[Supren][Indekso][Instrukcio]


W ---

Ne-Esperanta litero duobla vovuo, uzata (W) kiel simbolo de volframo, okcidento, vato (=vatto [PIV]); unu el la askiigoj de ŭ.

1996-02-29


Weichert [vajĥert], Martin ---

Germana komputikisto, nun vivanta en Svedio, aŭtoro de pluraj el la Leksikonaj artikoloj (vd en la Enkonduko), multe kontribuinta al la plibonigo de la verko. Vd lian hejmpaĝon.

1996-02-29


WINDOWS ['windoŭz], Vindozo ---

  1. (MS-Windows, Microsoft WINDOWS)
    Fenestrosistemo kaj uzul-interfaca programaro konstruita de Majkrosoft super MS-DOS. Unue eldonita en 1987, ĝi estis tiom malrapida sur la tiamaj komputiloj, ke oni kromnomis ĝin :-) Windoze, "venk-dormemo" kaj tiu nomo restas oftega en la retforumoj. Nun kutime temas pri la eldonoj 3.0--3.11.
  2. (Windows-95, Chicago)
    La ĵusa eldono de MS-WINDOWS (aŭgusto 1995).
  3. (Windows-NT, NT, "Windows New Technology")
    Operaciumo kiu devas anstataŭi kaj MS-DOS-on, kaj MS-WINDOWS-3. NT celas la merkaton de laborstacioj kaj retoj. Unue eldonita en septembro 1994, NT tre longe restis provversio. Malsimile al Windows-3.1, NT estas kompleta operaciumo. NT postulas rapidan IBM-PC (almenaŭ 386), 12 Mbajt da ĉefmemoro kaj 75 Mbajt sur la vinĉestro.

1996-02-29


Wirth [virt], Niklaus ---

Svisa komputikisto, aŭtoro de multaj sukcesaj programlingvoj (ALGOL-W, Eŭlero, Paskalo, MODULA, Oberono); vd ankaŭ problemo pri ok damoj.

1996-02-29


WordPerfect, WP (legu vuo-po,vopo) ---

  1. Verkilo por tre diversaj komputilaj platformoj. La unua eldono aperis en 1980; nun disponeblas versioj por MS-DOS, Microsoft Windows, Makintoŝo. WordPerfect estas vaste uzata en Esperantujo pro sia kapablo trakti plurlingvajn (eĉ multlingvajn) tekstojn; i.a., ekde sia eldono 5.0 ĝi disponigas la literojn de Esperanto, kies kodonojn en la signaro Multinational-1 donas aparta tabelo.
  2. WordPerfect Corporation estas la produktanto de la verkilo WordPerfect (kaj de alia programaro). La kompanion aĉetis la firmao Novell Inc. en 1994.
Vd R. Rotsaert. WordPerfect, ne tiel perfekta // Monato. 1994. N-ro 11.

1996-02-29


WWW, W3 (de angla "Word-Wide Web") ---

Iniciato krei mondskalan hipermedion por ebligi al dise loĝantaj uzuloj unuece atingi grandan datuman universon. La projekton iniciatis Tim Berners-Lee el CERN (Eŭropa esplor-centro pri nuklea fiziko), kiel komunikilon por la membroj de tiu internacia instituto (ekde marto 1989). Oni povas legi WWW-on se oni(a komputilo) havas retkonekton al la Interreto kaj t.n. "klientan programon" aŭ "WWW-legilon" (foliumilon), kiaj ekz-e Mosaic, Netscape (por grafikaj vidigiloj) aŭ lynx (por fikssignaraj vidigiloj).

Ĉiu WWW-legilo devas kompreni la lingvon HTML, uzatan por prezenti hipertekstojn.

En WWW troveblas pluraj paĝoj pri Esperanto, oni konsultu http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto, http://www.cs.chalmers.se/~martinw/fla-pa/flavaj-pagxoj.html.

Ling. En Esperanto por "WWW" tre oftas la tradukita nomo "TTT". Ankaŭ vd vuo, Teksaĵo.

1996-02-29


X ---

Ne-Esperanta litero ikso, uzata i.a. por signi nekonatan grandon, precipe reelan; en transskribo de literoj de Esperanto ĉapelitaj per signaro manka je supersignoj (x-stilo); la Roma cifero dek; en C, 0X markas deksesumajn numeralojn; en pres'arto ikso estas relativa mezur'unuo.

(2) X (prononcu [ikso]) ---

Fenestrosistemo uzata precipe --- sed ne nur --- en Uniksaj komputilaj retoj. X estas "rete travidebla": programo povas plenumiĝi sur unu maŝino dum ĝia eneligo okazas en fenestro sur la ekrano de alia maŝino, al kiu ĝi estas ligita per komputila reto. La du (aŭ pli da) koncernaj komputiloj povas esti de tute malsama tipo. Alia interesa eco de X estas ke multajn X-programojn facilas alilingvigi, ekz-e traduki ĉiujn mesaĝojn por la uzulo el la angla al Esperanto.

M. Weichert.

Aldono de S. Pokrovskij:

Se via servilo ne disponigas al vi tiparojn por la Latina-3 kaj vi havas sufiĉe da spaco sur la vinĉestro, vi povas instali la tiparojn por vi mem.

Normala proceduro por instali tiparojn por unuopa uzulo estas jena:

  1. Kreu dosierujon por la tiparoj; ekz-e $HOME/lat3x; kopiu la tiparojn tien.
  2. Faru en tiu dosierujo liston de tiparnomoj per
    mkfontdir $HOME/lat3x
    Tiuj du paŝoj estas farataj solfoje, ĉe la unua instalo; male la sekvajn necesas ripeti en ĉiu seanco (vi povas meti ilin en komanddosieron):
  3. Faru vojon al la tiparoj:
    xset +fp $HOME/lat3x
    Nu, la tiparoj iĝas instalitaj, kaj vi povas lanĉi, ekz-e
  4. xterm -fn "-misc-fixed-medium-*-normal--15-140-75-75-c-90-iso8859-3" &
    --- aŭ
    emacs -fn "-adobe-courier-medium-*-normal--18-180-75-75-m-110-iso8859-3"
    --- aŭ alian tiparon kiun vi preferas kaj kiun vi povas trovi en la tipara katalogo.

1996-11-16


XVGA ---

Ekrana adaptilo disponiganta 256 kolorojn kun la distingivo 1024×768 rastrumeroj, aŭ 65536 kolorojn kaj 640×480 rastrumerojn (kp SVGA).

Ling. De la angla "eXtended Graphics Array".

1996-10-12


x-stilo, iksostilo, cx-stilo ---

Maniero de askiigo de ĉapelhavaj literoj de Esperanto per kombinaĵo de la subĉapela litero kaj la ne-Esperanta litero x; ekz-e

cxapelo, gxusta, hxemio, jxus, sxranko;

ĉe iuj aŭtoroj ankaŭ auxtoro (aŭ avxtoro) ktp.

Pri la skribo vx vd sub ŭ.

1996-02-29


Y ---

Ne-Esperanta litero ipsilono, uzata i.a. por signi nekonatan grandon, precipe reelan. Oni ne konfuzu ipsilonon kun la greka litero upsila.

1996-02-29


Z ---

La 28-a el la literoj de Esperanto; Z estas ofte uzata kiel mallongigo de Zamenhof; en matematiko, Z simbolas la aron de ĉiuj entjeroj; mallongigo de zeta-.

La Mez'epoka formo de tiu litero plu vivas en manskribo kaj en kombinoj  (kp sozo, zoeto).

1996-11-01


zeta- ---

Obloprefikso kies norma valoro estas 10007 (1e21), sed kies komputika valoro povas esti 1024**7 = 2**70. Mallongigo: Z.

Angle: zetta

1996-09-06


zo·et·o, cedilo [PIV], subhoko ---

Libroj: Diakritilo en formo de 3 (historie, manskriba z --- kiel tiu de suba 
indico 3), aperanta sub kelkaj latinaj literoj konsonantaj (ekz-e Ç<-C3) por ŝanĝi ilian valoron fonetikan.

En la Latina-3 tiu speciala signo (¸) havas la kodonon 184=16uB8. Kp ankaŭ Ç (199), ç (231). En Unikodo troveblas pluraj aliaj literoj kun zoeto --- vd Unikodan tabelon --- speciale interesan vd sub la kodono 16u0123 (g kun la komo en la supra pozicio).

Fakte la normoj iom misprezentas la aferon. En kelkaj lingvoj (i.a., en la latva, la rumana) la diakritilo modifanta la literojn GKLNR / ST estas subkomo, kvankam en aliaj (ekz-e en la turka) oni efektive uzas zoeton (malgrandan skribeskan z, kp la hispanan "zedilla") ĉe ST / C. Kp subkomo, superkomo.

[Zoeto kaj 
vosteto] Aliflanke, oni ne konfuzu zoeton kun vosteto, kiu aperas sub latinaj literoj vokalaj.

Ling. La PIVa formo estas konfuziva (ced-ilo), dum la natura traduko de la hispana nomo estas radikŝpara kaj senambigua (ced+illa = zed+illa estas la nomo de la litero zo + diminutiva sufikso).

Angle: cedilla
France: cédille
Hispane: cedilla, zedilla
Ruse: sedilí

1996-11-03


zom·i [PIV] ---

Pligrandigi fenestron ĝis la plena ekrano.

Ling. La vorto estas motivita per responda termino kin'arta [SPIV]:

zom·o 2 Kin'arto: Efekto de proksimiĝo aŭ malproksimiĝo, dank' al speciala objektivo, kiu ebligas variigi la planojn sen movo de la kamerao.

En komputiko la "malpligrandigon" oni preferus esprimi per malzomi.

Angle: zoom
Ruse: nakatitísâ, raspaĥnutí okno

1996-02-29


zon·matric·o ---

Magra tabelo kies nenulaj anoj formas nelarĝan zonon ĉirkaŭ la ĉefdiagonalo.

Angle: band matrix
Ruse: lentoĉnaâ matrica

1996-02-29


zon*o [KKV] ---

Parto de ekrano, tabelo, formular[i]o, printaĵodatumportilo havanta specialan funkcion. Kp kampo, tabo.

Angle: field
France: champ, zone
Ruse: zona

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]