[Supren][Indekso][Instrukcio]


V ---

La 27-a el la literoj de Esperanto; la Roma cifero kvin; mallongigo de verso, vidu, volto.

1996-02-29


vaku·a lini·o ---

Linio kies sola enhavo estas vakua signoĉeno; do, linio formita de tujsekvaj linifiniloj. En multaj tekstaj redaktiloj vakua linio estas interalinea disigilo. Iuj traktiloj distingas vakuajn liniojn disde la blankaj linioj.

Angle: blank line
Ruse: pustaâ stroka

1996-02-29


vaku·a ordon·o ---

En programlingvoj, senefika frazo uzata dum programverkado; vakua ordono estas anstataŭigota per senchava frazo iam poste (vd ŝtopaĵo) aŭ servas kiel interpunkcia licenco --- precipe por loki markon (ekz-e la markon 13 en la programo de rekursia desupriĝo), aŭ punktokomon. En ALGOL-68 kaj ADA tia vakuo estas videbla (ĝin simbolas speciala ŝlosilvorto); en Paskalo ĝin indikas la malesto de ordono:

   vakua_ordono = .

Angle: empty statement, dummy statement
Ruse: pustoj operator

1996-02-29


vaku·o [PIV], malplen(aĵ)o ---

  1. (Vakua aro) Senelementa aro, en matematiko simbolata de ĉeflitera lambdo aŭ trastrekita 0; en Paskalo vakuo estas prezentata per {}.
  2. Vakua ordono
  3. (Vakua signoĉeno) Signoĉeno kies longo estas 0; tiu fikciaĵo oportunas en tekstoprilaboro kaj en la teorio de formalaj gramatikoj (en tiu lasta oni kutimas uzi la ĉefliteran lambdon aŭ etliteran epsilan (laŭ la angla "Empty", vakua), vd kroĉo). Ekz-e en Paskalo oni povus difini konstantojn:
   KONST vakuo = '';   spaceto = ' ';

kaj en sintaksaj difinoj uzeblas la helpsimbolo

   vakuo =.

En ĉi tiu leksikono la vakuan signoĉenon simbolas du tujsekvaj citiloj: "".

Angle: empty
Ruse: pusto

1996-02-29


valent·o [PIV] de vertico en grafeo ---

La nombro de ĉiuj eliroj kaj eniroj de la vertico; simetriaj eĝoj estas nombrataj po unufoje, la maŝoj, po dufoje (unu eliro plus unu eniro); do, la verticgrado plus la nombro de la maŝoj ĉe la koncerna vertico. Kp problemo pri la Konigsbergaj pontoj, lokivo.

Angle: local grade
Ruse: valentností

1996-02-29


valid*a ---

Logika formulo estas valida (super koncerna domajno) se ĝi akceptas la valoron VERO ĉe ajna valorizo de ĝiaj liberaj variabloj (en tiu domajno) kaj ĉe ajna interpreto de la predikatsimboloj. Se A estas valida, oni kutimas skribi |=A; krome, A1, ..., An |= B signifas, ke por ajnaj valorizoj B veras ĉiam, kiam veras ĉiuj Ai. Kp dedukti.

Angle: valid

1996-02-29


valid·ig·i ---

Ŝalti, aktivigi reĝimon de funkciado.

Ling. Por la angla "verification and validation" la Esperanta validigo neniel konvenas; vd atestado.

Angle: enable
Ruse: vklûĉití reĵim

1996-02-29


valor'eksces·o ---

Situacio, kiam la ricevata valoro (ekz-e rezulto de operacio aŭ indico de tabelo) estas ekstervarieja, situas ekster la aro de la akcepteblaj valoroj; ekz-e troo, maltroo.

Angle: range error
Germane: Bereichsüberschreitung
Ruse: naruŝenie diapazona dopustimyĥ znaĉenij

1996-02-29


valor·iz·at·o ---

Variablo ricevanta valoron en valorizo; en la pliopo de la programlingvoj ĝi estas skribata maldekstre de la simbolo de valorizo. Ekz-e A[i] en A[i]:=x-B[j]

Angle: left part, destination (of an assignment)
Ruse: poluĉatelí

1996-02-29


valor·iz·o ---

Baza operacio de programlingvo por atribui valoron al variablo, reĝistro, elemento de tabelo ktp. En Paskalo:

   valorizo = valorizato ":=" fonto.
   valorizato = variablo | funkcinomo.
   fonto = esprimo.

Ling. La frazon a:=b+1 legu "a estu bo plus unu" aŭ "a ricevas la valoron bo plus unu".

Angle: assignment
Germane: Zuweisung, Wertzuweisung
France: affectation
Ruse: prisvoenie, prisvaivanie

1996-02-29


valor*o [Jel] ---

En programlingvoj, elemento de datumtipo indikata de variablo, konstantoesprimo; oni diras, ke variablo havas valoron aŭ ke esprimo liveras valoron; simile, en la memoro ĉelo enhavas valoron. Kp kuranta, valorizo.

Angle: value
Ruse: znaĉenie

1996-02-29


valor·parametr·a specif·o ---

Pasiggrupo de formalparametra listo en Paskalo, preskribanta por la koncernaj parametroj pasigon per valoro:

   valorparametra_specifo =
      nomlisto ":" (tipnomo|konformiva_tabelskemo).

Angle: value parameter specification
Ruse: specifikaciâ parametra-znaĉeniâ

1996-02-29


variabl·o [PIV] [SPIV, Jel] ---

Programa objekto kiu havas nomon kaj valoron, kiun lastan la programo povas atingi kaj ŝanĝi. En Paskalo variablo estas speco de esprimo; nur variablo povas esti valorizatofakta parametro ĉe pasigo per referenco.

   variablo = tuta_variablo | subvariablo | referencato | bufro.

Angle: variable
Ruse: peremennaâ

1996-02-29


variabl·o·deklar·o ---

En programlingvoj, deklaro kiu enkondukas nomon (aŭ tutan grupon da nomoj) estiel variablosimbolojn, kaj eventuale atribuas al ĝi (al ili) datumtipon, komencan valoron ktp. En Paskalo,

   variablodeklaro = nomlisto ":" datumtipo.

Angle: variable declaration
Ruse: opisanie peremennoj

1996-02-29


variabl·o·parametr·a specif·o ---

Pasiggrupo de formalparametra listo en Paskalo, preskribanta por la koncernaj parametroj pasigon per referenco:

   variabloparametra_specifo =
      "VAR" nomlisto ":" (tipnomo | konformiva_tabelskemo).

Angle: variable parameter specification
Ruse: specifikaciâ parametra-peremennoj

1996-02-29


vari*ej·o ---

  1. La aro de ĉiuj valoroj kiujn variablo povas akcepti. Kp ekstervarieja, intervalo, valor'eksceso, subvariejo.
  2. (Gamo) Por rilato R(u,v,...,w,y), la aro

    { y | EKZISTAS u,v,...,w: <u,v,...,w,y> EN R };

  3. Por ĵeto (aŭ funkcio), la bildo de ĝia domajno (kp cela aro).
Angle: range, codomain
France: gamme, plage
Germane: Bereich
Ruse: otrezok, diapazon, oblastí opredeleniâ; obraz

1996-02-29


vari·long·a kod·o ---

Kodo ĵetanta samlongajn kodataĵojn en diverslongajn kodantaĵojn, kutime depende je iuj ecoj de la kodataj signoj --- ekz-e tiel, ke la plej oftaj signoj havu la plej mallongajn kodonojn.

Angle: variable-length code

1996-02-29


varm*a re·start(ig)o, parta restarto, restarteto ---

Startigo de komputa sistemo sen ties malŝalto kaj memorviŝo.

Angle: warm restart, warm reboot
France: restart [redémarrage] à chaud
Ruse: perezapusk iz pamâti

1996-02-29


var*o ---

"Objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco" [PIV]. En komputiko -varo uzeblas por nomi pli-malpli komercan komputilsisteman produkton, destinitan por funkcii en la agado indikita per la antaŭanta vortparto: grupvaro, kontorvaro, ludvaro ktp; sed ankaŭ kulpovaro.

Ling. PIV ofertas ankoraŭ hardvaron (= aparataro) kaj softvaron (= programaro), ial lokante ilin sub "varo", kvazaŭ regulajn derivaĵojn el soft- kaj hard-. Tio estas mallogika kaj evitinda.

Angle: ware, support

1996-10-18


vart*ad·o [KBT], flegado, prizorgo, funkciteno ---

Kompleta aro de agoj necesaj por pluigi kajaŭ pririĉigi la funkciivon de programaro. Vartado konsistas en provado, korektado de malkovrataj eraroj, adaptado al novaj aplikoj (nova medio, ŝanĝitaj funkcioj ktp). Por la aparataro simila agado estas flegado.

Angle: maintenance
Germane: Wartung
Ruse: soprovoĵdenie

1996-02-29


vektor·a grafik·o ---

Tia grafiko, ke la bildo estas prezentata per aro de strekoj, "vektoroj". Kp rastruma grafiko, komposta grafiko.

Angle: vector graphics
Ruse: vektornaâ grafika

1996-02-29


vektor·a tip·ar·o ---

  1. Maniero difini tiparon per aro de strekoj ("vektoroj"), kiuj dense plenigas la internan areon de la signobildoj:
    Bildo pri vektora tiparo
    Tiaj tiparoj estas uzataj por eligo per desegnilo, en komputilizita projektado. La vektoraj tiparoj ne bezonas rastrumigilon, kaj ebligas pli multajn transformojn, ol la rastrumaj tiparoj, kvankam la rezulto povas esti malpli bona, ol ĉe kontura tiparo.
  2. = kontura tiparo.
Angle: vectored font
Ruse: ŝtriĥovoj ŝrift, vektornyj ŝrift

1996-02-29


vektor·o [PIV] ---

Unudimensia tabelo.

Angle: vector
Ruse: vektor

1996-02-29


vektor·reĝim·a vid·ig·il·o ---

Grafika ekrana vidigilo, en kiu la kineskopa fasko desegnas la bildliniojn laŭ ordo difinita de la programo.

Angle: vector-mode display, directed-beam display
Ruse: vektornyj displej

1996-02-29


ve·mien·o ---

Vinjeto prezentanta malserenan mienon, simbolo de tragedio aŭ dramo, mienvinjeto esprimanta melankolion, bedaŭron, koleron; iam disponebla estiel aparta signo, en Askio imitata per :-(

Angle: frowney face

1996-02-29


ventr*o ---

Tiu edro de prestipo, kies rando situas ĉe la malsupro de la signobildo. Kp dorso.

Angle: belly
Ruse: niĵnââ stenka litery

1996-11-05


verk*il·o [Jel, Pfei] ---

Tekstotraktilo disponiganta rimedojn por oportuna verkado de diversaj tekstoj, i.a. tekstan redaktilon, literumilon, aŭtomatan kompiladon de indekso, enhavtabelo, diversaj referencoj ktp. Ekz-e Ĉapelilo.

Angle: word processor
Ruse: sistema podgotovki tekstov, tekstovyj processor

1996-02-29


ver*o ---

Bulea unuo (kp falso).

Angle: true
Ruse: istina

1996-02-29


ver·tabel·o ---

Maniero difini Bulean funkcion per tabelo, kies ĉeloj entenas la rezulton de la funkcio por la kombinaĵo de la argumentoj, egala al la koordinatoj de la ĉelo.

[Detaloj]

Angle: truth table
France: table de vérité
Germane: Wahrheitstabelle, Wahrheitswerttafel
Ruse: tablica istinnosti

1996-11-02


versi·o [PIV] [Jel, Pfei] ---

Redakcio, vari(aĵ)o, eldono.

Angle: version
Ruse: versiâ

1996-02-29


vertic·grad·o ---

En grafeo, la nombro de la eĝoj incidaj al koncerna vertico. En direkta grafeo estas distingataj enira duongrado kaj elira duongrado, t.e. la nombro de la eĝoj irantaj al --- resp. el --- la koncerna vertico. Kp valento.

Angle: degree, local grade

1996-02-29


vertic*o ---

Elemento de grafeo, kutime bildigata per punkto, rondeto aŭ ortogramo. Kp nodo, folio, eĝo.

Rim. Laŭ PIV,

Mat.:
  1. (pri plurlatero) La sekcopunkto de la du sinsekvaj lateroj en la dulatero.
  2. (pri angulo) La sekcopunkto de la du lateroj de la angulo.
  3. (pri pluredro) Sekcopunkto de eĝoj de la pluredro.

Angle: vertex, node
Ruse: verŝina, uzel

1996-02-29


vertikal·a format·o [Jel] ---

Tia aranĝo de printaĵo, ke la pli longa rando de la paĝo estas vertikala. Kp horizontala formato.

Angle: portrait
France: format vertical
Germane: Hochformat
Ruse: kniĵnaâ orientaciâ

1996-02-29


vertikal·a strek·o ---

La signo | (la Askia kodono 124); ofte bildigata per rompita vertikala rekto; ĵargone iam nomata masto, paliso. En sintaksaj reguloj (formo de Backus---Naur) ĝi kutime disigas alternativojn; en multaj programlingvoj (ekz-e, C) ĝi prezentas aŭon; en operaciumaj komandoj, dukton; en matematiko ĝi simbolas divideblon (vd divizoro). Vd referencilo.

Angle: vertical bar
Ruse: vertikalínaâ ĉerta

1996-09-26


vertikal*o [Rei87] ---

  1. (= Kolumno [Jel, Pfei]) La k-a vertikalo de matrico

    a: TABELO [1..m,1..n] EL subtipo

    estas m-opo de la matricanoj kies dua indico egalas al k:

    (a[1,k], a[2,k], ..., a[m,k])

  2. (= Kolumneto [Pfei]) Simile en teksto prezentita per egallarĝa tiparo, vertikala vico de signoj. La vidigilaj ekranoj en fikssignara reĝimo kutime havas po 40, 80, aŭ 132 vertikalojn, kolumn(et)ojn. Kp "orta areo".
Angle: column
Ruse: stolbec, kolonka

1996-02-29


VGA ---

Ekrana adaptilo por personaj komputiloj kongruaj kun IBM-PC. VGA kongruas kun EGA, kaj la esperantiga programeto taŭgas ankaŭ por ĝi. Estas diversaj pluaj modifaĵoj de la sama adaptila arkitekturo (SVGA, XGA).

Ling. De la angla "Video Graphics Adapter", t.e. "Video-Grafika Adaptilo".

1996-02-29


v-hok(et)o ---

Dukorno, angula, kojnforma hoketo (la supersigno en formo de v). En Teĥo esprimata per \v, ekz-e ha\'a{\v c}ek.

Angle: hácek, caron
Ruse: gaĉek, galoĉka

1996-02-29


vic*o ---

  1. Atendovico.
  2. Sekvenco.
  3. Ĉeno.

    1996-02-29


vic·risurc·o, rezervo ---

Risurco uzebla ĉe eventuala paneo de la normale uzata ĉefrisurco aŭ difektiĝo de datumo en dosiero (vd restaŭrkopio).

Angle: backup
Ruse: rezerv

1996-02-29


vid*ebl·a sign·o ---

Ajna signo havanta norman grafikan formon, akcepteblan por datumregistriloj; signo kies printado rezultas en ia speco de desegnaĵo (signobildo), kontraste al la stirsignoj, kiuj povas influi la aranĝon de la informoj, sed per si mem ne estas videblaj. Kp informsigno, grafika signo. Vd sub Askio kaj Latina-3 ([FIG.]).

Rim. Tamen spaceton oni ĝenerale rigardas videbla signo; kp nerompebla spaceto, kuvo; eventuala streketo.

Angle: graphic character, printable character, visible character
Ruse: zrimaâ litera, peĉatnaâ litera

1996-02-29


vide(o) ---

"Internacia prefikso rilata al ĉio, kio registras, transdonas kaj reproduktas bildojn kaj sonojn per elektronika procedo: videoamplifilo, videobendo, videodisko" [SPIV], ankaŭ videotekniko, videokasedo, videofilmo ktp.

Ling. [PMEG] rekomendas:

Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz-e: "video" (atentu pri la akcento: "vidEo"), "videa", "videilo", "vide(o)tekniko", "vide(o)kasedo", "vide(o)bendo", "vide(o)magnetofono", "vide(o)filmo". La ligfinaĵo O estas fakte ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la "o" estas parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID: "vidbendo", "vidkasedo". Komparu kun aŭdi(o).

Angle: video
Ruse: video

1996-02-29


video·memor·o ---

Parto de la ĉefmemoro, atingebla por du diversaj organoj, tiel ke la ekrana bildigo okazas samtempe kun la ŝanĝo de la datumoj en la memoro.

Angle: VRAM, Video RAM
Ruse: videopamâtí

1996-10-13

vid·ig·i ---

Elkomputiligi datumon, prezenti ĝin en videbla formo: surekranigi, printi.

Angle: display
France: afficher
Germane: anzeigen, sichtbar machen; darstellen
Ruse: otobraĵatí, izobraĵatí

1996-02-29


vid·ig·il·o [MMES, SPIV] ---

Aparato por provizora bildigo de informoj, ekrano; kun klavaro, muso aŭ alia pikilo vidigilo povas formi terminalon por dialoga eneligo de tekstaj kajaŭ grafikaj datumoj. Kp monitoro.

Angle: visual display unit
France: visu, visuel
Germane: Bildschirm, Datensichtstation
Ruse: displej

1996-02-29


vigl·a atend·o ---

La plej simpla kaj malplej rendimenta sinkronigilo, konsistanta el senutila iteraciado.

Angle: busy wait

1996-02-29


vinĉestr·o, durdisko ---

Magneta disko, en kiu la memortavolo, lega-registraj kapetoj kaj ĉiuj ceteraj partoj meĥanikaj estas enujigitaj en metalan skatolon (kontraste al disketo).

Depende je la modelo, la atingotempo de vinĉestro estas 28--65 µs.

Ling. La nomo devenas de la loko, kie unua tia disko estis konstruita: filio de IBM en Winchester (Britujo), kajaŭ de la amuza koincido kun la fama "Vinĉestra fusilo": la enkonstruita disko de la prototipo (1973) de tio, kio poste iĝis IBM 3340, havis du logikajn datumportilojn po 30 Mbajt, kaj tio pensigis pri "30--30", la ĵargona nomo de la fusilo (temanta pri la kalibro 30 kaj pri la ŝargopezo 30 granoj) [JF].

Angle: Winchester disk; hard disk
Ruse: vinĉester, ĵëstkij disk

1996-02-29


Vindoz·o ---

Esperantigita nomo de Windows.

Ling. Simono Pejno skribis en s.c.e. (1995-09-17):

Eble interesas tio, kial mi persone ne skribas "Fenestroj", ja la vortecan tradukon el la Angla.

Nu fakte, tiu Angla produktonomo Windows kaŭzas malgrandan dilemon por Esperanto. En la angla oni povas apliki substantivojn adjektive per simpla apozicio. Ekz-e "Windows compatibility". Ĉe tio tute ne ĝenas ebla pluraleco de la adjektivigotaĵo. En Esperanto oni evidente ne povas fari la frazon "Fenestroj-a kongrueco". Je la plua ŝtupo: "Windows compatibilty issues", oni tradukante devus tute reformuli la aferon al io simila al "gravaj temeroj rilate la kongruecon de Fenestroj". Aldone oni konsideru, ke la Angla gramatike plurala termino fakte uziĝas singulare, kiel speco de kolektivo aŭ nevariigebla tuto. Ankaŭ la ebla termino "Fenestraro" ne tute kontentigas, ĉar tiu koncepto de areco iel malestas en la originalo.

Ĉiuj ĉi pripensoj kondukis al la iom aŭdaca esperantigo "Vindoz/o".

Evidente per tiu oni povas skribi:

ktp (...)

Tamen tute aparte de tiuj logikaj tialoj la kvazaŭsufikso "-oz" ŝajnas al multaj komputilistoj tre konvena rilate al Vindozo :-).

Angle: Windows {:-) Windoze, Microsloth Windows}
Ruse: Vindy

1996-02-29


vinkul·o ---

Laŭ PIV,

  1. Mat.: Linio, strekita super pluraj termoj, por montri, ke ili havas komunan rilaton al tio, kio sekvas aŭ antaŭas.
  2. Libroj: Kuniga krampo.
Do, Askie 123 kaj 125.

Angle: brace
Ruse: figurnaâ skobka

1996-02-29


virtual·a [PIV] [Jel, Pfei] ---

Kiu ne havas fizikan realigon aŭ kiu estas imagata alie ol ĝi estas realigita. Vd logika.

Angle: virtual
Ruse: virtualínyj

1996-02-29


virtual·a adres·o, ankaŭ matematika, logika adreso (en tasko) ---

La adreso de ĉelo de virtuala memoro; adreso de virtuala objekto; kp fizika adreso.

Angle: virtual address
Ruse: virtualínyj adres

1996-02-29


virtual·a maŝin·o ---

Rimedo de plurtaskada operaciumo, disponiganta al ajna tasko funkcian ekvivalentaĵon de tuta komputilo.

Angle: virtual machine
Ruse: virtualínaâ maŝina

1996-02-29


virtual·a memor·o [Pfei] ---

Operaciuma procedo ebliganta al programo uzi memoron pli ampleksan ol la fizika ĉefmemoro de la komputilo. La fizika memoro estas dividata en pecojn fikslongajn (paĝojn) aŭ varilongajn (segmentojn). En la fizika ĉefmemoro situas la nune uzataj datumoj kaj komandoj, kiuj konstituas la labor'areon de tasko. La virtualajn adresojn, uzatajn en programo, la operaciumo ŝanĝas en la respondajn fizikajn laŭ paĝotabelosegmenttabelo. Se koncerna virtuala adreso mankas en la labor'areo, estiĝas interrompo kaj la bezonata paĝo aŭ segmento estas legataj el la ekstera memoro; kutime tio neprigas malokupon de memorpeco en la fizika ĉefmemoro: la operaciumo trovas malaktualan paĝon aŭ konvenan segmenton (kutime oni serĉas la plej longe neuzitan), kopias ĝin en la eksteran memoron (se ĝi ŝanĝiĝis post sia lasta lego) kaj sur la liberigitan lokon legas la mankaĵon (kun ĝisdatigo de la tabeloj). Vd memor'administrado.

Angle: virtual storage
Ruse: virtualínaâ pamâtí

1996-02-29


virtual·a real·o ---

Kompleksa simulilo surbaze de plurmedio, generanta tridimensiajn bildojn de modela "mondo", manipulebla de la uzulo, kies situon kaj movojn registras la sentiloj de la simulilo.

Angle: virtual reality
Ruse: virtualínaâ realíností

1996-02-29


virus·o [PIV] [Jel, Pfei] ---

Sekvenco de perturbaj komandoj, intence metitaj en ies programon aŭ operaciumon, kiu kopias sin mem kaj aldonas la kopion al aliaj programoj, tiel "infektante" ilin kaj farante ilin Troja ĉevalo. Iuj (la mildaj) virusoj faras nenion krom sin multobligi, la aliaj havas tre detruajn efikojn, ekz-e difektas dosierojn sur la disko.

Vd Deák Jahn G. Virusoj en komputiloj!//Fokuso. 1988. N-ro 8 (4). P. 30--34.

Ling. Pro la evidenta analogio kun biologiaj virusoj.

Angle: (soft)virus
Ruse: virus

1996-02-29


viŝ·ebl·a optik*a disk*o ---

Speco de optika disko, kies datumojn eblas forviŝi por skribi novajn, simile al la operacioj super magneta disko. Tia disko povas havi terabajtan kapaciton kaj ofte bezonas specialan diskingon.

Angle: erasable optical disc, floptical disc
Ruse: perezapisyvaemyj optiĉeskij disk, gibkij optiĉeskij disk

1996-10-14


viŝ·ebl·a program·ebl·a nur·leg·a memor·o, VPNLM ---

NLM kies enhavon eblas ŝanĝadi forviŝante la malnovajn datumojn per transviola radiado aŭ elektre, kaj registrante la novajn per speciala aparato, programilo.

Angle: EPROM (erasable programmable read-only memory)

1996-02-29


viŝ*i [Jel] ---

Fari datum(an)on (dosieron, tekstopecon, registraĵon) logike aŭ fizike neatingebla.

Angle: erase, delete, zap
Ruse: steretí

1996-02-29


viŝ·sign·o ---

En Askio, la stirsigno 127, malvalidiganta (viŝanta) la ĵus antaŭan signon.

Angle: DEL, delete, erase character
France: symbole d'effacement
Germane: Löschzeichen
Pole: kasowanie
Ruse: litera stiraniâ

1996-02-29


viv·daŭr·o, ekzistejo ---

Tiu periodo de programplenumo, dum kiu ekzemplero de program'objekto (ekz-e generacio de variablo) estas uzebla kaj senchava (kutime, ekde ĝia kreo ĝis ĝia detruo). Kiam la stirado forlasas la regionon de la objektnomo, la objekto povas iĝi neatingebla sen ĉesi ekzisti.

Angle: life time
Germane: Lebensdauer
Ruse: vremâ ĵizni, oblastí suçestvovaniâ

1996-02-29


viv·em·o ---

Kapablo de sistemo daŭre plenumi siajn utilajn funkciojn, sen ekz-e klinĉo, sen pendi ktp.

Angle: liveness
Ruse: ĵivuĉestí

1996-02-29


(1) voj*o en grafeo ---

Finia sekvenco de eĝoj tia, ke ĉiuj tujsekvaj eĝoj estas najbaraj. Notante ankaŭ la verticojn, al kiuj estas incidaj la eĝoj, oni simbole skribas

v0 e1 v1 e2 v2 ... vn-1 en vn

(n>=0); n estas la longo de la vojo, v0 estas ĝia komenco kaj vn, ĝia fino. Vojo estas orientita, se ĝi konsistas el direktaj eĝoj, kaj ĉiu eĝo estas pasata laŭdirekte. Vd ĉeno, ciklo.

Angle: path
Ruse: putí

(2) voj*o ---

En hierarkia dosier'administrilo, tiu parto de la nomo de dosiero, kiu indikas la plenan nomon de la dosierujo, en kiu situas la koncerna dosiero. Ĝi estas sekvenco de dosierujoj kiujn necesas trapasi ĝis la celata dosiero elirante el la kuranta aŭ el la radika dosierujo (relativa kaj absoluta vojnomoj).

Angle: path, pathname
Ruse: putí

(3) voj·o, serĉvojo ---

Listo de dosierujoj en kiuj estas serĉenda bezonata dosiero.

Angle: path
Ruse: putí poiska

(4) voj·o, kurso, itinero ---

En datumtransmeta reto, sekvenco de nodoj tra kiuj pasas komunikata mesaĝo.

Angle: path, route
Ruse: marŝrut

1996-02-29


vok*o [KKV] ---

Frazo ebliganta plenumon de nomhava subprogramo; (procedur-, funkcivoko): parametropasigo kaj salto al proceduro (aŭ funkcio) kiu plenumas siajn agojn kaj redonas la stiradon al la vokinta programo. Krome, funkcio liveras malimplican rezulton. Makroovoko: makrokomando.

Angle: call
Ruse: vyzov

1996-02-29


vok·sekvenc·o ---

Sekvenco de komandoj, uzata en koncerna programada sistemo por voki proceduron kaj por parametropasigo.

Angle: calling sequence

1996-02-29


vo·po [Pt] ---

  1. Laŭregule, tio estus la prononco de la siglo "VP" (ekz-e, por Ventura Publisher).
  2. Ĉe pluraj aŭtoroj, esperantigita nomo de WordPerfect (laŭ la siglo "WP"). Eviti konfuzon oni povas per vuo: vuo-po.
Angle: VP; WP

1996-02-29


vort*o [KKV, Jel, Pfei] ---

  1. Adresad'unuo en komputila memoro; memorero taŭga por teni operandon de aritmetikaj operacioj (entjeron, reelon); kutime vorto konsistas el pluraj bajtoj, en malnovaj komputiloj ankaŭ relative longaj vortoj estis ĉeloj.
  2. En teksto, maksimuma signoĉeno ne entenanta spacetojn, linifinojn (eventuale ankaŭ specialajn signojn), kiu povas esti operando de tutvortaj redaktoj (serĉo, forigo, preterigo, registrumŝanĝo ktp). Kp nomo, ŝlosilvorto, kodono.
Angle: word
Ruse: slovo

1996-02-29


vort·o·divid·o, vortotransporto [Z] ---

En teksto, kiam fine de linio oni povas loki nur parton de vorto, oni ofte ĝin dispartigas inter du (aŭ pluraj) tujsekvaj linioj. Streketo post la unua parto fine de la unua linio indikas, ke la vorto estas daŭrigota en la sekva linio. Se la vorto jam entenas streketon --- ekz-e en

iu angla-rusa vortaro

--- oni volonte tranĉas ĝin tuj post la streketo; tiam oni povas ripeti la streketon komence de la sekva linio:

... iu angla-
-rusa vortaro

Bedaŭrinde tiu racia maniero maloftas en la presitaj tekstoj.

Vd PEJNO Simono. Dividaj dilemoj//Monato. 1995. N-ro 9.

Angle: hyphenation
Ruse: perenos

1996-02-29


vort·simbol·o ---

En programada lingvo, litercifera simbolo, precipe speciala signo (ekz-e FINO, SE) --- ekz-e vd la tabelon de tiaj simboloj por Paskalo. Kp ŝlosilvorto, rezervita nomo.

Angle: word symbol

1996-02-29


vost·a nul·o ---

Nulo situanta dekstre de la lasta nenula cifero de la ona parto de numeralo, ekz-e en 1.20; kp nesignifa cifero.

Angle: trailing zero
Ruse: koneĉnye nuli

1996-02-29


vost·a spac·et·o ---

Spaceto situanta fine de linio, sekvate de neniu signo alia ol spaceto.

Angle: trailing space, trailing blank
Ruse: koneĉnye probely

1996-02-29


vost·et·o ---

Libroj:

  1. [Zoeto kaj vosteto] Diakritilo en kelkaj lingvoj (pola, litova), skribata sub la literoj AEIU (la signoj 114, 115, 118,119, 12E, 12F, 172, 173 en Unikoda tabelo), simila al zoeto kaj subkomo, sed malfermita dekstren kaj kutime alskribata ne centre (malkiel la greka subjoto), sed ĉe la dekstra piedo de la litero. Plej ofte ĝi indikas nazan prononcon de la koncerna vokalo (en la pola; longan prononcon en la litova). En la slava filologio estas uzata ankaŭ O kun vosteto.
  2. Simila elemento en kelkaj literoj Cirilaj (ekz-e vd la poziciojn 16u426, 16u429 en Unikoda subtabelo).
Rim. Historio: En la Karolida minuskla skribo (10-a jc) tiu subsigno estis uzata en la "vosthava e" (latine: e caudata), kiu estis formo de la ligaturo ae.

Ling. La pola vorto signifas "vosteto", same kiel la latina nomo. Kp vosto.

Vd Polska strona ogonkowa (t.e. "Pola paĝo vosteta").

Angle: ogonek
Pole: ogonek
Ruse: ĥvostik

1996-10-09


vost*o ---

Libroj: Elemento de litera signobildo, pendanta suben kaj dekstren; ekz-e en Q, K. Kp vosteto.

Angle: tail

1996-11-04


VPNLM ---

Vd viŝebla programebla nurlega memoro.

1996-02-29


vu·o ---

Nomo de la ne-Esperanta litero W, kiun la plimulto rigardas duobla vo, sed kiun la anglalingvanoj nomas "duobla u"; kombinante la du nomojn oni ricevas la polan, kiu cetere similas la nomon de alia ne-Esperanta litero, kuo. Kun tia liternomo oni povus, ekz-e, voĉlegi la siglon WWW kiel vu-vu-vuotri vuoj ktp. Vd vopo.

Rim. G. Waringhien ankaŭ proponis la nomon vavo, sed ĉi tiu estas nomo de hebrea litero, kies grafika formo tute malsimilas ol W. Eĉ pli kurioze, la jida havas literon "duobla vavo" ("cvej vovn", Unikode 16u05F2).

Angle: double u
France: double vé
Pole: wu
Ruse: dublí-vè

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]