sistema
postroeniâ translâtorov, SPT
1996-02-29
traduk*il·o [Pfei] ---
Programo, realiganta ĵeton el unu formala lingvo en alian, precipe tiu tradukanta tekston (la fontan programon) el programada lingvo (la fonta lingvo) en ekvivalentan programon (la celprogramon) en komputila lingvo (en la cela lingvo). Plej ofte oni bezonas tradukon el pli altnivela programada lingvo en lingvon pli simplan, kvankam por kelkaj celoj (ekz-e dum erarserĉado) oni povas bezoni ankaŭ retrotradukon. Kp interpretilo.
Ling. Tre internacia estas aĉega termino kompilero [PIV], al kiu multaj fakuloj donas pli asimilitan formon kompililo. Homon, kies lingvosento ne estas fuŝita per la fakĵargono, kompililo devus pensigi pri io simila al bindilo (io kunmetanta programon el disaj moduloj, kiel oni kompilas antologion el apartaj verkoj), dum kompilero similas al peco de la kompil(aĵ)o; oni ja diras, ke "la sekva programero de la koncerto estos ario...".
Angle: compiler, translator
Ruse:
translâtor, kompilâtor
1996-02-29
traduk·temp·a ---
Plenumata aŭ traktata dum la programtraduko: traduktempa valoro, eraro, atributo.
Sinonomo: statika; kp rultempa, plenumo.
Angle: compile-time
Ruse: statiĉeskij,
perioda kompilâcii
1996-02-29
traf·rejŝ·o ---
1996-08-31
tra·ig·iv·o ---
1996-02-29
tra·ir·o ---
Tia vojo en (koneksa) grafeo, ke ĝi pasas tra ĉiuj ties verticoj. Vd larĝiĝema trairo, profundiĝema trairo, arbotrairo.
Angle: traversal
France: parcours
Ruse: obĥod
1996-02-29
"3
Tiu zono sur son- aŭ videobendo, kiun oni
utiligas por registri konservindajn signalojn per magnetofono aŭ
videoregistratoro" [SPIV].
Angle: track
France: piste
Germane: Spur
Ruse: doroĵka
1996-02-29
trakt*i ---
Faka sinonimo por "prilabori".
Angle: (to) process, handle
France:
traiter
Germane: bearbeiten, verarbeiten
Ruse: obrabatyvatí
1996-02-29
(1) trakt·il·o, datumtraktilo ---
Programo prilaboranta datumojn de iu speciala tipo (lingvotraktilo, makrootraktilo ktp).
Angle: processor
Ruse: processor
(2) trakt·il·o ---
Parto de programo traktanta speciala(j)n situacio(j)n --- ekz-e esceptojn en ADA; interrompotraktilo ktp.
Angle: (exception) handler
Ruse: obrabotĉik
1996-02-29
Dosiero entenanta registraĵojn de transakcioj farotaj super ĉefdosiero. Post la plenumo de la transakcioj oni povas konservi la transakcian dosieron por eventuala riparo de la ĉefdosiero.
Angle: transaction file, update file
France: fichier mouvements
1996-02-29
transakci·o [PIV] ---
En datumbazo aŭ dosier'administrilo, plenumo de nedisigeblaj operacioj super la datumoj, dum kiuj la datumbazo riskas iĝi malkohera. Ekz-e kiam oni forigas datumanon oni devas ankaŭ forigi ĉiujn referencojn al ĝi. Do, por ke la datumbazo restu kohera, necesas certigi ke realiĝu aŭ ĉiom, aŭ neniom da tiuj ŝanĝoj.
Ling. "transakci·o £ Tuto de la konvencioj, kiuj okazas inter la komercistoj, borsistoj ks pri unu negoco, operacio ks" [PIV].
Angle: transaction
Ruse: tranzakciâ,
obrabotka zaprosa, vypolnenie celostnoj operacii
1996-02-29
trans·form·o ---
Ĵeto, speciale tiu operacianta
super spacoj, funkcioj, grafeoj, programoj: optimigaj
transformoj. Kp operatoro.
Angle: transformation
Ruse: preobrazovanie
1996-02-29
transit·a ret·o ---
Komputila reto transmetanta pakaĵojn ne nur inter siaj lokaj retnodoj, sed ankaŭ inter pluraj aliaj retoj. Kp spino, sakreto.
Angle: transit network
1996-02-29
transitiv*a ---
Vd ĉe rilato.
Angle: transitive
Ruse: tranzitivnyj
1996-02-29
Estu duloka rilato R super A; ĝia transitiva fermo estas tia rilato F<=A², ke
(y TUJPOST x) sse [y=sek(x)]
la transitiva fermo estas "pli granda ol" (>).Angle: transitive closure
France:
fermeture transitive
Ruse: tranzitivnoe zamykanie
1996-02-29
trans·port·a tavol·o, transporta nivelo ---
Vd septavola etalona modelo kaj tavolstaka tabelo.
Angle: transport layer
Ruse: transportnyj
urovení
1996-02-29
transputor·o ---
Icego entenanta mikroprocesoron, interprocesorajn komunikilojn, sian propran ĉefmemoron (2--16 Kbajt) kaj rimedojn por atingi eksteran memoron. La vorto "transputoro" devenas el la anglaj "TRANSistor + comPUTER" (Esperante resp. TRANSistORO + komPUTilo); la firmao INMOS, lanĉinta la aferon, pretendis ke transputoro iĝos elementa bloko por konstruado de plurprocesoraj komputiloj de la futuraj generacioj, kiel transistoro estis baza elemento por la komputiloj de la 2-a generacio.
Vd B. Gärtner. La transputoro // Fokuso. 1988. N-ro 8(4). P. 35--47.
Angle: transputer
Ruse: transpíuter
1996-02-29
tra·strek·o ---
Angle: strikethrough, strikeout, cross stroke; stroke
Kroate: crtica
1996-02-29
tra·vid·ebl·o ---
1996-02-29
trema·o [PIV] ---
La supersigno ¨, ekz-e en la hispana-germana litero ü aŭ franca-rusa ë. En la Latina-3 tremao havas la kodonon 168.
Rim. En diversaj lingvoj la diakritilo tremao esprimas diversajn fenomenojn fonetikajn, kiaj estas dierezo [PIV] en la greka, latina kaj franca, aŭ umlaŭto [PIV] en la germana, hungara kaj turka.
Angle: diaeresis
France: diérèse, tréma
Germane: Umlautpunkte
Ruse: trema,
dieresis
1996-02-29
Premi (kaj teni premita) musbutonon movante la mus-kursoron (kaj la subkursoran objekton) sur la ekrano.
Angle: drag
Ruse: buksirovatí
1996-02-29
tri·punkt·o [PIV] ---
Interpunkcia singo (...), montranta, ke la senco de la frazo ne estas komplete esprimita.En bona tipografio tripunkto aspektas iom alie ol tri sinsekvaj punktoj. Unikode la tripunkto havas la kodonon 16u2026; se vi havas bonan foliumilon --- jen, ĝuu la veran tripunkton: …
Angle: dots, (horizontal) ellipsis
Ruse:
mnogotoĉie
1996-09-09
Troj·a ĉeval·o ---
Programo kiun oni kamuflas normala utilaĵo, ekz-e saluto-programo, dosieruja listigilo, ludo, aŭ eĉ (plej perfide!) senvirusigilo, sed kiu fakte estas destinita por rompi la sekurecon aŭ difekti ion en komputila sistemo. Vd viruso.
Angle: Trojan horse
Ruse: troânskij koní
1996-02-29
tro*o [PIV] ---
1996-02-29
tru·kart·o ---
"Kartonfolio, en normigita formato (83×187 mm), traborita por meĥanografia uzado; en ĝi informoj estas registritaj sub formo de diverslokaj truoj kaj ĝi estas la pritraktata materialo de la elektraj aŭ elektronaj komputeroj" [PIV].
Trukartoj estis vaste uzataj ĝis la komenco de 1970-aj jaroj; nun la nocio havas plie historian intereson. Tamen ke ĝis nun la finisignaraj ekranoj kutime havas po 80 signejojn en siaj linioj estas heredaĵo de la IBMaj trukartoj, kiuj havis ĝuste tian kapaciton.
Angle: punch card
Germane: Lochkarte
Ruse: perfokarta
1996-02-29
TTT (legu totóto) ---
Esperantigita nomo de WWW (angle "World-Wide Web", kion oni proksimume tradukas per Tut-Tera Teksaĵo).
Ling. Charles E. Galvin, Jr. <CxarliG@aol.com> rimarkigis:
Fakte, almenaŭ se temas pri la vorto "teksaĵo," la traduko ne estas proksimuma. Arĥaika senco de la angla vorto "web" estas ĝuste "teksaĵo."Kaj Franck Arnaud <franck@altsoft.demon.co.uk> preferas la kompletigon Tre Teda Talpo
.
Angle: WWW, W3
France: FEM, Forum
électronique mondial
1996-02-29
trunk*o ---
Tiu parto de prestipo kiu estas portilo de la kapo; la alto de tiu parto.
Angle: stem, shank
France: (hauteur de)
moule
Ruse: noĵka
1996-11-05
tuj·a klav·aĵ·o, tujaĵo, kurtaĵo, fulmoklavo [Ĉapelilo] ---
En dialogo, klavkombino (ekz-e Alt+litero) ebliganta ekigi komandon sen viziti menuojn. Tuja klavaĵo oportunas por uzulo akirinta la necesajn rutinojn en dialogo kun la koncerna sistemo, kiam la menuaj sufloroj komencas tedi onin.
Angle: hot key
Ruse: akselerator, gorâĉaâ
klaviŝa
1996-02-29
tuj(aĵ)o ---
Angle: successor, next, Succ
Ruse:
preemnik, Sled
1996-02-29
Turing·a aŭtomat·o (Turinga maŝino) ---
Abstrakta aŭtomato difinita de la Brita matematikisto A. M. Turing (1912--54). Turinga aŭtomato kapablas legi kaj skribi datumojn plenumante sekvencan traktadon. La koncepto de Turinga aŭtomato respondas al la plej malsupra nivelo ĝis kiu oni povas redukti la funkciadon de komputilo. Do, komputilo ne povas komputi funkcion por kiu ne ekzistas ekvivalenta Turinga aŭtomato (la Ĉurĉa tezo). La koncepto de Turinga aŭtomato kondukis al multaj gravaj rezultoj en la teorio de algoritmoj.
Angle: Turing machine
Ruse: maŝina Tíûringa
1996-02-29
tut·a variabl·o ---
En Paskalo, sintaksa nocio uzata en la difino de variablo; variablo indikita per sia nomo (kontraste al subvariablo):
tuta_variablo = nomo.
Angle: entire variable
Ruse: polnaâ
peremennaâ
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)