[Supren][Indekso][Instrukcio]


U ---

La 25-a el la literoj de Esperanto. En entjeraj literaloj ni uzas ĝin por indiki la bazon de nombrosistemo (kp -um), ekz-e 16u1A estas "deksesUma 1A"; simile

255 = 10u255 = 2u11111111 = 8u377 = 16uFF

1996-02-29


UCS-2 (angle "Unicode Standard Version 1.1 of 1993") ---

Vd Unikodo.

1996-02-29


-um* ---

  1. (Ankaŭ -aria) Ekde la tempo de Bricard (1905), sufikso formanta nomojn de poziciaj nombrosistemoj el la numeralo, indikanta ilian bazon; vd dekuma, duuma, duum-dekuma prezento, deksesuma nombrosistemo, okuma nombrosistemo, unuuma nombrosistemo.
  2. Iom enigma, esotera afero: operaciumo, kodumi.
  3. Paronimfarilo: foliumilo, literumilo mezumo, nomumi, plenumo, rastrumo, registrumo, retumi, rulumi, palpebrumo, signumo.
  4. um, um·o --- unu el la Esperantaj ĵokervortoj.
Ling. Pri datumo, forumo vd ĉe datumo.

1996-02-29


Unikod·o ---

Esperantigo de Unicode, internacia norma kodo por prezento de plurlingvaj tekstoj entenantaj signojn de diversaj alfabetoj (inklude la ĉinan kaj Esperantan). En ĝia signaro troveblas signoj de praktike ĉiuj nunaj homlingvaj alfabetoj kaj teĥnikaj simbolaroj (sed glagolico mankas!). Ĉar la Askia 7-bita kodonlongo ne sufiĉas por tia celo, Unikodo adoptas 16-bitan kodan skemon, kies subkodo estas Askio.

Unikodo ankaŭ estas konata kiel la subaro UCS-2 de la 32-bita ISO-10646 (ties "baza ebeno") --- aŭ de GB13000, aŭ de JISX0221.

La supersignitaj literoj de Esperanto havas en Unikodo la kodonojn (deksesume kaj dekume):

Ĉ 0x108=264Ĝ 0x11C=284Ĥ 0x124=292Ĵ 0x134=308Ŝ 0x15C=348Ŭ 0x16C=364
ĉ 0x109=265ĝ 0x11D=285ĥ 0x125=293ĵ 0x135=309ŝ 0x15D=349ŭ 0x16D=365

Eĉ se oni ne planas rekte realigi Unkodon sur sia komputilo, oni povas uzi ĝin por referenci plej diversajn simbolojn (kion ni faras en ĉi tiu Leksikono), apliki ĝin kiel pontolingvon ktp.

[Detaloj]

Angle: UNICODE

1996-10-12


Uniks·o ---

Esperantigo de UNIX.

1996-02-29


uni·o [Z] ---

Datumtipa konstruilo en ALGOL-68 kaj C, ebliganta malrigidigi la statikan tipkontrolon super la objektoj deklaritaj havi unian tipon. Ekz-e en la programfragmentoj:

   .union(.char, .real) t,v; t:="a"; t:=3.14; v:=t;        #ALGOL-68#
   union{char ch, real x} t,v; t.ch:='a'; t.x:=3.14; v:=t;      /*C*/

la variabloj t,v entenas jen signan, jen reelan valoron, kaj la zorgo pri ilia ĝusta uzo estas tute lasita al la programisto. Tia libero estas utila, kiam en la programo oni uzas unu saman memorpecon (ekz-e reĝistron) por diverstipaj valoroj, aŭ kiam la programo devas trakti objekton kun statike nedeterminebla tipo (ekz-e grafeon, en kiu ĉiu vertico apartenas al unu el pluraj eblaj tipoj; dosieron kun diverstipaj rikordoj).

Kontraste al la rikordoj, kiujn en ALGOL-68 kaj C oni nomas strukturoj, kaj kiuj en siaj kampoj samtempe povas enteni diverstipajn valorojn, unio ajnmomente havas nur unu valoron. La Paskalaj varihavaj rikordoj malkomponeblas en kombinon de tiaj simplaj "strukturoj" (senvariaj rikordoj) kaj unioj. Ekz-e tipo figuro (tiu el la ekzemplo pri rikordoj) en ALGOL-68 esprimeblas jene:

   .mode .triangulo = .struct(.real latero, klino, alfa, beta);
   .mode .ortogramo = .struct(.real lateroA, lateroB, oblikvo);
   .mode .figuro = .struct(
      .real x, y, areo;
      .union(.triangulo, .ortogramo, .real #diametro#) mikso);

La kaz'etikedo estas implicata en ALGOL-68, ĝi uzeblas en la "porunia kaz'ordono":

   .case mikso.of fig .in          #supozante ke fig estas .figuro#
     (.real d): f(d),              #la kazo cirklo, la kampo diametro#
     (.ortogramo ort): areo.of fig := lateroA.of ort*lateroB.of ort
.esac

(La nomoj d kaj ort estas deklaritaj por sia branĉo de la kaz'ordono kaj nomas la koncernan kazon de la unio) Simile estas pri klasoj en Simula-67 kaj Oberono. --- En C nenia implica kaz'etikedo estas provizata.

Angle: union, union type
Ruse: obìedinenie

1996-02-29


universal*a kvantor·o ---

La kvantoro PORAJNA, ĵetanta predikaton P al propozicio PORAJNA x P(x), kiu asertas, ke la validejo de P koincidas kun la variejo de ĝia argumento, t.e. ke "por ĉiuj x veras P(x)"; ekz-e la propozicio

(PORAJNA a)(|sin a|<=1)

Ofte oni limigas la variejon de la subkvantora variablo: (PORAJNA x)L(x)P(x) ekvivalentas al PORAJNA x[L(x)->P(x)].

Ling. Normale PORAJNA x estas legata "por ĉiu ikso" aŭ "por ĉiuj iksoj"; tamen cedante al la grafika formo de A oni povus provi "por ajna ikso".

Angle: universal quantifier
Ruse: kvantor vseobçnosti

1996-02-29


universal·a Turing·a aŭtomat·o ---

Tia Turinga aŭtomato U, kiu kapablas imiti ajnan alian Turingan aŭtomaton T. Sur sia eniga rubando U ricevas Godelan numeron de la imitata aŭtomato T (do fakte, ties programon --- vd Godela numerado), kaj donaĵon por la traktado per la T-algoritmo. Do, universala Turinga aŭtomato funkcias simile al komputilo, ricevanta programon kaj ties donaĵojn.

Angle: universal Turing machine
Ruse: universalínaâ maŝina Tíûringa

1996-02-29


univers*o ---

Mat.: Aro fiksita kadre de koncerna matematika teorio kaj entenanta ĉiujn objektojn, studatajn en la teorio. Ekz-e por la elementa aritmetiko la universo estas la aro de ĉiuj entjeroj; per aritmetikigo oni reduktas la objektojn de multaj teorioj al N, kiu estas kutima universo por la teorio de algoritmoj.

Specialan problemon prezentas la koncepto de universo por la arteorio, kie "la kolekto de ĉiuj aroj" mem ne estas traktebla kiel aro (pro la multaj "paradoksoj arteoriaj", kiujn tio sekvigas).

Angle: universe (of discourse)
Ruse: universum

1996-02-29


UNIX ['ju:niks], Unikso ---

Operaciumo unue konstruita en Bell Laboratories por la komputiloj PDP-11 kaj larĝe disvastiĝinta super diversklasaj komputiloj. La apartaĵoj de UNIX: porteblo de programoj inter diverskomputilaj Uniksaj sistemoj; dialogemo; malfermiteco, ebliganta etendojn.

1996-02-29


unu·direkt·a (kanalo, reĝimo) ---

Ebliganta transmeti datumojn nur en unu direkto. Kp dupleksa, alterndirekta.

Angle: simplex
Germane: unudirektional, einweg-.

1996-02-29


unu·grafe·o, 1-grafeo, unuobla grafeo ---

Grafeo kies neniajn du verticojn ligas pli ol unu eĝo (samdirekte); do, grafeo sen "oblaj eĝoj". Kp plurgrafeo, nulgrafeo.

Angle: graph
Ruse: unigraf

1996-02-29


unu·lok·a (pri operacio) ---

Havanta unu operandon. La ĝeneralcelaj programlingvoj kutime disponigas la unulokajn operaciojn

+
senefika operacio: +a=a
-
signumŝanĝo: -a=0-a
~
nego: ~a=(a=0),
kiujn oni ne konfuzu kun la dulokaj operacioj +, -. Kp lokivo.

Angle: unary, monadic
Germane: einstellig
Ruse: odnomestnyj, unarnyj

1996-02-29


unu*o ---

Laŭ PIV,

  1. Abstrakta kvanto, rigardata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn: la deko konsistas el dek unuoj [B]; skribi ciferon en la kolono de unuoj...
  2. Difinita kvanto, elektita por taksi per komparo la valoron de fizikaj grandoj ... (=unito): la metro estas la universala unuo de longo.
Vd neŭtra elemento.

Angle: unit, unity, identity element
Ruse: edinica

1996-02-29


unu·um·a nombr·o·sistem·o ---

Maniero prezenti naturan nombron n per n aperoj de signo (de la unuuma cifero). Unuuma nombrosistemo estas uzata en metamatematiko, kiel la plej naiva kaj intuicie klara sistemo de nombroprezentado, sed por pli realismaj studoj de la komplikteorio ĝi ne taŭgas. Alian ekzemplon donas la matematika notacio por la derivado:

f, f', f'', f''', ...

Angle: unary number system
Ruse: ediniĉnaâ sistema sĉisleniâ

1996-02-29


URL ---

Signoĉena adreso konforma al provizora normo por referenci objekton (ekz-e dosieron) en la Interreto, ekz-e dosieronforumon. URL-oj estas multe uzataj en la hipertekstoj de WWW por indiki la celon de iliaj ligiloj.

Ling. De la angla "Uniform Resource Locator," antaŭe "Universal Resource Locator", t.e. "Unuforma (resp. Universala) Risurca Lok'indiko".

1996-02-29


util*aĵ·o [PIV] ---

Ĉiu el la aro de relative simplaj servoprogramoj, realigantaj "utilajn", ofte bezonatajn laborojn, ekz-e kopiadon de dosieroj, ordigojn ktp. Kp aplikaĵo.

Angle: utility, utility program
France: programme de service, programme utilitaire
Germane: Dienstprogramm
Ruse: servisnaâ programma, utilita

1996-02-29


uz·ant·o [Jel, Pfei] ---

  1. Homo (uzulo) aŭ jura persono aplikanta komputilon aŭ programon.
  2. Programmodulo aŭ procezo uzanta rimedojn, disponigatajn de koncerna moduloprocezo.
Ling. Uzulo neprigas homecon, uzanto povas esti procezo.

Angle: user
France: utilisateur
Ruse: polízovatelí

1996-02-29


uz·ul·a man·libr·o ---

Parto de dokumentaro pri programa aŭ aparata produkto klariganta ties aplikon el la vidpunkto de uzulo.

Ling. La tradicia faka misuzo malebligas instrukcion, kiu estus pli konforma al la ĝenerallingva uzado.

Angle: user guide, user manual
France: manuel d'utilisateur
Germane: Bedienungsanleitung
Pole: instrukcja
Ruse: rukovodstvo polízovatelâ

1996-02-29


uz·ul·o ---

Uzanto kiu estas homo. Vd fina uzulo.

Angle: user
France: usager
Ruse: polízovatelí

1996-02-29


Ŭ ---

La 26-a el la literoj de Esperanto; oni uzas la askiigojn ^u, w, ux vx. Vd bireto, hok(et)o.

La vx-stilo ebligas prezenti plurlingvajn tekstojn --- ekz-e,

Avxdigxis ies vocxo: "Why this auxiliary law?"
Letero de Zamenhof al Michaux.

--- sed la leksikografia ordigo per porangla ordigilo (indeksofarilo ktp) funkcios pli fuŝe: v<vx, tial avx (="aŭ") aperos post avo.

Ling. Por la uzo de vx por ŭ oni povas trovi plurajn argumentojn lingvistikajn:

  1. En la latina la signobildoj U kaj V ne estis du diversaj literoj, sed du grafikaj variaĵoj de unu sama litero. Kaj sur la monumentaj ŝtonsurskriboj oni plej ofte vidas V: AVGVSTVS, aŭ SENATVS POPVLUSQVE ROMANVS.
  2. La latina konsonanto V sonis kiel la angla [w] (do, velum komenciĝis kiel la angla well).
  3. Kp ankaŭ la Romajn numeralojn XV ktp (feliĉe, VX ne estas uzata).
Angle: latin letter u with breve
Ruse: latinskaâ bukva U s kratkoj

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]